Saltu al enhavo

Blankino de Montferato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blankino de Montferato
Dukino de Savojo (progeedza)
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1472
en Casale Monferrato
Morto 30-an de marto 1519 (1519-03-30)
en Torino
Familio
Dinastio Palaiologidoj vd
Patro Vilhelmo la 8-a, markizo de Montferato Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elisabetta Maria Sforza (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Giovanna of Montferrat (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Karlo la 1-a de Savojo Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jolanda Luiza de Savojo, Karlo la 2-a de Savojo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kristo Suferanta kun Karlo la 1-a de Savojo kaj Blankino de Monferato

Blankino de Montferato, france: Blanche de Montferrat, itale: Bianca di Montferrato (naskiĝis ĉirkaŭ 1472 kaj mortis je la 30-a de marto 1519) estis la filino de la markizo Vilhelmo "Paleologo" de Montferato (1420-1483) kaj de Elizabeto Sforza (ĉ. 1456 - ĉ. 1473).

Ŝi edziniĝis je la 1-a de aprilo 1485 kun la 5-a duko Karlo la 1-a de Savojo kaj ŝi naskis al li du gefilojn:

Post la morto de sia patro en 1490, Karlo Johano Amadeo heredis la Domestrecon de Sajovo sed, ĉar li tiam estis nur dujara bebo, tio instigis savojaj nobeloj al ribelo kaj civila milito.

Sekve lia patrino fariĝis regentino kaj estis devigata barakti kontraŭ ilin, precipe la praonklo de la juna duko Filipo de Breso kaj redoni liajn bienojn al la markizo de Saluzzo.

En 1494 ŝi alianciĝis kun la franca reĝo Karlo la 8-a kaj permesis al li trapasi la Savojajn Ŝtatojn por militi en Italio.

Dum tiu regenteco la savoja kortego daŭre transloĝiĝis al Torino, kiu estis fariĝonta la nova ĉefurbo de la duklando, kaj tiel solviĝis la kvereloj inter la savojanoj kaj piemontanoj.

Post la morto de siaj gefiloj ŝi retiriĝis en religiema vivo kaj estas entombigita en la monaĥejo de Karinjano.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.