Arbusta petronio
Arbusta petronio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Petronia dentata (Sundevall, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Arbusta petronio estas paseroforma birdo de genro Petronio.
Ĝi loĝas en Centra Afriko en jenaj landoj: Benino, Burkina Faso, Kameruno, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebura Bordo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Malio, Maŭretanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Sudano, Togolando, Ugando kaj Jemeno.
Natura loĝejo de birdo estas sekaj savanoj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj, kio nomigas la specion.
Ĝi havas dikan nigrecan bekon iom pli fajnan ol tiuj de la tipaj paseroj de la genro Passer kaj malkiel tiuj ĝi ne havas striecon en la plumaro, sed temas pri ĝenerale bruna pasero pli malhela en supraj partoj, brusto kaj traokula strio. Estas blanka flugilstrio en ŝultro ege kontrasta ĉe maskloj kiuj havas brunan ŝultromakulon kiu foje ne facile videblas. Ili havas ankaŭ palan flavan makulon en gorĝo videbla en freŝa plumaro.
Referencoj (angle)
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Petronia dentata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 26a Julio 2007.
|