The Manchurian Candidate (1962 filmo)
La Manĉuria Kandidato | |
---|---|
Sinatra kaj Harvey en "La Manĉuria Kandidato" | |
filmo | |
Originala titolo | The Manchurian Candidate |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 24-a de oktobro 1962 |
Daŭro | 126 minutoj |
Ĝenro | Dramo/Mistero |
Kameraado | Lionel Lindon |
Reĝisoro(j) | John Frankenheimer |
Produktisto(j) | John Frankenheimer • George Axelrod |
Scenaro | George Axelrod |
Laŭ la verko de | Richard Condon |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Nov-Jorko • Madison Square Garden |
Muziko de | Dave Amram |
Ĉefrolantoj | Frank Sinatra Laurence Harvey Janet Leigh Angela Lansbury |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | The Howard Anderson Company |
Produktinta firmao | M.C. Productions |
Distribuo | United Artists |
IMDb | |
The Manchurian Candidate (anglalingve: "La Manĉuria Kandidato") estas politika drama filmo el la jaro 1962, adaptita de la romano de Richard Condon el la jaro 1959. La filmo estas direktita de John Frankenheimer, kaj aktoris Frank Sinatra, Laurence Harvey, Angela Lansbury, Janet Leigh. La filmo centre temas pri la filo de populara konservativa politika familio; li estis cerbolavita kiel senvola atencinto por la Internacia Komunista Konspiro. The Manchurian Candidate estis nacie eldonita merkredon, la 24-an de oktobro, je la pinto de la Kariba krizo.
Angela Lansbury kandidatis por Akademia Premio kiel plej bona subtena aktorino, kaj Ferris Webster kandidatis por plej bona film-redaktado. Plue, Lansbury estis nomumita kiel plej bona subtena aktorino de la National Board of Review kaj gajnis la Oran Globon por la plej bona subtena aktorino. La filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial preservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
La filmo estis refarita en 2004 kun Denzel Washington, Liev Schreiber kaj Meryl Streep en la ĉefaj roloj.