Anna de Noailles
Aspekto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Anna de Noailles (Tramtransporto en Parizo). |
Grafino Anna de NOAILLES (naskiĝis kiel princino Anna de Brancovan la 15-an de novembro 1876, mortis la 30-an de aprilo 1933) estis franclingva poetino kaj verkistino. Ŝi estis rumandevena de la patro, princo Gregorio Bassaraba de Brancovan, kaj Helena de la patrino, la Raluka Musurus, kiu estis franclingva poeto.
Franckultura, iĝinta per sia edziniĝo al franca nobelo ano de la monduma pariza vivo, ŝi ankaŭ iĝis "stelulino" de la beletra vivo pariza en la komenco de la dudeka jarcento. Ŝia pasia lirismo, sensriĉa kaj emocia, disvolvis laŭ tre persona maniero la temojn de amo, amo al naturo, kaj angoro antaŭ la morto.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Le Cœur innombrable (1901) (La nenombrebla koro)
- L'Ombre des jours (1902) (La ombro de la tagoj)
- Les Éblouissements (1907) (La blindiĝoj)
- Les Vivants et les Morts (1913) (La vivantoj kaj la mortintoj)
- Les Forces éternelles ((1920) (La eternaj potencoj)
- Poème de l'amour (1924) (Poemo de la amo)
- L'Honneur de souffrir (1927) (La honoro suferi)
- Derniers Vers et Poèmes d'enfance (1934) (Lastaj versoj kaj infanaj poemoj)
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- "Ĉar mi nepre iam mortos, mi do estas jam mortinta."