Géza Baintner
Aspekto
Géza Baintner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1892 en Kluĵo |
Morto | 10-an de aŭgusto 1980 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Familio | |
Patro | Hugó Baintner |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Géza Baintner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Baintner Géza estis hungara fizikisto, profesoro. Lia patro estis Hugó Baintner, lia avo estis János Baintner.
Géza Baintner [1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1892 en Hungara reĝlando en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio). Li mortis la 10-an de aŭgusto 1980 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Baintner forlasis sian naskiĝurbon pro Traktato de Trianon kaj translokiĝis al Budapeŝto. Li laboris en universitata fizika instituto apud Károly Tangl kaj István Rybár. Li esploris kaj ankaŭ instruis en Universitato de Budapeŝto kiel docento. Li restis plu en la universitato ankaŭ dum la socialismo. Li verkis valorajn studentajn lernolibrojn.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Pócza-Baintner jegyzet - studenta lernolibro