Tolueno
Aspekto
Vidu ankaŭ: Metilbenzeno, Etilbenzeno, Propilbenzeno, Alilbenzeno, Pentilbenzeno, Heksilbenzeno, kaj Heptilbenzeno
Tolueno, toluolo, metil-benzolo estas aromata hidrokarbono, bazmaterialo por multaj industriaj kombinaĵoj. Ĝia kemia formulo estas C6H5CH3.
Ĝi formas 15–20% de la malpeza oleo. Oni povas produkti ĝin el terkarba gudro, sed plej ofte oni produktas per katalitika reformado de krudbezino.
Oni uzas ĝin por produktado de trinitro-toluolo (TNT), benzoeacido, saĥarino, kolorigaĵoj, fotokemiaĵoj kaj medikamentoj. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel solvenzo kaj frot-malpliiga aldonaĵo ĉe aviadiloj.
La pura tolueno estas senkolora, flamebla, venena likvo kun degelpunkto de –95 °C, boilpunkto de 110,6 °C. Ĝi solviĝas en ĉiu organika kemiaĵo kaj ne en akvo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Organika kemio
- Ksilolo
- Hidrokarbonido
- Auguste Cahours (1813-1891)