« …la mezepoka geto estis por la judoj pli fortikaĵo ol malliberejo: sen sento de forta unueco kaj specifeco, kiujn donis al ili la geto, la judoj ne povus elteni perforton kaj humiligon de tiuj mallumaj jarcentoj. Kiam la mezepoko revenis por mallonga jardeko en nia tempo, ĝi trovis la judon sen malnovaj protektiloj kaj dispremis lin. »