Eklezio de la Unuiĝo
Eklezio de la Unuiĝo | ||
---|---|---|
Family Federation for World Peace and Unification | ||
nova religia movado religia organizaĵo Karisma Kristanismo | ||
Komenco | 1-a de majo 1954 vd | |
Antaŭe | Holy Spirit Association for the Unification of World Christianity vd | |
Lando(j) | Sud-Koreio • Usono • Japanio vd | |
Sidejo | Gapyeong County | |
Situo | Manhatano | |
Adreso | HSA-UWC 481 8th Avenue Box A-12 New York, NY 10001 | |
Fondinto(j) | Sun Myung Moon vd | |
Filioj | Eklezio de la Unuiĝo en Usono Family Peace Association (en) vd | |
Posedatoj | News World Communications (en) Manhattan Center (en) Clube Esportivo Nova Esperança (en) University of Bridgeport (en) Clube Atlético Sorocaba (en) ILHWA CO., LTD. (en) Sunhak Hakwon (en) Sekai Nippo (en) Segye Ilbo (en) United Press International Seongnam FC (en) The Washington Times Pyeonghwa Motors (en) Sun Moon University (en) Yongpyong Resort (en) New Hope Academy (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | religia korporacio | |
Oficiale nomata Federacio de Familioj por la tutmondaj paco kaj unuiĝo, la Moon-sekto prenas ĝian nomon de sia fondinto, la nordkorea inĝeniero Yong Myong Moon (06.01.1920), kiu ŝanĝis sian nomon al Sun Myung Moon kaj estas nomata de siaj sekvantoj “Vera Patro” kaj “Reverendo”. Ĝi estas nova religia movado kiu difinas sin kiel kristana, kvankam tiu aserto estas malakceptita de la plimulto de la kristanaj eklezioj. Ĝi miksas kristanajn elementojn kun aliaj el orienta origino, ĉefe kun budhanaj doktrinoj. Konsiderata kiel danĝeriga de multnombraj internaciaj institucioj kaj organismoj, ĝi etendiĝas sub diversaj manieroj en Azio, Ameriko kaj Eŭropo.
Originoj
[redakti | redakti fonton]La kredaro venas de la verko La Dia Principo, prezentita en 1957 kaj la Cheon Seong Gyeong kiel “definitiva testamento” kaj “lasta revelacio”. La aserto de la fondinto, je lia 16-jariĝo li estis taskita de Dio unuigi ĉiujn malnovajn religiajn kredojn per nova Kristanismo. Lia interpretado de la mondo, radike dualista, prezentas la batalon de la bono kaj la malbono, la dua identigita kun socialismo, la liberalismo kaj ateismo. Post la abandono de lia unua edzino, la dua geedziĝo de Moon, estis kun 18-jara studentino, Hak Ja Han, kaj kompletigis sian kosmogonion per la nocioj de “Vera Patrino” kaj “Senpekaj Filoj”, t.e.: la edzino kaj filoj. Liaj posteuloj estas destinataj batali kontraŭ Satano kaj heredi la promesitan teron (Cheon Il Guk/La Regno de Dio surtere). Ĉiu okazintaĵo de sia vivo estas eksplikata kun religia signifo, justigita de Moon pro lia rekta konektiĝo kun Kristo kaj Budho.
La kaptado kaj dresado, pere de vizitoj pordo-post-pordo kaj publikaj reklamoj, koncentriĝas en la serĉado de junuloj kiujn ĝi instigas servi Dion kaj oferi siajn penojn cele al pli bona mondo. Ekzistas multnombraj institucioj kiuj servas laŭ tiu ĉi celo, rimarkindas la "Akademio de instruistoj por la Monda Paco aŭ Asocio de Volontulaj Kuracistoj". Aliaj grupoj je la servo de la Moon-sekto estas la Klubo de Amikoj de la Junularo de la Morgaŭo aŭ la Grupo de Japanaj Universitatoj por Baza Esplorado. Por plenigi la proselitismosistemon ĝi eldonas bultenojn, tagĵurnalojn kaj broŝurojn kaj interne kaj ekstere, per nomoj kiaj “Sciado”, “Religia Tagĵurnalo” aŭ “Familio”.
Eklezio de la Unuiĝo | |
Fondinto | Sun Myung Moon |
Pleja Dio | La Veraj Gepatroj en la Ĉielo kaj sur la Tero |
Estro | Hyung Jin Moon, Prezidanto |
Tipo | Nova religia movado |
Nomo kaj nombro da sekvantoj | Unuiĝanoj, Moonanoj, 250.000 |
Sankta Libro | La Dia Principo, Cheon Seong Gyeong |
Fondita en: | Sud-Koreio |
Sidejo | Seulo, Sud-Koreio |
Landoj kun pli da moonanoj | Sud-Koreio, Japanio, Usono |