28-a de marto
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 28-a de marto estas la 87-a tago de la jaro (la 88-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 278 tagoj restas.
Je la 28-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- Romia Imperio
- 193: Pretora gvardio murdis la romian imperiestron Pertinakso vendante la imperian oficon en aŭkcio al Didio Juliano, ankaŭ murdita
- 364: Valento iĝis kunimperiestro de Romio
- 845: Vikingoj prirabis Parizon
- 1241: Mongoloj konkeris Krakovon - unua invado al Pollando
- 1364: Pollando: konsekrado de la katedralo sur Vavelo en Krakovo, fare de ĉefepiskopo el Gniezno
- 1462: Ivano la Tria iĝis granda princo
- 1514: Reganto de Pollando kaj Litovio Sigismondo la 1-a eldonis preskribojn pri administrado de la enspezoj de latifundioj kaj kamparanoj
- 1566: Malto: urbo La Valeto fondiĝis - la nuna ĉefurbo
- 1601: Dua pola-sveda milito: svedaj tupoj komencis sieĝon de Kokenhausen (nun Koknese en Latvio)
- 1611: Dua pola-rusa milito: sieĝo de Moskva Kremlo komenciĝis – okupata de polaj taĉmentoj post la batalo de Kluŝino
- 1656: Sveda diluvo: venko de pola armeo en batalo de Nisko
- 1689: Sejma juĝejo kondamnis al mortpuno akuzitan pri ateismo nobelon Kazimierz Łyszczyński - la verdikto estis plenumita en Varsovio
- 1776: Bolŝoj-teatro fondiĝis en Moskvo
- Dispartigoj de Pollando-Litovio
- 1793: La dua dispartigo: prusa armeo eniris Gdańsk
- 1795: La tria dispartigo: kuronia parlamento anoncis alligon de Duklando Kuronio kaj Zemgalio al la Rusia imperio
- 1802: Germano Heinrich Olbers malkovris asteroidon Palaso, la duan ekkonitan
- 1811: Politikisto Henriko la 1-a proklamis Haition Haitia reĝlando kaj kroniĝis
- 1835: Brazilo: Campos dos Goytacazes iĝis urbo
- 1844: En Hispanio kreiĝis Guardia Civil
- 1849: Printempo de la Popoloj: Nacia Asembleo proklamis konstitucion de Germana Federacio
- 1854: Dum la Krimea Milito Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj Francio ekstaris flanke de la Otomana Imperio kaj tiel kontraŭ la Rusia imperio
- 1866: Bohemio: Jablonec nad Nisou iĝis urbo
- 1871: Pariza Komunumo formale establita
- 1879: Armeo de zuluoj venkis britojn en batalo de Hlobane (proksime al Vryheid)
- 1888: Ĵakvo la Buĉisto serioze vundis per tranĉilo unu el siaj viktimoj
- 1900: Germana astronomo Friedrich Karl Arnold Schwassmann malkovris asteroidon Matezo
- 1907: La urbo Amsterdamo aĉetis ruiniĝantan domon de Rembranto
- 1910: Franca aviada pioniro Henri Fabre sukcesis kiel unua flugi per hidroplano en Marseille - dum sia dua provo li flugis ĉirkaŭ 600 metrojn per Hydravion
- 1911: Aleksandr Postnikov estis arestita
- Unua mondmilito:
- 1920: Soveta-Pola Milito: soveta flanko, responde al pola propono pri pacnegocado en Borysów, postulis alian lokon kaj tutan retiriĝon de bataloj
- 1923: Hispana futbala klubo Real Club Celta de Vigo fondiĝis
- 1929: Oni enkondukis sacerdotecon de virinoj en eklezio de mariavitoj - okazis episkopa konsekrado de fratulino Izabela Wiłucka
- 1930: Mustafa Kemal Atatürk ŝanĝis nomojn de Konstantinopolo al Istanbulo kaj Angora al Ankaro - la registaro de Turkio petis aliajn landojn uzi turkajn nomojn por siaj urboj
- 1933: Dua Pola Respubliko: oni malfondis naci-katolikan kaj konservisman Partion de Granda Pollando - fonditan de Roman Dmowski post la maja puĉo
- 1935: La tria registaro de Walery Sławek estis kreita en Pollando
- 1935: Nurenbergo: premiero de propaganda filmo "Triumfo de la Volo" de Leni Riefenstahl, dum kunveno de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio
- 1939: Batalo de Madrido finita, armeo de generalo Francisco Franco konkeris Madridon - finiĝis la Hispana Enlanda Milito
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado en Varsovio Gestapo arestis oran olimpikan medaliston Janusz Kusociński (pli poste murdita en Palmiry); Ministerio de Tria Regno pri ekleziaj aferoj kolektis dokumentujon pri kardinalo August Hlond, kiun oni nomis "pola ŝovinisto" kaj "granda malamiko de ukrainoj"; Londono: 8-a kunsido de la Supera Milita Konsilio de Aliancanoj - decido pri dismeto de eksplodaĵoj en la akvoj apud Norvegio kaze de la germana agreso
- 1941: Germanaj regopovoj laŭ oficialaj donitaĵoj konfiskis ĝis tiu ĉi tago en Ĝenerala Gubernio 102 bibliotekojn, 15 muzeojn, 3 galeriojn de pentraĵoj, 8 kolektojn da armiloj, 10 numismatikajn kolektojn, 1 kolekton de egipta arto, 1 kolekton de antikva arto, 1 etnografian kolekton, 21 kolektojn de porcelano kun aliaj objektoj; 1100 pentraĵojn kaj akvarelojn, kelkcenton da desegnoj, 25 statuetojn, 500 meblojn, 25 kolektojn da noblaj metaloj, 32 kestojn kun artaĵoj kaj multe da aliaj valoraj objektoj; Tria Regno: direktivo de marŝalo Wilhelm Keitel pri propaganda agado kontraŭ Jugoslavio; Benito Mussolini kun la hungara regento kaj registaro akceptis la proponon de Adolf Hitler komune ataki Jugoslavion - hungara ĉefministro Pal Teleki deklaris demision; bulgara caro Boriso la 3-a malkonsentis la senperan partoprenon; Mediteraneo: brita aviado sinkigis 3 italajn pezajn krozŝipojn kaj 2 destrojerojn, mortfalis 3 mil maristoj
- 1942: En Poznań germanoj ekzekutis 10 polojn; en Lodzo aperis konspira komunista revuo en la pola lingvo "Batal-Fronto por Nia kaj Via Libereco"; oni kreis Popolan Gvardion — armitan organizaĵon de komunista kaj porsoveata Pola Laborista Partio; brita aeratako de bombaviadiloj al germana Lubeko - pereis kelkcent personoj; brita subita atako de la tero, maro kaj aero kontraŭ germana mara militistejo en la haveno Saint-Nazaire en okupata Francio - detruo de la plej granda doko kun ankritaj germanaj batalŝipoj
- 1943: Heinrich Himmler sciigis distriktestron de Galicio, ke Hitler konsentis establi divizion SS "Galizien" por volontuloj de ukraina nacieco; Volinia masakro: armitaj ukrainoj murdis polan loĝantaron de 3 vilaĝoj en distrikto Kostopil, krome en la alia 7 kaj en distrikto Lucko 8 polojn; germanoj murdis en Pardysówka 33 personojn; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo alinomis la Orjolan Fronton al la Brjanska Fronto; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Saint-Nazaire
- 1944: Germanaj ĝendarmos pafmortigis en Podlaĥio 5 personojn; germana polico forveturigis de Varsovio 580 virojn al koncentrejo en Gross-Rosen; de fervoja transporto sur la vojo Ciechanów-Mława fuĝis 12 sovetaj oficiroj; koncentrejon Majdanek sukcese forlasis pere de subteraj kanaloj 9 malliberigitoj kaj atingis partizanajn taĉmentojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo dum atako en Żarki kontraŭ germana aŭtomobilo akiris 9952 nutraĵajn aĉetrajtigilojn; 3-a kaj 6-a Brigadoj konkeris Troki - oni detruis konstruaĵojn de Gestapo kaj polico kaj forprenis 3 mln da Reichsmark; trupoj de 1-a Ukraina Fronto konkeris Mikolajivon
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: NKVD en la 27-a kaj 28-a de marto perfide arestis en Pruszków reprezentantojn de la pola politiko kaj forveturigis al la Proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, inkluzive de Jan Stanisław Jankowski, Delegito de Registaro por la Lando, generalo Leopold Okulicki, komandanto de Pola Enlanda Armeo, kaj Kazimierz Pużak, prezidanto de la Konsilio de Nacia Unueco, akuzinte ilin pri eksterleĝa agado kontraŭ la Ruĝa Armeo; en Vilno estis arestita lasta komandanto de ties areo - kolonelo Stanisław Heilman; pola kaj soveta armeoj konkeris Gdynia kaj Malnovan Urbon en Gdańsk, kie pola batalgrupo hisis flagon de Pollando; hungara episkopo de Győr Vilmos Apor estis morte vundita de soveta soldato, kiam li defendis virinojn kun infanoj kaŝitaj en kelo de episkopa palaco; registaro de Usono oficiale agnoskis la registaron de marŝalo Josip Broz Tito; Balkana Fronto: en Slovenio germanaj trupoj komencis kontraŭpartizanan operacon kontraŭ 9-a korpuso de jugoslavia armeo centrita en Trnovski Gozd, Dinara montaro - ĝis 30-a de marto du partizanaj divizioj trarompis ĉirkaŭigon kaj germanaj soldatoj revenis al garnizonoj; retiriĝanta Wehrmacht en Komárom eksplodigis ponton super Danubo
- 1949: Turkio kiel unua islama lando agnoskis la ŝtaton Israelo
- 1951: Stalinismo: post preskaŭ trijara enketado en Varsovio komenciĝis antaŭ komunista juĝejo la proceso de aktivuloj de la Labor-Partio, akuzitaj pri provo faligi perforte la reĝimon
- 1953: Libio aliĝis al la Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1959: Ĉinio subpremis la tibetan ribelon, komencitan la 10-an de marto kaj malfondis la registaron de Tibeto, transprenante la tutan kontrolon - Dalaj-lamao ekzile en Barato
- 1963: Filmo La birdoj de Alfred Hitchcock ekvideblis en la kinejoj en Usono
- 1968: Marto 1968: en Varsovia Universitato okazis la lasta studenta manifestacio dum kiu oni akceptis "Deklaracion de Studenta Movado" postulante i.a. liberan asociiĝon, liberan opinion, forigon de cenzuro kaj respekton de homrajtoj - responde regopovoj de la universitato malfondis fakultatojn de ekonomiko kaj filozofio kaj studdirekton de psikologio ĉe pedagogia fakultato, forigante 34 studentojn
- 1974: Nicolae Ceaușescu iĝis unua prezidento de Rumanio
- 1979: Usono: reaktora incidento de nivelo 5 sur la internacia skalo por nukleaj eventoj okazis en la nuklea centralo sur Three Mile Island ĉe Harrisburg, Pensilvanio. La neniigo de la damaĝoj daŭris ĉirkaŭ 12 jarojn kaj kostis pli ol unu miliardo da usonaj dolaroj. Longtempaj sanefikaj efektoj ne ekzistas, laŭ medicina esploro
- 1982: En Salvadoro okazis unua, depost 50 jaroj, libera parlamenta baloto
- 1985: Wee Kim Wee iĝis prezidento de Singapuro
- 1988: Unua komerca flugo de Airbus A320 (Air France)
- 1989: Belorusio: nacia flughaveno Minsko ekfunkciis por internaciaj pasaĝeroj
- 1990: Usona korbopilkisto Michael Jordan fiksis propran rekordon de gajnitaj poentoj (69) dum matĉo en nordamerika ligo Nacia Korbopilkada Asocio
- 1992: Moldava Respubliko: enkonduko de krizostato
- 1993: En galaksio M81 en konstelacio Granda Ursino oni malkovris supernovaon SN 1993J
- 1994: Subskribo de interkonsento pri luado de Kosmodromo Bajkonur (Kazaĥio) al Rusio por 20 jaroj
- 1995: Dua operaco de UN en Somalio finita post du jaroj - kunvokita de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj
- 1996: Makedona Borso, la unua kapitalmerkato en Nord-Makedonio, ekfunkciis en Skopjo
- 1996: En Gdańsk komenciĝis proceso de akuzitoj pri kaŭzo de la morto de 44 personoj en decembraj potestoj de 1970
- 1997: Kolizio de albana patrolŝipo Katër i Radës en la Otranta markolo kun itala korveto Sibilla - 81 mortintoj, nur 54 korpoj estos reakiritaj
- 1999: Kosova Milito: 146 albanoj pereis en Kosovo dum la masakro de Izbica, faritan de serbaj kvazaŭarmeaj unuoj
- 1999: Usona animacia televida serio Futurama komenciĝis
- 2004: Revolucio de la rozoj: dum ripetita balotado en Kartvelio venkis la partio de Miĥail Saakaŝvili
- 2005: Al Pekino, unuafoje depost disdivido de Ĉinio en 1949, alvenis delegitaro de reganta en Tajvano Kuomintango
- 2006: Francio: amasaj protestoj pro la enkondukprovo de la Unuadungkontrakto
- 2007: Pollando: Gdańsk, Gdynia kaj Sopot oficiale iĝis triurbo
- 2007: Portugalio: la plej granda suncentralo en la mondo estis inaŭgurita en Brinches (Alentejo)
- 2008: Ukrainlingva Vikipedio registris 100 000 artikolojn
- 2009: Slovaka politikisto Richard Sulík estis elektita prezidanto de liberala kaj eŭroskeptika partio Libereco kaj Solidareco
- 2009: Horo por la tero okazis la trian fojon
- 2010: En Rusio oni malpliigis kvanton de horzonoj de 11 ĝis 9
- 2012: Siria enlanda milito: membroj de porregistara milico murdis norde de Sirio du britajn ĵurnalistojn
- 2014: Estinta ĉefministro de Norvegio Jens Stoltenberg estis nomumita ĝenerala sekretario de NATO
- 2018: Pola registaro kontraktis aĉeton de la plej nova usona defenda sistemo "Patriot", ebliganta kontraŭstaron al balistikaj misiloj (limplafono 25 km, atingopovo 160 km)
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 33-a tago de la rusa agreso: Pasinttage en Donbaso ukrainoj detruis 2 tankojn, batalveturilon de infanterio kaj la alian; rusiaj soldatoj forlasis urbon Slavutiĉ; lernejoj en Kievo komencas instrui; apud Izjum oni trovis pripafitan de rusiaj soldatoj civilan aŭton kun mortigitaj gepatroj kaj ilia infano; de la militkomenco en Ĥarkivo pli ol 1,4 mil infrastrukturajn objektojn estis detruitaj, inkluzive de 1 177 pluretaĝaj konstruaĵoj (53 antaŭlernejoj, 69 lernejoj kaj 15 malsanulejoj); ciberatako al liveranto de interreto; Irpin estis liberigita; laŭ ukraina stabo apud belorusa urbo Kalinkaviĉi aeris rusaj balistikaj misiloj Iskander-M;
- Mondreago: Polaj lernejoj kaj antaŭlernejoj akceptis 130 mil infanojn de Ukrainio; Pollandon forlasis 45 rusaj diplomatoj - forigitaj pro spionado; brita raporto: Grupo Wagner (pli ol mil solduloj) sendita al orienta Ukrainio
- 2023: 398-a tago de la rusa agreso: Nokte rusoj sendis 15 senpilotajn aviadilojn kontraŭ celoj en Ukrainio - 14 estis paffaligitaj (super Kievo - 12), kaj atakis Bilopillja; pasinttage Ĥersona provinco pripafita 60 fojojn (Ĥersono 8 fojojn, 29 pafaĵoj trafis loĝkvartalojn, 5 personoj vunditaj); en Baĥmut ukrainaj landlimaj gardistoj detruis en miksbataloj la poziciojn de solduloj el Grupo Wagner; Volodimir Zelenskij distingis Oĥtirka per la titolo Urbo-Heroo de Ukrainio;
- Mondreago: Rusio minacas al Armenio per "konsekvencoj" pro la aliĝo al Internacia Puna Kortumo; Fera kurteno: "The Moscow Times": gvidantoj de FSB kaj Putin decidis, ke oficistoj, politikistoj kaj reprezentantoj de grandaj firmaoj ne forveturos de Rusio sen individua konsento; eksporto de nafto el Rusio al Barato kreskis en 2022 22-foje; poloj kaj britoj konstruos 2 provizorajn vilaĝojn por ukrainoj en centra kaj okcidenta partoj de la lando
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1472: Fra Bartolomeo, itala dominikano kaj pentristo (m. 1517)
- 1483: Rafaelo, itala renesanca pentristo kaj arkitekto, triopano de la grandaj majstroj kun Mikelanĝelo kaj Leonardo da Vinci (m. 1520)
- 1515: Terezo el Avila, hispana juddevena mistikulino, stigmatita viziulino, doktoro de eklezio, sanktulino (m. 1582)
- 1592: Johano Amoso Komenio, ĉeĥa filozofo, fondinto de moderna pedagogio, okupiĝanta pri universala lingvo (m. 1670)
- 1638: Frederik Ruysch, nederlanda botanikisto, anatomo kaj zoologo, esplorinta limfon kaj vomeronazan organon (m. 1731)
- 1727: Maksimiliano la 3-a Jozefo, princo-elektisto de Bavario (m. 1777)
- 1743: Jekaterina Daŝkova, rusia nobelino kaj aŭtorino de memoraĵoj, amikino de imperiestrino Katerina la 2-a (m. 1810)
- 1750: Francisco de Miranda, venezuela generalo, pioniro de sendependigo de Latin-Ameriko (m. 1816)
- 1764: Nikolaj Rezanov, rusia politikisto, poligloto, ambasadoro en Japanio, kunfondinto de la Rusia-amerika kompanio (m. 1807)
- 1766: Joseph Weigl, aŭstra komponisto kaj dirigento (m. 1810)
- 1768: Ferenc Dobsa, hungara kuracisto, ekziligito al Siberio (m. nekonata)
- 1787: Wenzel Scholz, aŭstra aktoro (m. 1857)
- 1799: Lajos Láng, hungara aktoro, kantisto, koreografo (m. 1872)
- 1802: János Munkácsy, hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (m. 1841)
- 1817: Francesco De Sanctis, itala historiisto kaj literatur-kritikisto (m. 1883)
- 1835: Adolf Röbling, germana entreprenisto, konata de kornaĵfabriko (m. 1908)
- 1847: Gyula Farkas, hungara matematikisto kaj fizikisto, konata de la teorio Farkas-Minkowski (m. 1930)
- 1855: Eugène Noël, franca militkuracisto, komitatano de Espéranto-France, kunlaboranto de la revuoj "L'Espérantiste", "La Revuo", "Juna Esperantisto", Oficiala Bulteno de Universala Medicina Esperanto-Asocio (TEKA), kaj aliaj, recenzisto kaj tradukisto de klasikaĵoj (Kanto de Roland, Aristofano, George Byron, Rene Descartes, Frédéric Mistral) (m. 1921)
- 1858: József Geml, hungara, rumania hungara memuristo, lokhistoriisto, urbestro de Temeŝvaro (m. 1929)
- 1858: Józef Siemiradzki, pola geologo, paleontologo, vojaĝisto, esploristo de fosilioj, stratigrafio de ĵurasio kaj migraj ŝtonegoj (m. 1933)
- 1860: Alfred Gercke, germana filologo (klasika filologio) (m. 1922)
- 1861: István Lázár, hungara etnografo kaj kolektisto (m. 1915)
- 1862: Aristide Briand, franca Nobelpremiita ĉefministro, kunfondinto de "L'Humanité" (m. 1932)
- 1863: Ernest Archdeacon, franca teknikisto pri aŭtomobilismo kaj aerveturado, kies verkoj estis esperantigitaj, esperantisto kaj membro de Lingva Komitato (m. 1950)
- 1868: Maksim Gorkij, rusa, soveta verkisto, iniciatinto de socialisma realismo en literaturo, esperantigata de pluraj tradukistoj, rete legebla en Esperanto (m. 1936)
- 1871: Willem Mengelberg, nederlanda dirigento kaj komponisto germandevena (m. 1951)
- 1873: István Nagy, hungara pentristo, membro de la Societo Szinyei Merse Pál (m. 1937)
- 1880: Magda Trott, germana verkistino kaj feministino revanta pri amazonoj (m. 1945)
- 1884: Angelos Sikelianos, greka lirika poeto kaj teatra verkisto, iniciatinto de la revivigo de antikvaj olimpikoj en Delfo (m. 1951)
- 1890: Paul Whiteman, usona ĵaza orkestrodirektisto (m. 1967)
- 1902: Ladislav Riedl, ĉeĥa kuracisto kaj verkisto, Esperanto-vortaristo, aŭtoro de esperantlingvaj poemaroj, kontribuanto al "La Progreso" (m. 1975)
- 1903: Eugenia Morariu, rumana esperantistino, ŝtata oficistino kaj tradukistino, kontribuanta al la "Heroldo de Esperanto" kaj "La Espero", enestanta en Rumana Antologio, fratino de Tiberio Morariu (m. 1977)
- 1907: László Boér, rumania hungara kuracisto, fakverkisto pri epidemiologio kaj genetiko (m. 1972)
- 1907: László Félegyházi, hungara pentristo, laŭreato de Szinyei-premio kaj Munkácsy-premio (m. 1986)
- 1913: Sándor Beier, hungara-rumana verkisto, reprezentita en Esperanta antologio, aŭtoro de originala esperantlingva literaturo (m. 1992)
- 1914: Bohumil Hrabal, ĉeĥa verkisto kies verkojn oni tradukis en pli ol 25 lingvojn kaj filmigis, sinmortiginto (m. 1997)
- 1924: Gerhard Fritsch, aŭstra verkisto, kritikisto, eseisto (m. 1969)
- 1925: Alberto Grimaldi, itala filmproduktisto (Dekamerono, Lasta tango en Parizo) (m. 2021)
- 1928: Zbigniew Brzeziński, usona poldevena politikologo, sovetologo kaj futuristo, konsilisto de prezidento Jimmy Carter (m. 2017)
- 1930: Jerome Isaac Friedman, usona Nobelpremiita fizikisto, doktoro de filozofio
- 1936: Amancio Ortega, hispana mod-magnato, prezidanto de firmao Inditex, konata de butikĉeno Zara
- 1936: Mario Vargas Llosa, perua Nobelpremiita verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto, aŭtoro de la romanoj Pantaleono kaj la vizitulinoj kaj Onklino Julia kaj la skribumisto
- 1936: József Vofkori, hungara kuracisto, medicinhistoriisto (m. 1998)
- 1937: Imre Jenei, rumania hungara futbalisto, trejnisto
- 1942: Neil Kinnock, brita politikisto, prezidanto de British Council
- 1942: Daniel Dennett, usona filozofo (m. 2024)
- 1942: Luciano Monari, itala episkopo de Breŝo
- 1945: Rodrigo Duterte, prezidento de Filipinoj, advokato, trifoja urbestro de Dabao
- 1946: Alejandro Toledo, prezidento de Peruo indiandevena, lekciisto ĉe Universitato Stanford
- 1946: Henry Paulson, usona bankisto kaj politikisto, apoganto de medioprotekto
- 1948: Stefan Sienerth, rumanuja literatursciencisto germanlingva
- 1959: Laura Chinchilla, kostarika advokatino kaj prezidento
- 1968: Iris Chang, usona verkistino, konata de la romano pri la Masakro de Nankingo (m. 2004)
- 1976: Zsombor Bartos-Elekes, rumania hungara kartografo
- 1981: Karoline Edtstadler, aŭstra politikistino
- 1986: Lady Gaga, usona italdevena kantistino kaj komponistino, ambasadorino de UNICEF
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 193: Pertinakso, imperiestro de la Romia Imperio (n. 126)
- 1285: Marteno la 4-a, franca papo konata de ekskomunikoj
- 1552: Guru Lehna Angad, la dua el 11 guruoj de sikismo (n. 1504)
- 1563: Henricus Glareanus, svisa humanisto, historiisto, muzikisto, poeto (n. 1488)
- 1712: Jan van der Heyden, nederlanda inĝeniero, inventisto kaj pentristo (n. 1637)
- 1757: Robert-François Damiens, franca servisto, ekzekutita (n. 1715)
- 1820: Josef Speckbacher, gvidanto de Tirola ribelo kontraŭ Napoleono (n. 1767)
- 1822: Rudolph Zacharias Becker, germana eldonisto kaj verkisto, amiko de Samuel Hahnemann (n. 1752)
- 1832: Ernst Friedrich von Schlotheim, germana paleobotanikisto (n. 1764)
- 1840: Anton Friedrich Justus Thibaut, germana jursciencisto kaj kodigisto (n. 1772)
- 1851: Gábor Döbrentei, hungara verkisto, poeto, fondinto de la revuo "Erdélyi Múzeum", ĉefsekretario de la Hungara Scienca Akademio (n. 1785)
- 1860: Johann Ludwig Böhner, germana komponisto kaj pianisto (n. 1787)
- 1867: Ludwig Friedrich Hesse, germana historiisto (n. 1783)
- 1874: Peter Andreas Hansen, dana-germana astronomo kaj geodeziisto, korektinta tabelojn pri la sunsistemo (n. 1795)
- 1881: Modest Petroviĉ Musorgskij, rusa komponisto kaj pianisto, ligita kun La potenca areto (n. 1839)
- 1903: Émile Baudot, franca inĝeniero pri telegrafio, inventinto de Baudot-kodo (n. 1845)
- 1906: Sándor Bihari, hungara pentristo, kunfondinto de artistkolonio en Szolnok (n. 1855)
- 1909: Karlo Guntero (Schwarzburg-Sondershausen), germana duko kaj prusia generalo (n. 1830)
- 1916: Georg Hirth, germana verkisto kaj eldonisto
- 1926: Ralph Eliot, angla kasisto, kvakero kaj esperantisto angliginta la libron Vivo de Zamenhof (m. 1879)
- 1928: Hanns von Gumppenberg, germana verkisto kaj ĵurnalisto apartenanta al la Munkena Moderno (n. 1866)
- 1930: Félicien Menu de Ménil, franca komponisto kaj diplomato, komitatano de Espéranto-France, ĉefredaktoro de "La Revuo", membro de Lingva Komitato, aŭtoro de Muzika Terminaro, edzo de Sophie Marie Aline Menu de Ménil (n. 1860)
- 1933: Fridriĥ Arturoviĉ Cander, soveta pioniro de raketflugado (n. 1887)
- 1935: Sámuel Gergely, hungara historiisto, frato de Lajos Gergely (n. 1841)
- 1938: Vasilij Devjatnin, rusa instruisto, aktivulo de la Esperanto-movado en Rusio, partoprenanto de UK 1905, membro de Lingva Komitato, fondinto de Zamenhofa Artista Adeptaro, tradukisto kaj Esperanto-verkisto, aŭtoro de Propaganda piedvojaĝo al UK 1912 (n. 1862)
- 1941: Virginia Woolf, angla modernista verkistino kaj feministino, membrino de Grupo Bloomsbury, sinmortigantino (n. 1882)
- 1942: Miguel Hernández, hispana poeto kaj dramisto, aŭtoro de La neĉesanta fulmo, esperantigata de Miguel Fernández (n. 1910)
- 1943: Sergej Rachmaninoff, rusia komponisto de romantikismo, pianisto kaj orkestrestro, elmigrinto (n. 1873)
- 1957: Jack Butler Yeats, irlanda pentristo, ilustristo kaj verkisto, frato de la poeto William Butler Yeats (n. 1871)
- 1957: Berta Lask, germana verkistino
- 1958: W.C. Handy, usona komponisto kaj ĵaz-kornetisto, "patro de bluso" (n. 1873)
- 1969: Dwight D. Eisenhower, usona generalo, ĉefkomandanto de Aliancanoj - Aliancita Ekspedicia Forto de la Supera Ĉefsidejo, prezidento de Usono (n. 1890)
- 1970: Ernfrid Malmgren, sveda instruisto, direkciano de Sveda Esperanto-Instituto, sekretario de Sveda Esperanto-Federacio, turismo-aganto, aŭtoro de La Esperanto-Klubo kaj kunaŭtoro de lernolibro por estonoj, prezidanto de UEA (n. 1899)
- 1976: Oszkár Engelberg, rumania hungara kuracisto (n. 1894)
- 1980: Dick Haymes, argentina kantisto de svingbandoj (m. 1916)
- 1985: Marc Chagall, rusia kaj franca superrealisma pentristo (n. 1887)
- 1988: Tamás Vass, rumania hungara grafikisto, redaktoro de "Megyei Tükör" (n. 1942)
- 1993: Scott Cunningham, usona okultisma verkisto okupiĝanta pri Viko (n. 1956)
- 1994: Eugène Ionesco, franca dramisto, kunkreinto de Absurda Teatro, aŭtoro de La Kalva Kantistino (n. 1912)
- 1995: Albert Drach, aŭstra verkisto kaj juristo (n. 1902)
- 1998: Stanisław Świstak, pola esperantisto, dum UK 1963 gajnis unuan premion en Oratora Konkurso, redaktoro de "Tamen" (revuo de Pola Esperanto-Junularo), direktoro de Esperantotur en Krakovo, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, estrarano de UEA pri informado kaj turismo, Merita Esperantisto (n. 1941)
- 2000: Lili Marton, hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1914)
- 2000: Adam Ulam, pola-usona politikologo kaj sovetologo, spertulo pri la Malvarma milito, frato de Stanisław Ulam (n. 1922)
- 2004: Robert Merle, franca verkisto, laŭreato de la Premio Goncourt (n. 1908)
- 2004: Peter Ustinov, angla aktoro, ambasadoro de Unesco kaj UNICEF (n. 1921)
- 2007: Ilse-Sibylle Stapff, germana historiistino kaj muzeologino (n. 1911)
- 2010: Herb Ellis, usona ĵaz-gitaristo ludanta buŝharmonikon kaj banĝon (n. 1921)
- 2010: Joachim Kaiser, germana artisto kaj politikisto (n. 1929)
- 2012: Earl Scruggs, usona muzikisto, virtuozo de banĝo (n. 1924)
- 2013: Soraya Jiménez, meksika halterlevistino (n. 1977)
- 2021: Didier Ratsiraka, prezidento de Madagaskaro (n. 1936)
- 2023: Ryuichi Sakamoto, japana muzikisto, komponisto, socia aganto (n. 1952)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Ĉeĥio, Slovakio: Tago de instruisto
- Sud-Afriko: Tago de Familio
- Tibeto: Tago de Servutec-Emancipiĝo
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 28-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.