Stacidomo Kassel-Wilhelmshöhe
Aspekto

La stacidomo Kassel-Wilhelmshöhe estas fervoja stacidomo en la urbo Kaselo de Germanio. Ĝi konstruiĝis ekster la urbocentro, kiel trairebla stacio aparte por rapidaj ICE-trajnoj de la nord-suda rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, aldone al la pli malnova ĉefstacidomo urbocentra, kiu estas kapostacio. La tradicia ĉefstacidomo pro tio perdis sian superregionan signifon.