Ferenc Ratkovszky
Aspekto
Ferenc Ratkovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1900 en Sopron |
Morto | 9-an de marto 1965 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. körönd-2-7/8 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1922) |
Familio | |
Patro | Károly Ratkovszky |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero elektrika inĝeniero |
Ferenc Ratkovszky [ratkovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ratkovszky Ferenc estis hungara inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1954).
Ferenc Ratkovszky [1][rompita ligilo] naskiĝis la 18-an de majo 1900 en Sopron. Li mortis la 9-an de marto 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Ratkovszky ricevis diplomon en teknikuniversitato en Budapeŝto en 1922, poste li eklaboris en fabriko "Ganz". Post 2 jaroj li iĝis ĉefinĝeniero, baldaŭe li estis direktoro. En 1936 li profesoriĝis en la teknikuniversitato. Li okupiĝis pri elektraj lokomotivoj, ili estis ankaŭ liaj patentoj. Dum la 2-a mondmilitoli okupiĝis pri provizo per elektroj, gasoj kaj akvoj por la ĉefurbo. Li ricevis premion Kossuth en 1953.