Saltu al enhavo

Filmfestivalo de Tampere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filmfestivalo de Tampere
filmofestivalo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1969 vd
Geografia situo 61° 30′ 0″ N, 23° 46′ 0″ O (mapo)61.523.7667Koordinatoj: 61° 30′ 0″ N, 23° 46′ 0″ O (mapo)
Lando(j) Finnlando vd
Sidejo Tampere
Filmfestivalo de Tampere (Finnlando)
Filmfestivalo de Tampere (Finnlando)
DEC
Map
Filmfestivalo de Tampere
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Tampere Internacia Mallonga Filmfestivalo (finne Tampereen elokuvajuhlat, angle Tampere Film Festival) estas ĉiujara filmfestivalo okazigita komence de marto en la finna urbo Tampere [1]. Ĝi estas unu el la malmultaj internaciaj festivaloj de mallongaj filmoj akredititaj de la asocio de internaciaj filmproduktantoj (FIAPF) kaj, kune kun la Internacia Festivalo de Mallongaj Filmoj Oberhausen kaj la Festivalo du Court-Métrage de Clermont-Ferrand, estas unu el la plej gravaj eŭropaj festivaloj de mallongaj filmoj [2][3][4].

La festivalo okazis unuafoje en 1969, tiam sub la nomo "Tagoj de Mallongaj Filmoj".  La festivalo ekzistas en sia nuna formo ekde 1970. Ĉi tio faras Tampere la plej malnova festivalo de mallongaj filmoj en Skandinavio [5][6][7]. En 1972 la festivalo ne povis okazi pro manko de financado.

Ĉiujare, preskaŭ 500 mallongaj filmoj estas montritaj dum la kvintaga festivalo kiu okazas ekde 1978 [8]. Krom internacia konkurso ekzistas ankaŭ konkurso por finnaj mallongaj filmoj. Unu el la malkovroj de la festivalo estas la finna kinoreĝisoro Aki Kaurismäki. Tampere ankaŭ estas konata pro sia diversa subtena programo, de seminarioj kaj paneldiskutoj ĝis koncertoj.

Gajnintoj de la Granda Prix

[redakti | redakti fonton]
  • 2023: Das Rotohr (Ruĝaj Oreloj) reĝisorita de Paul Drey (Germanio)[9]
  • 2021: Al-Sit reĝisorita de Suzannah Mirghani (Kataro, Sudano)[10]
  • 2020: Bab Sebta reĝisorita de Randa Maroufi (Francio, Maroko)
  • 2019: Dulce reĝisorita de Angello Faccini, Guille Isa (Usono, Kolombio, Peruo)
  • 2018: Intimity reĝisorita de Elodie Dermange
  • 2017: Scris/Nescris – Skribita/Neskribita (reĝisorita de Adrian Silisteanu)[11]
  • 2014: BUM BUM, La Bebo de Fiŝer reĝisorita de Ivan Maximov (Rusio)
  • 2013: The Mass of Men reĝisorita de Gabriel Gauchet (Unuiĝinta Reĝlando)
  • 2012: Posledný Autobus reĝisorita de Martin Snopek, Ivana Laucikova (Slovakio)
  • 2011: Händelse vid bank reĝisorita de Ruben Östlund (Svedio)
  • 2010: Little Snow Animal (Lumikko) reĝisorita de Miia Tervo (Finlando)
  • 2009: Ahendu nde sapukai, reĝisorita de Pablo Lamar (Paragvajo)
  • 2008: Madame Tutli-Putli, Chris Lavis, Maciek Szczerbowski (Kanado)
  • 2007: Milan, reĝisorita de Michaela Kezele (Germanio)
  • 2006: Eût-elle été criminelle... (Even if She Had Been Criminal...) reĝisorita de Jean-Gabriel Periot (Francio)
  • 2005: Through My Thick Glasses reĝisorita de Pjotr Sapegin (Norvegio/Kanado)
  • 2004: Utvecklingssamtal reĝisorita de Jens Jonsson (Svedio)
  • 2003: The Projectionist reĝisorita de Michael Bates (Aŭstralio)
  • 2002: The Invasion reĝisorita de Phil Mulloy (Unuiĝinta Reĝlando)
  • 2001: Hyppääjä reĝisorita de PV Lehtinen (Finlando)
  • 2000: Four Corners reĝisorita de Ian Toews (Kanado)
  • 1999: Youfek reĝisorita de Mahvash Shaykh-Aleslami (Irano)
  • 1998: Un Jour reĝisorita de Marie Paccou (Francio)
  • 1997: Many Happy Returns reĝisorita de Marjut Rimminen (Unuiĝinta Reĝlando)
  • 1996: Cicha przystan reĝisorita de Mariusz Malec (Pollando)
  • 1995: Quelcque chose de différent reĝisorita de Bruno Rolland (Francio)
  • 1994: Wallace & Gromit in the Wrong Trousers reĝisorita de Nick Park (Unuiĝinta Reĝlando)
  • 1993: Neonovi prikazki reĝisorita de Eldora Atanassova Traykova (Bulgario)
  • 1992: Året gjennom Bøfjord (A Year Along the Abandoned Road) reĝisorita de Morten Skallerud (Norvegio)
  • 1991: De Craciun ne-am luat ratia de libertate reĝisorita de Catalina Fernoaga, Cornel Mihalache (Rumanio)
  • 1990: Kitchen Sink reĝisorita de Alison Maclean (Nov-Zealando)
  • 1989: Devant le mur reĝisorita de Daisy Lamothe (Francio)
  • 1988: Eine murul (Breakfast On The Grass) reĝisorita de Priit Pärn (Sovetunio)
  • 1987: Før gæsterne kommer reĝisorita de Jon Bang Carlsen (Danio)
  • 1986: Getekende mensen reĝisorita de Harriet Geelen (Nederlando)
  • 1985: Byker reĝisorita de Sirkka-Liisa Konttinen (Unuiĝinta Reĝlando)
  • 1984: The Snowman reĝisorita de Dianne Jackson (Unuiĝinta Reĝlando)
  • 1983: Mindrák reĝisorita de Milos Macourek, Jaroslav Doubrava, Adolf Born (Ceĥoslovakio)
  • 1982: En Stad Under Huden reĝisorita de Johan Donner (Svedio)
  • 1981: Survival Run reĝisorita de Robert Charlton (Usono)
  • 1980: An Encounter with Faces reĝisorita de Vinod Chopra (Barato)
  • 1979: Noori reĝisorita de Mushtaq Ali Gazdar (Pakistano)
  • 1978: A piacere — Tetszés szerint reĝisorita de Zoltán Huszárik (Hungario)
  • 1977: Pojezd pamjati reĝisorita de Nikolai Serebrjakov (Sovetunio)
  • 1976: Campesinos reĝisorita de Marta Rodriguez, Jorge Silva (Kolombio)
  • 1975: Bölcs mesterek, okos szerkezetek reĝisorita de Vince Lakatos (Hungario/Bulgario)
  • 1974: La Primera página reĝisorita de Sebastian Alarcon (Sovetunio)
  • 1973: Chiracles reĝisorita de Marta Rodriguez, Jorge Silva (Kolombio)
  • 1971: Rantojen miehet reĝisorita de Hannu Peltomaa (Finlando)
  • 1970: 79 primaveras reĝisorita de Santiago Alvarez (Kubo)

Plejbona eŭropa mallonga filmo

[redakti | redakti fonton]
  • 2018: Prisoner of Society de Rati Tsiteladze (Kartvelio)
  • 2017: Scris/Nescris de Adrian Silisteanu (Rumanio)
  • 2016: Small Talkby de Even Hafnor, Lisa Brooke Hansen (Norvegio)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]