Sunda kreko
Sunda kreko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sundaj krekoj, en Bali
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas gibberifrons (Müller, 1842) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Sunda kreko, Anas gibberifrons, konata ankaŭ kiel Indonezia kreko, estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj troviĝanta en malfermaj humidejoj de Indonezio. La specio iam inkludis kiel subspeciojn la nunajn speciojn de la Andamana kreko Anas albogularis kaj la Gracia kreko, Anas gracilis.
Temas pri makulecbruna anaso kun blankaj kaj verdaj markoj en flugiloj (speguleto). Kaj la masklo kaj la ino de la Sunda kreko kunhavas samajn kolorojn, kontraste al la rilata Helbruna kreko, kies masklo kaj ino estas rimarkinde diferencaj. La nomiga subspecio de Sunda kreko havas preskaŭ identajn kolorojn al la ino de Helbruna kreko kaj ŝi povas esti distingata nur pro sia pli helkolora kolo, pli pala vizaĝo kaj ĉefe la ŝvela frunto. La Andamana kreko havas varian kvanton de blanko en frunto kaj ĉirkaŭokule. La kreko de insulo Rennell aspektas kiel pli malgranda versio de la nomiga subspecio, kun pli fortika beko. Junuloj estas pli palaj ol plenkreskuloj, ĉefe kape.
La Sunda kreko nestumas ĉe siapreferataj fluakvaj lagoj kaj marĉoj, kutime surgrunde, sed ankaŭ en arbotruoj aŭ trunestoj de kunikloj.
Temas pri voĉema anaso, ĉefe nokte. La masklo elsendas mildan priip, kaj la ino havas laŭtan kvakadon.
La du agnoskataj subspecioj estas la jenaj:
- Sunda kreko A. g. gibberifrons, loĝas en centra kaj suda Indonezio.
- Kreko de insulo Rennell A. g. remissa, iam troviĝanta en insulo Rennell en la Salomonoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Anas gibberifrons. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
- Wildfowl de Madge kaj Burn, ISBN 0-7470-2201-1
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo[rompita ligilo]
|