Verda alciono
Verda alciono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Verda alciono
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chloroceryle americana (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Verda alciono, Chloroceryle americana, estas birdo de la grupo de Amerikaj verdaj alcionoj, tio estas la specioj de la genro Chloroceryle de la superfamilio de alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon kaj la kukabaraojn, kaj de la familio de Ceriledoj.
Teritorio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi specio estas loĝanta kaj reproduktanta el suda Teksaso en Usono suden tra Centra kaj Sudameriko ĝis centra Argentino.
Tiu malgranda alciono reproduktiĝas ĉe riveroj en arbaroj aŭ mangrovejoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Verda alciono estas 19 cm longa kaj pezas 27 g. Ĝi havas la tipan alcionan formon, kun mallonga vosto kaj longa beko. Ĝi estas malhelverda supre, kun blankaj markoj en flugiloj kaj vosto kaj blanka kolumo.
Maskloj havas blankajn subajn partojn krom larĝan brunan brustozonon kaj kelkajn verdajn punktojn en flankoj. Inoj havas blankecajn subajn partojn kun du verdaj brustostrioj, el kiuj la suba konektas al la verda punktado ventroflanka.
La subspecio C. a. croteta kiu loĝas en Trinidado kaj Tobago havas pli grandan kaj fortikan bekon ol la kontinenta formo.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- Chloroceryle americana (Gmelin) 1788.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La Verda alciono estas ofte vidata ripoza sur malalta ombra branĉo ĉe akvo antaŭ plonĝi kapantaŭen post sia fiŝa predo. Ili manĝas ankaŭ akvajn insektojn. Tiuj birdoj ofte elsendas ŝtonecan sonorilan alvokon.
La nesto estas en horizontala tunelo ĝis unumetre longa elfosita en riverbordo. La ino demetas tri, foje kvar, ovojn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Chloroceryle americana. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 6a Majo 2006. Ne minacata
- ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
- Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmoj de Verda alciono ĉe Interreta Birdokolekto
- USGS
- Poŝtmarkoj (el Salvadoro, Meksiko, Nikaragvo, Paragvajo, Surinamo) kun teritoria mapo
- Fotaro de Verda alciono VIREO
- Foto-Alta Res; Artikolo geometer—"Brazil Photos"