Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal
Aspekto
Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Oscar Van Schoor | |
Eldonjaro | 1920 | |
Urbo | Antverpeno | |
Eldoninto | Kiliaan | |
Paĝoj | 80 | |
Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal [Elementoj el la Historio de la Mondolingvo], estas nederlandlingve de Oscar Van Schoor verkita historio de la planlingvoj, eldonita en Antverpeno en la jaro 1920. Ĝi siatempe ŝajne estis celanta atingi nederlandlingvan kleran publikon por konigi la ekzistokialojn kaj la historion de Esperanto.
Nuntempe la libro antaŭ ĉio estas interesa el la vidpunkto de la historio de Esperanto.