5-a de novembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2025 tagoj |
La 5-a de novembro estas la 309-a tago de la jaro (la 310-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 56 tagoj restas.
Je la 5-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1370: Senposteula morto de Kazimiro la Granda, lasta pola reĝo de la unua dinastio Piastoj - novembre lia nevo Ludoviko la 1-a ricevis la tronon
- 1414: Koncilio de Konstanco komenciĝis en Germanio, kies celo estis fino de la Granda okcidenta skismo - dum ĝi estis juĝata Jan Hus
- 1530: En Nederlando dum t.n. inundo de Sankta Felikso pereis ĉirkaŭ 100 mil personoj
- 1556: En la dua batalo de Panipato armeo de Mogola Imperio venkis hinduan armeon, kio ebligis al Akbar la Granda ekregi en Barato
- 1577: Pollando: Stefan Batory subskribis pactraktaton kun Otomana Imperio
- 1605: Nesukcesa pulva konspiro de Guy Fawkes kontraŭ la Parlamento de Anglio kaj reĝo Jakobo la 1-a
- 1688: Anglio: Glora Revolucio komenciĝis
- 1712: Reĝo de Hispanio Filipo la 5-a rezignis sianome kaj nome de siaj posteuloj pri rajtoj al la franca trono
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: kapitulaco de Varsovio kaŭzita de la rusa genocido de antaŭurbaj loĝantoj fare de Aleksandr Suvorov
- 1813: Traktato de Gulistano subskribita — inter la Rusia Imperio kaj kaĝaroj (la Persa Imperio)
- 1830: Pola komponisto kaj pianisto Federeriko Ŝopeno iris eksterlanden kadre de sia artista vojaĝo, kio montriĝis forlaso de Pollando por ĉiam
- 1831: Kondamno al mortpuno de Nat Turner, gvidanto de la ribelo de usonaj sklavoj
- 1838: Nikaragvo forlasis Unuiĝintajn Provincojn de Centra Ameriko - komenco de disfalo de la Unuiĝintaj Provincoj
- 1854: Krimea milito: venko de brita-franca armeo (3 mil mortfalintoj) kontraŭ la rusa (10 mil mortfalintoj) en la batalo de Inkermano
- 1862: En Minesoto pli ol 300 Siuoj estis prijuĝitaj kaj kondamnitaj al pendumo pro atakoj kontraŭ setliĝintoj
- 1872: Francaj astronomoj Paul-Pierre Henry malkovris asteroidon Johano kaj la saman tagon de 1877 - Irmo
- 1874: Ĉevalvetkuro: unua jaro de Velká pardubická komencita en ĉeĥa urbo Pardubice
- 1893: En Krakovo okazis funebra entombigo de Jan Matejko, pola pentristo de historiaj eventoj kaj bataloj
- 1906: Pola fizikistino kaj kemiistino Maria Skłodowska-Curie unuafoje lekciis en Sorbono kiel unua virino-profesoro
- 1910: En Varsovio aperis juda ĵurnalo en la jida lingvo "Der Moment"
- 1911: Itala Reĝlando, post militdeklaro kontraŭ Otomana Imperio, aneksis Tripolon kaj Cyrenaica
- 1912: Vaŝingtono: Woodrow Wilson gajnis prezidentan voĉdonadon venkante oficantan prezidenton W. Taft kaj ties antaŭulon en Blanka Domo - T. Roosevelt
- 1914: Unua Mondmilito: Britio aneksis Kipron kaj kune kun Francio deklaris militon al Otomana Imperio; rusa armeo komencis la duan sieĝon de fortikaĵo Przemysl
- 1916: Unua Mondmilito: Monarkoj de la Germana Regno kaj Aŭstrio-Hungario anoncis akton pri kreo de pola marioneta ŝtato (sen limoj) sub kontrolo de la Centraj Potencoj — por varbi rekrutojn al milito kontraŭ la Rusia imperio; en Varsovio kaj Lublin ĉefgeneraloj-guberniestroj proklamis la manifeston pri kreo de Pola Reĝlando
- 1918: Unua Mondmilito: Nacia Konsilio de Teŝina princlando kaj Národní Výbor pro Slezsko interkompreniĝis pri fikso de provizora pola-ĉeĥa ŝtatlimo en Teŝinio
- 1921: Dum restado en Francio Józef Piłsudski, malkroĉigante de sia uniformo militan ordeon Virtuti Militari dekoris per ĝi marŝalon Ferdinand Foch
- 1922: Dua Pola Respubliko: voĉdono por Sejmo komenciĝis — kadre de la Bloko de Naciaj Malplimultoj partoprenis 11 belorusoj, Maciej Rataj iĝos marŝalo
- 1925: Sidney Reilly, "super-spiono" — unu el la inspiroj por James Bond — estis ekzekutita fare de sovetia sekreta polico GPU
- 1929: En Moskvo oni malfermis unuan planetarion en Sovetunio; Germana kuracisto informis en medicina revuo pri utiligo de katetero al sia koro
- 1935: Milan Hodža iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio; Tabulludo Monopolo enmerkatiĝis
- 1937: Tria Regno: Adolf Hitler prezentis al ĉefgvidantoj de Wehrmacht, ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ministro pri defendo, planon solvi germanajn teritoriajn problemojn, la tiel nomatan Protokolon Hossbach
- 1938: Tria Regno/Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio: post kiam Sudetoj estis redonitaj al Germanio, la Sudetgermana partio de Konrad Henlein estis malfondita kaj ĝiaj membroj aliĝis al la nazia NSDAP; premiero de la pola muzika furorkomedio Zapomniana melodia (Forgesita melodio) kunreĝisorita de la esperantisto Jean Forge
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj ordonis konfiskon de la havaĵo de poloj, kiuj forkuris de Supra Silezio; en Poznań komenciĝis amasa deportado de la pola loĝantaro (en la urbo setliĝas baltaj germanoj); Militkrimo: germana polico pafekzekutis en Bydgoszcz ĉirkaŭ 300 polojn; en Varsovio aperis konspira "Biuletyn Informacyjny" de la Servo al Venko de Pollando; Nacia Arta Muzeo de Belorusa SSR estis malfermita en Minsko
- 1940: Franklin D. Roosevelt gajnis la trian fojon prezidentan baloton en Usono; Rumanio rompis diplomatiajn rilatojn kun Pollando; germana peza krozŝipo Admiralo Scheer atakis konvojon HX-84 - sinkigis 6 ŝipojn kaj britan helpan krozŝipon "Jervis Bay", kiu danke al sia pli frua batalo savis plimulton de la konvojo; hispana registaro anoncis internacian zonon Tanger parto de Hispana Maroko; Barato: Jawaharlal Nehru estis kondamnita de brita juĝejo al 5 jaroj da mallibero
- 1941: Holokaŭsto: germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 400 nekapablajn labori judojn el geto de Przemyślany (proksime al Lvivo); Porajmos: al Lodzo alvenis unua transporto de ĉirkaŭ 1000 ciganoj de Hartberg; laŭ iniciato de pola generalo W. Sikorski en Londono ekis konferenco kun partopreno de mondpotencoj kaj reprezentantoj de 9 nazie okupataj ŝtatoj, dediĉita al krimoj farataj de germanoj; Japanio: Sekreta Konsilio en ĉeesto de imperiestro akceptis komencon de la milito kontraŭ Usono, Britio kaj Nederlando; Orienta Fronto: germanoj rekomencis atakon al Tiĥvin
- 1942: Operaco Reinhardt: en Trembowla (nun en Ternopila provinco) germanoj murdis 109 judojn kaj 1091 forveturigis al ekstermejo Bełżec (Lublinio); Pola Rezistomovado: unua fazo de la unuigo de Nacia Militista Organizaĵo kun Pola Enlanda Armeo; Heinrich Himmler ordonis transporti ĉiujn judojn de ĉiuj koncentrejoj en okupatan Pollandon (Aŭŝvico kaj Majdanek); Madagaskaro: armistico inter britaj trupoj kaj la francaj (reĝimo de Vichy)
- 1943: al Potulice apud Nakło nad Notecią alvenis de koncentrejo Aŭŝvico transporto kun 542 infanoj el Belorusio; germana bombaviadilo ĵetis vespere 5 bombojn kontraŭ neŭtrala Vatikano, sud-okcidente de la Baziliko Sankta Petro; en transporto al koncentrejo Dachau mortis berlina pastro Bernard Lichtenberg, beatigita kune kun Karl Leisner; trupoj de la sovetunia 1-a Ukraina Fronto eksturmis Kievon de sudo kaj okcidento; Itala Fronto: usona 5-a Armeo atingis riveron Sangro (Abruco); pli ol 100 surferdekaj aviadiloj de usona 38-a taska grupo atakis havenon en Rabaul; en Sovetunio publikiĝis deklaro pri detruo de la urbo Smolensk kaj krimoj faritaj de nazioj kontraŭ sovetianoj
- 1944: usona 8-a Aviada Armeo atakis Frankfurton ĉe Majno, Karlsruhe kaj Ludwigshafen; en Sud-Orienta Azio usona 20-a Aviada Armeo atakis de barataj aerodromoj Singapuron kaj naftejojn sur Sumatro; en Nord-Makedonio bulgaraj kaj jugoslaviaj taĉmentoj eniris al Strumica; la hungara ĉefgeneralo János Veres, kiu transiris al la flanko de sovetuniaj trupoj, nome de la regento de Hungara reĝlando Miklós Horthy alvokis la hungaran nacion ne defendi Hungarion kontraŭ la Ruĝa Armeo sed transiri al la sovetunia flanko, kaj malhelpi per ĉiaj rimedoj detruon de hungaraj entreprenoj per la germana armeo
- 1945: Kolombio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1946: En Zakopane komenciĝis proceso de la fondintoj de "Goralenvolk", organizaĵo kunlaboranta dum la dua mondmilito kun germanaj okupantoj
- 1948: Komenciĝis proceso de la gvidantoj de Pola Partio Socialista – Libero, Egaleco, Sendependeco, riproĉante planadon de perforta reĝim-faligo — oni verdiktis al akuzitoj ĝis 10 jaroj de mallibero
- 1949: Justica murdo: en malliberejo Pankrác (Nusle) de Ĉeĥoslovakio estis pendumitaj ses senpartianoj, reprezentantoj de rezistaj grupoj, lige kun preparado de la supozata maja kontraŭkomunista ribelo en 1949 (la unua amasmurdo en totalisma reĝimo); Konsilio de Ministroj de GDR decidis ke Leviĝintaj el ruinoj (teksto de Johannes R. Becher kaj melodio de Hanns Eisler) estos la nacia himno
- 1952: Tertremo mezuranta 8,3 sur la Skalo de Richter kaj potenca cunamo en Severo-Kurilsk
- 1955: Viena Ŝtata Operejo rekomencis sian agadon; Landoj de Benelukso establis kiel parlamenton la Konsultiĝan Interparlamentan Beneluksan Konsilion
- 1956: Sueza krizo: britaj paraŝutistoj venis al Port Said — Sovetunio minacis interveni kun misiloj se Londono kaj Parizo ne akceptos batalhalton; Hungara insurekcio de 1956: Papo Pio la 12-a eldonis enciklikon Datis Nuperrime kondamnantan sovetan intervenon; En Krakovo kelkmil personoj partoprenis silentan marŝon proteste pri la dua interveno de soveta armeo en Hungario kaj omaĝe al mortigitaj ribelantoj - manifestacioj kontraŭ reprezalioj okazis en la tuta Pollando
- 1957: Latva SSR: malfermo de trafiko sur la Ŝtona Ponto super Daŭgavo en Rigo
- 1958: Belorusa SSR: Aŭtomobila Fabriko en Ĵodzina ekfunkciis
- 1967: Premiero de ĉeĥoslovaka porinfana filmo Rumcajs
- 1968: Vasil Makuh sin bruligis por protesti kontraŭ la kolonia situacio en Ukraina Soveta Socialisma Respubliko kaj soveta okupado de Ĉeĥoslovakio; Richard Nixon venkis en prezidentaj balotoj en Usono
- 1979: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni anoncis, ke Usono estas "Granda Satano"
- 1980: Granda pando Bao Bao alvenis al Berlina zoo - ĝi estis donaco por Helmut Schmidt, kiu ricevis ĝin de Hua Guofeng jaron pli frue
- 1982: Hidroelektra centralo Itajpuo estis malfermita apud landlimo inter Brazilo kaj Paragvajo - la dua akvobaraĵo laŭ grandeco en la mondo post Baraĵo Tri Gorĝoj en Ĉinio
- 1985: Ali Hassan Mwinyi iĝis prezidento de Tanzanio
- 1987: Janina kaj Zbigniew Porczyński transdonis kolektaĵon de preskaŭ 400 pentraĵoj de malnovaj majstroj al Varsovia Ĉefdiocezo
- 1990: RSFSR: Kongreso de Popolaj Deputitoj aprobis Patriotan Kanton de Miĥail Glinka kiel himnon de RSFSR
- 1992: Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj estis publikigita
- 1995: Eduard Ŝevardnadze gajnis prezidentan baloton en Kartvelio; post murdo de Jicĥak Rabin ĉefministro de Israelo iĝis la duan fojon Ŝimon Peres
- 1996: William J. Clinton refoje iĝis prezidento de Usono
- 1996: Prezidento de Pakistano forigis la registaron de Benazir Bhutto
- 2000: Funebra ceremonio de la lasta imperiestro de Etiopio - Haile Selassie
- 2002: Kosmoesploro: Kosmoŝipo Galileo proksimiĝis nur 160 kilometrojn al la natura satelito Amalteo
- 2006: Daniel Ortega denove elektiĝis prezidento de Nikaragvo
- 2007: Kosmoesploro: ĉina kosmoveturilo Chang'e 1 atingis lunan orbiton; operaciumo Android iĝis alirebla kiel malfermitkoda programaro por poŝtelefonoj; Prezidento de Pollando Lech Kaczyński nomumis postmorte viktimojn de la masakro de Katin al pli superaj rangoj
- 2010: En Varsovio estis malfermita la Scienc-Centro Koperniko
- 2013: Kosmoesploro: Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado lanĉis Mangaljanon direkte al Marso
- 2015: John Magufuli iĝis prezidento de Tanzanio
- 2018: Kosmoesploro: kun distanco 119 AU de la Suno usona kosmosondilo Voyager 2 transiris heliosferon kaj ektroviĝis en interstela spaco
- 2020: Akuzita de akuzistaro en Hago pri krimoj kontraŭ la homaro kaj militkrimoj ĉefministro de Kosovo Hashim Thaçi cedis de la posteno
- 2021: Premiero de la pola filmo Morto de Zygielbojm
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: en Vuhlehirsk estis embuske grave pafvundita juĝisto, kiu kondamnis al morto britojn kaj marokanon; en Melitopolo okupantaj regopovoj revenigis monumenton de Lenin, forigitan 7 jarojn antaŭe
- 2005: Interreta televidkanalo en Esperanto, Internacia Televido, ekfunkciis, iniciatita de retportalo Ĝangalo, estrata de Flavio Rebelo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1271: Ghazan, reganto de Ilĥanato (m. 1304)
- 1494: Hans Sachs, germana ŝufaristo kaj poeto (m. 1576)
- 1541: Nicolaus de Smit, belga tukfaristo
- 1607: Anna Maria von Schürmann, nederlanda humanistino, poliglotino, teologino, gravuristino, poetino, unua studentino de Universitato de Utrecht (m. 1678)
- 1719: Jordan Simon, germana teologo, predikanto, profesoro pri filozofio, verkisto (m. 1776)
- 1754: Alessandro Malaspina, itala-hispana vojaĝisto kaj esploristo (m. 1810)
- 1765: András Petrich, hungara oficiro, kartografo, pentristo, grafikisto (m. 1842)
- 1768: Christian Julius Wilhelm Mosche, germana pedagogo kaj rektoro (m. 1815)
- 1787: John Richardson, skota mararmea kirurgo, naturalisto, arkta esploristo (m. 1865)
- 1794: Johann Jacob Baeyer, germana geodeziisto, geografo, militisto (m. 1885)
- 1804: Imre Csatskó, hungara juĝisto, advokato, profesoro (m. 1874)
- 1815: Emma Teleki, hungara verkistino (m. 1893)
- 1829: Bernhard Todt, germana pedagogo
- 1837: Arnold Janssen, germana fondinto de misiista ordeno Familio de Steyl kaj sanktulo (m. 1909)
- 1849: Rui Barbosa, brazila juristo, verkisto kaj politikisto (m. 1923)
- 1854: Paul Sabatier, franca Nobelpremiita kemiisto, prilaborinta teorion de katalizo (m. 1941)
- 1855: Eugene Victor Debs, usona laborista kaj politika gvidanto (m. 1926)
- 1857: Ida M. Tarbell, usona ĵurnalistino, pionirino de esploranta ĵurnalismo (m. 1944)
- 1878: Kuzma Petrov-Vodkin, rusia, sovetia pentristo kaj verkisto (m. 1939)
- 1880: Mihail Sadoveanu, rumana verkisto, enestanta en Rumana Antologio (m. 1961)
- 1880: Richard Oswald, aŭstra filma reĝisoro kaj scenaristo (m. 1963)
- 1885: Ida Christensen, dana esperantistino, redaktorino, gvidantino de internaciaj E-kursoj en Helsingør kaj Vejle, prezidantino de E-klubo en Kopenhago (m. 1966)
- 1886: Sándor Oláh, hungara pentristo (m. 1966)
- 1895: Domokos Izsák, rumania hungara poeto, rakontisto (m. 1977)
- 1899: Sándor Radó, hungara geografo kaj spiono, membro de Ruĝa Kapelo (m. 1981)
- 1906: Endre Kabos, hungara skermisto (m. 1944)
- 1906: Fred Lawrence Whipple, usona astronomo proponinta modelon de la "malpura neĝa bulo" por la kometa kerno (m. 2004)
- 1909: Ivo Lapenna, jugoslava juristo, profesoro, ano de IEL, UEA-komitatano ekde 1938, sekr. kaj prez. de UEA, fondinto de NEM, kunaŭtoro de E. en perspektivo, konata de Montevideo 1954, CED kaj lianoma fondaĵo (m. 1987)
- 1913: Vivien Leigh, brita aktorino (m. 1967)
- 1921: György Cziffra, hungara pianisto, civitano de Francio (m. 1994)
- 1921: Faŭzia Ŝirin, edzino de Mohamed Reza Pahlavi (m. 2013)
- 1922: Czesław Petelski, pola aktoro, filma reĝisoro (m. 1996)
- 1924: Paul Desmond, usona ĵaza saksofonisto kaj komponisto (m. 1977)
- 1929: Lennart Johansson, sveda sporta aktivisto, prezidanto de UEFA (m. 2019)
- 1931: Ike Turner, usona plurstila muzikisto (m. 2007)
- 1939: Lobsang Tenzin, tibeta politikisto, ĉefministro de Ekzilita tibeta registaro
- 1940: Ádám Czakó, rumania hungara komponisto
- 1943: István Tiboldi, rumanihungara bestkuracisto, kies esplorkampo estas plimultiĝbiologio
- 1943: Sam Shepard, usona verkisto kaj aktoro
- 1952: Vandana Shiva, barata fizikistino, virinismulino, ekologia aktivulino partoprenanta la movadon Ĉipko
- 1954: Jeffrey Sachs, usona ekonomikisto, konsilisto en Latina Ameriko kaj Orienta Eŭropo, funkciulo de UN, kontroversia adepto de ŝoka terapio
- 1959: Bryan Adams, kanada rokmuzika kantisto kaj kantaŭtoro
- 1964: Famke Janssen, nederlanda filmaktorino kaj modelino
- 1967: Áron Balázs, hungara pentristo, grafikisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1011: Matilda la 2-a, germana princino, abatino de abatinejo Essen (n. 949)
- 1370: Kazimiro la Granda, reĝo de Pollando, la lasta el dinastio Piastoj, evoluiginta urbojn kaj fondinta Krakovan Akademion (n. 1310)
- 1602: Johannes Wolf, germana pedagogo, historiografo kaj urbestro
- 1603: Johannes Coccejus, nederlanda kalvinista teologo, diplomato, filologo, hebreisto (n. 1669)
- 1660: Alexandre de Rhodes, franca jezuito prilaborinta la unuan plurlingvan vortaron de la vjetnama lingvo kaj alfabeton, kiu forigis la ĉinan skribon, bazitan sur ties vorterosignoj (n. 1591)
- 1667: Franz Tunder, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1614)
- 1758: Hans Edege, norvega luterana misiisto, apostolo de Gronlando (n. 1686)
- 1803: Pierre Choderlos de Laclos, franca verkisto (n. 1741)
- 1806: Georg Melchior Kraus, germana pentristo kaj kuprogravuristoj (n. 1737)
- 1851: Friedrich von Heyden, germana juristo kaj verkisto (n. 1789)
- 1853: János Garay, hungara ĵurnalisto, poeto kaj dramisto (n. 1812)
- 1867: Leopoldo O'Donnell, hispana nobelo, militisto kaj politikisto (n. 1809)
- 1879: James Clerk Maxwell, skota fizikisto fundamentinta elektromagnetan radiadon (n. 1831)
- 1908: Andrew Graham, irlanda astronomo inventinta ilon por facila determino de rektascensio kaj deklinacio de astroj (n. 1815)
- 1911: Charles Stewart, angla esperantisto inventinta cifero-lingvon, verkisto kaj tradukisto citita en Fundamenta Krestomatio (n. 1844)
- 1916: Alaiza Paŝkjeviĉ, belorusa verkistino, soci-politika agantino (n. 1876)
- 1919: Géza Vastagh, hungara pentristo (n. 1886)
- 1925: Anton Elter, klasika filologo el Germanio (n. 1858)
- 1937: Bolesław Leśmian, pola poeto (n. 1878)
- 1944: Alexis Carrel, franca Nobelpremiita kirurgo kaj filozofo, pioniro de transplantado (n. 1873)
- 1946: Ferenc Fekehalmy-Czeydner, hungara generalkolonelo, militkrimulo (n. 1890)
- 1955: Maurice Utrillo, franca pentristo kaj grafikisto (n. 1883)
- 1956: Art Tatum, usona ĵaza pianvirtuozo (n. 1909)
- 1960: Mack Sennett, usona filmreĝisoro kaj produktoro malferminta Keystone Studios (n. 1880)
- 1963: Luis Cernuda, hispana poeto, literatura kritikisto, reprezentanto de la generacio de la 27-a (n. 1902)
- 1973: József Réti, hungara operkantisto (tenoro) (n. 1925)
- 1977: Aleksej Staĥanov, sovetia ministo el Donecka baseno, Heroo de Socialisma Laboro (n. 1905)
- 1977: René Goscinny, franca verkisto, aŭtoro de Asterikso (n. 1926)
- 1982: Jacques Tati, franca reĝisoro kaj aktoro (n. 1907)
- 1985: Karol Duchoň, slovaka kantisto (n. 1950)
- 1986: Dezső Kováts, hungara dramisto (n. 1905)
- 1989: Vladimir Horowitz, usona pianvirtuozo (n. 1903)
- 1989: Jan Šprincl, ĉeĥa filologo, poeto, bibliotekisto (n. 1917)
- 1990: Meir Kahane, usona rabeno kaj politikisto, murdita (n. 1932)
- 1992: Árpád Élő, usona fizikisto kaj ŝakisto, kreinto de Elo-nombro (n. 1903)
- 1995: Ernest Gellner, brita filozofo, sociologo kaj socia antropologo (n. 1925)
- 2000: Jimmie Davis, usona kantisto de kontreo kaj gospelo, politika aktivisto (n. 1899)
- 2007: Roger Peyrefitte, franca verkisto (n. 1907)
- 2005: Maria Grodecka, pola verkistino, popularigantino de vegetarismo, jogo kaj ajurvedo (n. 1926)
- 2013: Daniel Luez, franca esperantisto, kreanto de Koresponda Servo Mondskala, membro de la kabareto La tri koboldoj, kontribuanto al "La Ondo de Esperanto", redaktoro de "Fonto", tradukisto, (n. 1924)
- 2015: Czesław Kiszczak, pola komunista aganto, kuniniciatinto de la milita stato en Pollando, iniciatinta agadon kontraŭ samseksemuloj, kondamnita kaj degradita pro komunista krimo (n. 1925)
- 2017: Walery Pisarek, pola lingvosciencisto, spertulo pri amaskomunikiloj kaj sociolingvistiko (n. 1931)
- 2018: Sergej Tkaĉ, ukraina policano, seria murdisto (n. 1952)
- 2019: Omero Antonutti, itala-hispana aktoro (n. 1935)
- 2020: Géza Szőcs, hungara poeto kaj politikisto (n. 1953)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Emeriko de Hungario (ankaŭ la 4-an de novembro)
- "La nokto de Guy Fawkes" en la Unuiĝinta Reĝlando kaj kelkaj landoj de la antaŭa brita imperio
- Monda Tago de Atentigo pri Cunamo
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 5-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.