Vermes JU
- La mallongigo JU en Vermes JU staras por la svisa Kantono Ĵuraso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Vermes.. |
Vermes | |
---|---|
Blazono de Vermes | |
Vermes | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Ĵuraso |
Komunumo(j) | Val Terbi |
Geografia situo | CH1903: 603379 / 242498 (mapo)47.3333333333337.4833333333333Koordinatoj: 47° 20′ N, 7° 29′ O; CH1903: 603379 / 242498 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 334 |
Areo | 18,32 km² |
Alteco | 566 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2829 |
Situa mapo de Vermes | |
Vermes estis ĝis la fino de decembro 2012 komunumo kaj estas ekde la 1-a de januaro 2013 parto de la komunumo Val Terbi en la Distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 334 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vermes situas en oriento de Kantono Ĵuraso en valkaldrono, kiun limigas norde la montoj Plain Fayen kun alteco de 759 m s.m., Forêt du Droit kun alteco de 768 m s.m. kaj Moton kun alteco de 797 m s.m. Inter Plain Fayen kaj Moton la rivero Gabiare, kiu senakvigas la komunuman teritorio kaj alfluas al Scheulte, kiu siavice alfluas al Birs, fosis tipan ĵurasan ravinon. En sudo la komunuman teritorion limigas la kresto de Mont-Raimeux, kie sur alteco de 1241 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,32 km², de kiuj 60% estas kovritaj de arbaro, 37% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝeto Envelier.
Iamaj najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La iama komunumo Vermes limis ĝis la komunuma kunfandiĝo finde de 2012 en nordo al Corban, en nordoriento al Mervelier, en oriento al Schelten (BE), en sudoriento al Seehof (BE), en sudo al Corcelles (BE), en sudokcidento al Crémines (BE), en okcidento al Rebeuvelier, en nordokcidento al Vicques, kaj en nordnordokcidento al Courchapoix.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Vermes situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buso al Vicques, kiu tamen cirkulas nur okfoje tage inter la sesa matene kaj la sesa vespere.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Vermes datiĝas el la jaro 769 kiel Verteme. Troveblas en la komunumo ruinoj de monaĥejo, kiu ekzistis tie de la 7-a ĝis la 9-a jarcento. La mencioj de la monaĥejo ĉesas en la jaro 884. Laŭdire ĝi estis detruita de la filoj de la Grafo Luitfrid. Ĝis la jaro 1772 al la paroĥo de Vermes apartenis ankaŭ Rebeuvelier, kiu tiam sendependiĝis. Dum mezepoko Vermes formis parton de la Paroĥaro Moutier-Grandval, kiu siavice apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Vermes apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.[1]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 estis fondita el Montsevelier, Vermes kaj Vicques la nova komunumo Val Terbi. Origine volis partopreni ankaŭ komunumoj Corban, Courchapoix, Courroux kaj Mervelier, sed iliaj loĝantaroj dum la baloto de la 7-a de februaro 2012 malakceptis la kuniĝon, kial la nova komunumo nun konsistas nur el tri de la sep komunumoj de la valo.[2]
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝa preĝejo Saint-Pierre-et-Paule [esperanto Sankta Petro kaj Paŭlo] okaze de renovigaj laboroj estis trovitaj freskoj el la 15-a jarcento.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Vermes
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Komunuma domo
-
Vermes Tiergarten
-
Vermes vilaĝeniro
-
Rivereto Gabiare en Vermes
-
Preĝejo Saint-Pierre-et-Paule
-
Interna vido de la preĝejo kun la freskoj el la 15-a jarcento
-
La freskoj sur la maldekstra flanko de la preĝeja halo
-
La ferskoj sur la dekstra flanko de la preĝeja halo
|