Zaidín
Zaidín | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22530 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 784 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 36′ N, 0° 16′ O (mapo)41.60.26666666666668Koordinatoj: 41° 36′ N, 0° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 155 m [+] | ||
Areo | 92,553224 km² ( 925 5.3 224 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zaidín, Huesca [+] | |||
Zaidín [zajDIN] (Saidí en kataluna) estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Bajo Cinca (kies ĉefurbo estas Fraga) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La loknomo Zaidín evidente deriviĝis de la araba ĉu de la termino "Saedin" («akvejo» aŭ «tero inter riveroj»)[1] ĉu de bajt Zajd بيت زيد ('la domo de Zajd'). La ekzisto en Aragono de diversaj toponimoj kiuj inkludas la nomon Zajd (ekzemple en Beceite, Vinaceite, Calaceite, Zaidín, La Zaida, Binaced, ktp.), plus la distrikto -iklim- de Zaidún, sugestas setladon de ŝijaistoj de minoritato zajdi' en la distriktoj oriente de Zaragozo.[2] Simbola agnosko de la araba heredo estas kapo de arabo en la municipa blazono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Bajo Cinca, norde de la teritorio de Fraga kaj oriente de tiu de Ballobar. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas preskaŭ ĉe la fino de la valo de la rivero Cinca.
La loĝloko Zaidín (155 msm) estas je 99 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la maldekstra bordo de la rivero Cinca.
La municipa teritorio estas trapasata per la regiona ŝoseo A-1234, kiu ebligas komunikadon kun Belver de Cinca nordokcidente kaj Fraga sudoriente, dum trans la rivero Cinca paralele iras la ŝoseo kiu komunikas Ballobar kun Fraga.
Historio
[redakti | redakti fonton]La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre kaj de la loĝloko Almudáfar. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo.
Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.
Dum la 12-a jarcento kaj ĉefe dum la 13-a jarcento diversaj aragonaj reĝoj donis (kaj rericevis) la lokon kaj la kastelon al monaĥejoj, militordenoj kaj senjoroj, inter kiuj menciindas Pedro Ramón de Eril, Ramón de Moncada, Guillén de Moncada, monaĥejo de Scala Dei, Pedro, grafo de Ampurias, alia Guillén de Moncada, Berenguer de Bardají, kaj en 1610 ĝi apartenis al Luis de Bardají.
La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Zaidín: oni malaltiĝis el 2 040 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 1 872 loĝantoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo. La ĉefa aktiveco ĉe la valo de la rivero Cinca estas irigacio, precipe de maizo, sunfloroj, plantejoj de fruktarboj (persikoj kaj pomoj) kaj legomoj (por propra konsumado).
Zaidín estas unu el la lokoj de la provinco en kiu oni parolas la katalunan, fakte tre apartan lokan dialekton de la kataluna. Bazan instruadon oni faras en la hispana, kaj oni enkondukis katalunan en la mezlernejo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]1900 | 1910 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1986 | 1992 | 1999 | 2004 | 2022 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1868 | 2043 | 1888 | 1838 | 2040 | 2099 | 1952 | 1831 | 1865 | 1762 | 1682 | 1721 | 1872 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:
- Preĝejo trinava kun baroka pordego, kun duoncirkla arko kaj strukturo de retablo super tiu.
- Ermitejo de Sankta Antono.
- Kastelo de Zaidín.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Olgoso, Isidro. Entre ríos. Historias del Zaidín (1953-1979). Editorial La Vela: Granada, 2001. ISBN 84-95519-16-X
- ↑ Peña Gonzalvo, Javier (enero-junio 2015). «La torre de San Pablo de Zaragoza. ¿Torre mausoleo de los Tuchibíes?». Rolde. Revista de Cultura Aragonesa (152-153). ISSN 1133-6676.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)