Adanero
Adanero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05296 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 208 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 57′ N, 4° 36′ U (mapo)40.945833333333-4.6066666666667Koordinatoj: 40° 57′ N, 4° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 910 m [+] | ||
Areo | 31,42 km² (3 142 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Adanero [+] | |||
Adanero [adaNEro] estas municipo en la nordoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo, en la nordo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Adanero kaj La Estación, okupas totalan areon de 31,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 196 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 38 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Gutierre-Muñoz, Martín Muñoz de las Posadas, Pajares de Adaja, Santa María la Real de Nieva, Sanchidrián kaj Muñopedro.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de iama loĝado kaj en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estis de 1250. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Adanero estis graflando en la 18-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).