Volfgango el Ratisbono
Sankta | |||||
Volfgango el Ratisbono | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wolfgang von Regensburg | |||||
Naskiĝo | ĉ. 924 en Pfullingen | ||||
Morto | 31-an de oktobro 994 en Pupping | ||||
Tombo | St. Emmeram's Basilica (en) vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo vd | ||||
| |||||
episkopo de Ratisbono | |||||
Dum | ekde 972 | ||||
Sanktulo | |||||
Kanonizo | 1052 de Leono la 9-a | ||||
Festotago | 31-a de oktobro | ||||
Atributoj | episkopa bastono, preĝejo; (hakilo) | ||||
Patroneco | kamparanoj kaj lignohakistoj; ĝenerala helpanto el mizero | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Volfgango el Ratisbono (germane Wolfgang von Regensburg; naskiĝis ĉirkaŭ 924 apud Reutlingen, eble en Pfullingen, mortis la 31-an de oktobro 994 en Pupping) estis kapitula instruadestro (magister scholarum), misiisto kaj ekde 972 episkopo de Ratisbono (germane Regensburg). Li sanktuliĝis en 1052.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post trejniĝi en Reichenau kaj Würzburg li frokuliĝis en 964 ĉe Monaĥejo Einsiedeln. Ĉi tie li aktivis kiel lernejestro kaj dekano inter 966 kaj 970/971. Poste li dediĉis sin al la kristanigo de la hungaroj. En 972 li nomumitis episkopo ratisbona kaj antaŭenigis la kreon de la diocezo de Prago. Kelkan tempon li vivis kiel ermito en la poste por li nomita loko Sankt Wolfgang im Salzkammergut. Li mortis vojaĝante al Orienta Markio.
Papo Leono la 9-a deklaris lin sanktulo en 1052 en Ratisbono mem. Volfgango iĝis patrono de la kamparanoj kaj lignodehakistoj kaj estas ĝenerala helpanto el mizero.[1] Lia kulto floris ekde la malfrua mezepoko en Suda Germanujo, Aŭstrio kaj Svislando (ekz. en Einsiedeln, en la volfganga pilgrimejo en Düdingen). Lia latinlingva hagiografio Legenda sancti Wolfgangi laŭ la verko Vita Sancti Wolfgangi de Otloh (el la ratisbona Emmeram-monaĥejo) estis presita en 1475 fare de la franciskanoj de Burgdorf. Ĝi estis verkita en la 11-a jarcento.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Ernst Tremp: "Wolfgang (Heiliger)", ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ligiloj ĉe DDB
- ĉi prie en Ekumenisma leksikono pri sanktuloj
- Uhlirz, Karl, "Wolfgang" ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie 44 (1898), p. 118-123 (tie ĉi interrete)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ A. M. Pachinger: "Über Krankheitspatrone auf Heiligenbildern." Ĉe: Sudhoffs Archiv 2/1909, p. 351–374 (372)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Lokoj nomitaj laŭ Sankta Volfgango:
- Sankt Wolfgang, komunumo en Germanio
- Sankt Wolfgang im Salzkammergut, komunumo en Aŭstrio
- Wolfgangsee, lago en Aŭstrio
- Sankt Wolfgang (Balsthal), komunumparto en Svisio
- Sankt-Wolfgang (Düdingen), komunumparto en Svisio
- Wolfgang (Davos), komunumparto en Svisio
Preĝejoj: