Saltu al enhavo

Emmi Kosáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emmi Kosáry
Persona informo
Naskonomo Kosári Emma Kornélia
Naskiĝo la  31-an de majo 1889 (nun 1889-05-31)
en Hungario Kisszeben (Hungara reĝlando)
Morto la 22-an de oktobro 1964
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét, 33/2-1-12 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Ákos Buttykay Redakti la valoron en Wikidata
Infano Emmi Buttykay Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
operkantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Emmi Kosáry [koŝAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kosáry Emmi estis hungara operkantisto (koloratursoprano), operetkantisto, primadono, aktoro. Ŝia origina nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Kosári Emma Kornélia, ŝia edzo estis Ákos Buttykay, ŝia filino estis Emmi Buttykay.

Emmi Kosáry kun Márton Rátkai

Emmi Kosáry [1] naskiĝis la 31-an de majo 1889 en Kisszeben (Hungara reĝlando, nuntempa Sabinov en Slovakio), ŝi mortis la 22-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Emmi Kosáry debutis en la jam ne ekzistanta teatro Király [kirAj] en 1908. En la sekva jaro ŝi edziniĝis, ŝi naskis filinon en 1911. Inter 1912 kaj 1915 ŝi apartenis al Reĝa Operejo (Budapeŝto), poste ŝi revenis al Teatro Király. Baldaŭ ŝi havis rolojn ankaŭ en Gaja Teatro, Teatro Városi (1920), Operetoteatro (Budapeŝto) (1922, 1931), Teatro Magyar (1933), eĉ en Vieno, Dresdeno, Berlino, Usono (1923, 1929).

Elektitaj teatraj roloj

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinfilmaj roloj

[redakti | redakti fonton]
  • Tatárjárás (1917) - ĉefrolo
  • Az okos mama (1935)
  • Varjú a toronyórán (1938)