Corpus iuris civilis
Corpus Iuris Civilis | |
---|---|
jura kodo • Q116889157 | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Justiniano la 1-a, Triboniano |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Corpus iuris civilis estas resumo de la plej gravaj leĝolibroj de la romiaj leĝoj. Laŭ komisio de Justiniano la 1-a ili faritis. Sed la nomo estas nur de 1583.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Temas pri la plej grava enkodeksigo de romia leĝaro; ĝi iĝis modelo por multaj landoj enhavante ĉefe privatajn leĝojn. Jen la diversaj partoj de ĝi:
- Institutiones (lernolibro kvarparta kun leĝa aŭtoritato)
- Digesta aŭ Pandectae (kolektitaj tekstoj gravaj de juristoj, en 50 libroj)
- Codex Iustinianus
- Novellae (postaj aldonitaĵoj)
Ĉefkompilinto estis Triboniano, ministro pri justico. Li ne nur elektis la kunlaborantojn sed ankaŭ ege influis la enhavon de la verko. La ĉefa parto (=Digesta/Pandectae) refaritis fare de komisiono konsistanta el 17 membroj ene de nur tri jaroj, de 530-533. Ilia ĉefa tasko estis editori resumitaĵojn de klasikaj juristoj. Sendube ankaŭ nuntempe ili estas la ĉefa fonto pri romia juro por ni.
Prilaboro de la tuto iĝis ekde la 12-a kaj la 13-a jarcentoj fare de italoj, kiuj ankaŭ adoptis multon al modernaj tempoj; finfine en la 14-a jarcento faritis granda revizio (i.a. far Bartolo kaj Baldo) por taŭgigi ĉion denove. Nur tia versio iĝis modeldona por ŝtatoj norde de la Alpoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo (germane)
[redakti | redakti fonton]- Mario Bretone: Geschichte des Römischen Rechts. Von den Anfängen bis Justinian. Beck, München 1992, ISBN 3-406-36589-2.
- Heumann/Seckel: Handlexikon zu den Quellen des römischen Rechts, 10. Auflage, Graz 1958 surrete
- Paul Koschaker: Europa und das römische Recht. 4., unveränderte Auflage. Beck, München u. a. 1966.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Angla traduko
- Bona superrigardo pri romia juro kaj Corpus iuris civilis Arkivigite je 2012-06-22 per la retarkivo Wayback Machine