Saltu al enhavo

Haga Akademio de Internacia Juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haga Akademio de Internacia Juro
lernejo
esplora institucio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1914
Geografia situo 52° 5′ 9″ N, 4° 17′ 42″ O (mapo)52.0858333333334.295Koordinatoj: 52° 5′ 9″ N, 4° 17′ 42″ O (mapo)
lando Nederlando
urbo Hago
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Haga Akademio de Internacia Juro (Hago)
Haga Akademio de Internacia Juro (Hago)
DEC
Map
Haga Akademio de Internacia Juro
vdr

La Akademio de Internacia Juro (france Académie de droit international), foje referita kiel la Haga Akademio de Internacia Juro (france Académie de droit international de La Haye, angle The Hague Academy of International Law) estas instrua kaj esplora institucio pri internacia juro.

Ĝi estis fondita la 21-an de januaro 1914 pro iniciato de 12 famaj internaciaj advokatoj el eŭropaj landoj kaj kun financa subteno de la usona Carnegie Endowment for International Peace, sed ne komencis sian agadon ĝis naŭ jaroj poste pro la Unua Mondmilito. Ekde 1923 ĝi situas en la Palaco de Paco en Hago (Nederlando).

La Akademio sekvas la tradicion de "Paco per Juro", establita de la Hagaj Packonferencoj de 1899 kaj 1907.

Konforme al Art. 2 de la Ĉarto de la Akademio devus esti "centro por la studo de internacia juro (publika kaj privata) kaj rilataj sciencoj, kun la celo faciligi profundan kaj senpartian esploradon en aferoj rilataj al internaciaj juraj rilatoj." La laborlingvoj estas la franca kaj la angla . En 1925 , la Akademio de Internacia Juro komencis eldoni kursojn pri internacia juro instruitaj tie. Ĝis nun estis publikigitaj pli ol 65 volumoj de tiaj prelegkursoj.

La akademio estis nomita por la Nobel Paca Premio 34 fojoj de 1915 ĝis 1956 [1] kaj ĝi estas parto de la Haga Akademia Koalicio.

En 1957, esplorcentro por internacia juro kaj internaciaj rilatoj estis kreita ene de la akademio.

En 1992 ĝi ricevis la Premion de Paco laŭnome de Félix Houphouët-Boigny.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • René-Jean Dupuy:[2] Académie de droit international de La Haye: Livre jubilaire (1923–1973). A.W. Sijthoff, Leiden 1973.
  • Robert Kolb: Les cours généraux de droit international public de l'Académie de La Haye. Bruylant, Bruxelles, 2003.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]