Saltu al enhavo

Shackleton (kratero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shackleton
alfrapa kratero [+]
Koordinatoj89° 40′ 12″ S, 129° 46′ 48″ O -89.67129.78Koordinatoj: 89° 40′ 12″ S, 129° 46′ 48″ O [+]
Vikimedia Komunejo:  Shackleton (crater) [+]
vdr
Suda luna poluso

Shackleton estas frapkratero sur la antaŭa flanko de Luno rekte en proksimo de la suda poluso de la Luno. Pro la specifa situo de la kratero, kelkaj pintoj de la kratera rando estas daŭre trafataj de sunlumo, dum aliaj, internaj partoj restas daŭre en mallumeco, ombro. Pro tio la kratero estas taksata kiel ebla loko por establo de lunkolonio, ĉar oni povas instali sur la pintoj sunĉelojn, kiuj povas doni daŭran provizon je elektro. Aldone oni supozas, ke en malvarmokaptiloj de la krateraj internoj povis kolektiĝi akvoglacio.

La kratero estis nomata oficiale en 1994 fare de IAU laŭ la brita polusa esploristo Ernest Shackleton.