Saltu al enhavo

Zaifeng, Princo Ĉun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaifeng, Princo Ĉun
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1883 (1883-02-12)
en Pekino
Morto 3-an de februaro 1951 (1951-02-03) (67-jaraĝa)
en Pekino
Tombo Beijing Futian Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Respubliko Ĉinio
Dinastio Qing Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio House of Aisin-Gioro vd
Patro Yixuan, Prince Chun (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Lingiya (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Guāngxù, Zaitao (en) Traduki kaj Zaixun, Prince Rui (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Youlan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Pu Ji, Jin Youzhi (en) Traduki, Yunhuan (en) Traduki, Jin Yunying (en) Traduki, Pujie (en) Traduki, Yunhe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zaifeng ( ĉine 載灃 / 载沣, naskiĝis la 12-an de februaro 1883 en Pekino; mortis la 3-an de februaro 1951, samloke), ankaŭ konata kiel princo Ĉun la 2-a (醇亲王), estis la patro de la lasta ĉina imperiestro Pu Ji. De 1908 ĝis 1911 li estis regento de la imperio por lia neplenaĝa filo, igante lin la lasta efektiva reganto de la dinastio Qing. Li estis pli juna duonfrato de la antaŭulo de Pu Ji, imperiestro Guāngxù.

Pu Ji, Imperiestro de Ĉinio (staranta); lia patro, Princo Ĉun, regento kaj regilo de la nacio kaj lia pli juna frato Pu Jie en 1909

Princo Chun estis estro de la ĉina admiraleco dum longa tempo kaj tiam montris certan volon reformi. En 1901 li estis sendita al Berlino por prezenti la pardonpeton de Ĉinio por la murdo de la germana legaciogvidanto Klemens von Ketteler en Pekino en junio 1900 dum la Boksista Ribelo [1]. En marto 1910, la naciisto Wang Jingwei atencis lin kun bombatako. La 10an de decembro 1911 li formale rezignis pri la vicregistaro.

Desupre al malsupre, maldekstre al dekstre: Yunying, Zaifeng, Pujie, Yunxin, Yunying, Jin Youzhi, Yunyu, Yunhuan, Yunhe kaj Yunxian; ĉirkaŭ 1923

Post retiriĝado al privata vivo, Dua Princo Chun restis respektata figuro, kaj inter la respublikanoj kaj poste inter la komunistoj. Estis aprezite ke li retiriĝis tiel pace kaj ekloĝis en la novan respublikanan regadosistemon en maniero kiel kelkaj aliaj el la malnova reĝimo ne faris.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BOXER PROTOCOL (PEKING) Peking, September 7, 1901, Peace Agreement between the Great Powers and China.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]