Gif-sur-Yvette
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gif-sur-Yvette (stacidomo). |
Gif-sur-Yvette | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 91272 [+] | ||
Poŝtkodo | 91190 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 578 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1 946 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 42′ N, 2° 8′ O (mapo)48.7013888888892.1336111111111Koordinatoj: 48° 42′ N, 2° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 61 m [+] | ||
Areo | 11,6 km² (1 160 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gif-sur-Yvette [+] | |||
Gif-sur-Yvette [ĵif-syr-ivet] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Essonne kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 21 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Giffois en la franca lingvo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo estas trafluata de la rivero Yvette kaj de ĝia branĉo la Mérantaise. El la 1 160 hektaroj de la urba teritorio, 407 hektaroj estas kovritaj de verdaj aŭ forstaj areoj. La komunuma teritorio entenas plurajn forstojn, inkluzive de la bosko Hacquinière kaj de la bosko Aigrefoin.
Gif-sur-Yvette havas landlimojn kun la komunumoj Villiers-le-Bâcle, Saint-Aubin, Saclay, Orsay, Bures-sur-Yvette, Gometz-le-Châtel, Gometz-la-Ville kaj Saint-Rémy-lès-Chevreuse.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo prenis sian nuntempan nomon nur en 1930 (ĝi antaŭe nomiĝis nur "Gif"). Tuj post la dua mondmilito, Gif-sur-Yvette akiris internacian sciencan renomon danke al la kreado de la Centre national de la recherche scientifique (CNRS) kaj de la Commissariat à l'énergie atomique (CEA).
La urbo spertis fortan ŝtormon je la 29-a de aprilo 2007 : necesis evakui ĉirkaŭ 200 loĝantojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La preĝejo Sankta-Rémi (vidu la supran bildon), konstruita en la 12-a jarcento kaj renovigita en la 15-a jarcento, estas mikso de romanika kaj gotika arkitekturoj. Restas cetere kelkaj ruinoj de benediktana abatejo, kiu datiĝas almenaŭ de la 12-a jarcento.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Essonne
- Listo de urboj de Francio
- Gif-sur-Yvette (stacidomo)
- Courcelle-sur-Yvette (stacidomo)
- Moulon Campus (pariza metrostacio)