Szczawno-Zdrój
Szczawno-Zdrój | |||||
germane: Obersalzbrunn / Bad Salzbrunn | |||||
Flago | Blazono | ||||
urba komunumo • setlejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Szczawna-Zdroju | ||||
Provinco | Malsupra Silezio | ||||
Distrikto | Distrikto Wałbrzych | ||||
Komunumo | Szczawno-Zdrój | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1945 | ||||
Koordinatoj | 50° 48′ N, 16° 15′ O (mapo)50.79944444444416.255Koordinatoj: 50° 48′ N, 16° 15′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 430 m | ||||
Areo | 14,87 km² | ||||
Loĝantaro | 5362 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 364 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 58-310 | ||||
Telefona antaŭkodo | 74 | ||||
Aŭtokodo | DBA | ||||
TERYT | 5020121031 | ||||
Estro | Tadeusz Wlaźlak | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Kościuszki 17 | ||||
Retpoŝto de estraro | [email protected] | ||||
Poŝtkodo de estraro | 58-310 | ||||
Telefono de estraro | 74 849-39-16 | ||||
Fakso de estraro | 74 843-56-13 | ||||
Poŝto de estraro | [email protected] | ||||
Komunuma retejo | http://www.szczawno-zdroj.pl | ||||
Szczawno-Zdrój (germane Bad Salzbrunn, ĝis 1935 Obersalzbrunn, 1945–1946 pole Solice-Zdrój) estas urbeto en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al la distrikto Wałbrzych. Fine de 2021 en la urbo vivis 5 362 loĝantoj.[1] Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Waldenburg.
Homoj ligitaj al la urbo
[redakti | redakti fonton]- Gerhart Hauptmann - laŭreato de Nobel-premio el la jaro 1912
- Ignacy Potocki (1906-1994), pola grafo kaj balneologo
La plej konataj kuracgastoj en Obersalzbrunn respektive poste en Szczawno-Zdrój:
- Jan Brzechwa - pola poeto juddevena
- Agostino Casaroli - itala kardinalo, la ministro pri eksterlandaj aferoj de Vatikano
- Hipolit Cegielski - pola filologo, entreprenisto, ĵurnalisto kaj politikisto
- Winston Churchill - ĉefministro de Britio de 1940 ĝis 1945 (dum la Dua Mondmilito), kaj de 1951 ĝis 1955
- Joseph Conrad aŭ Józef Konrad Korzeniowski - pola romanisto, la aŭtoro de i.a. Lord Jim (Lordo Jim)
- Konstanteno la 1-a - reĝo de Greklando
- Vilhelmo la 2-a el la dinastio Hohencolernoj - imperiestro de Germanio
- Jarosław Iwaszkiewicz - pola skribisto
- Zygmunt Krasiński - pola poeto kaj dramisto
- Nikolao la 1-a el la dinastio Romanov - caro de Rusio
- Adam Stefan Sapieha - pola kardinalo
- Ivan Turgenev - rusa verkisto
- Henryk Wieniawski - pola violonisto kaj komponisto, kiu en Szczawno-Zdrój koncertis dum la jaroj 1855-1857, tial de 1966 ĉiujare okazadas la Wieniawski-festivaloj
- Ludoviko Zamenhof - la aŭtoro de Esperanto
- Narcyza Żmichowska - pola romanistino kaj poetino
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]En julio 1912 restadis ripoze surloke Ludoviko Zamenhof. Pro la centjara datreveno la Silezia Esperanto-Asocio en somero 2012 la trian fojon kontinue[2] organizis Filman Esperanto-Feriadon ĉi tie, i.a. kun Roman Dobrzyński.
La 5-an de aŭgusto 2012 oni solene malkovris memortabulon remorigantan restadon de Ludoviko Zamenhof en Szczawno-Zdrój antaŭ cent jaroj. En la tagoj 5-12-a de aŭgusto 2012 en Szczawno-Zdrój okazis Internacia Esperanto-Feriado, kiun partoprenis 60 esperantistoj el kelkaj landoj. (fotoj)
Jarŝanĝe 2013/2014 en Szczawno-Zdrój okazis la 5-a Junulara E-Semajno, la novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kun la klubo Varsovia Vento.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ demografiaj informoj (pole)
- ↑ Raporto en loka ĵurnalo pri la feriado en 2011.. Arkivita el la originalo je 2012-01-30. Alirita 2012-03-21 .