Universitato de Zadar
Universitato de Zadar | ||
---|---|---|
universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
Informoj | ||
fondodato | 1396 | |
Situo | ||
Geografia situo | 44° 6′ 41″ N, 15° 13′ 34″ O (mapo)44.11129515.226135Koordinatoj: 44° 6′ 41″ N, 15° 13′ 34″ O (mapo) | |
lando | Kroatio | |
urbo | Zadar | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 6 000 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filiita al | ||
vd | ||
| ||
La Universitato de Zadar (kroate Sveučilište u Zadru) estas publika esplora universitato situanta en Zadar, Kroatio [1]. La universitato estis fondita en sia nuna formo en 2002, sed povas spuri siajn radikojn al la Universitas Iadertina fondita fare de dominikanoj en 1396, igante ĝin la plej malnova terciara instruejo de Kroatio kaj unu el la plej malnovaj en Eŭropo [2].
Organizo
[redakti | redakti fonton]La universitato estas dividita en 21 fakultatojn:
- Anglalingva Fakultato
- Fakultato de Arkeologio
- Bibliotekologia Fakultato
- Fakultato de Etnologio kaj Soci-Kultura Antropologio
- Fakultato de Franc-Romiaj Studoj
- Geografia Fakultato
- Fakultato de Ĝermanaj Studoj
- Fakultato de Historio
- Fakultato pri Informado kaj Komunikado
- Fakultato de Italaj Studoj
- Fakultato de Klasika Filologio
- Fakultato de Kroataj kaj Slavaj Studoj
- Fakultato de Arthistorio
- Lingvistika Fakultato
- Maraj Aferoj kaj Martransporta Departemento
- Mediteranea Akvokulturo -Departemento
- Fakultato de Pedagogio
- Filozofia Fakultato
- Fakultato de Psikologio
- Lerneja kaj bazlerneja edukadfakultato
- Fakultato de Sociologio
- Fakultato de Ekonomiko
Menciindas ke la Arta Fakultato, fondita en 1955, tiam estis la ununura altlernejo en moderna Kroatio ekster Zagrebo.
Instalaĵoj
[redakti | redakti fonton]Universitataj operacioj estas koncentritaj en du lokoj:
- "Malnova Kampuso", en baroka konstruaĵo en la malnova urbo Zadar (adreso: Mihovila Pavlinovića bb) kaj
- La “Nova Kampuso” (adreso: d-ro Franje Tuđmana 24i).
Aldone al la universitato, Zadar ankaŭ havas la Zadar Maruniversitato kaj instruista kolegio.
Rangigoj
[redakti | redakti fonton]En la QS World University Rankings de 2020, la Universitato de Zadar estas vicigita 301-350-a en la EECA (Orienta Eŭropo kaj Mezazio) rangotabeloj, igante ĝin la 6-a kroata universitato en la listo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Universitato de Zadar : Pri Ni (angle). Alirita 2016-03-08 .
- ↑ U Crkvi sv. Dominika otvorena Državna smotra učenika (2017-04-28). Alirita 2023-08-06 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Universitato de Zadar Retejo (kroate kaj angle)
- Info Zadar (kroate)