San Nicolas
San Nicolas | |||
---|---|---|---|
setlejo urbeto vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 26′ N, 69° 55′ U (mapo)12.433333333333-69.916666666667Koordinatoj: 12° 26′ N, 69° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 18 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Nicolaas [+] | |||
San Nicolas (nederlande Sint Nicolaas, papiamente Sint Nicolaas) estas loĝloko en la sudorienta parto de Arubo. San Nicolas situas 19 kilometrojn sudoriente de Oranjestado. Ĝi estas la dua plej granda loĝloko de Arubo.
Petrolrafinejo
[redakti | redakti fonton]En la loĝloko troviĝas ekde 1924 petrolrafinejo, kio donis laboron al multaj homoj. La rafinejo estas de la teksasa kompanio Valero. Ĉiutage ĝi rafinis 275 000 barelojn da petrolo.[1]
Dum la Dua Mondmilito la rafinejo estis vane atakita fare de la germanoj, kiuj tamen sukcesis sinkigi kelkajn petrolŝipojn.
Post la milito la rafinejo kaŭzis ke Arubo nun estas unu el la plej bonfartaj insuloj en la karibia areo. Post kiam en 1986 la kompanio forlasis la rafinejon, i.a. pro la malmoderna rafiniloj, ankaŭ la dungitoj forlasis la insulon kaj iliaj vilaoj en la vilaĝo Seroe Colorado grandparte estas forlasitaj kaj neglektitaj.
En 1991 la rafinejo estis remalfermita, ĉifoje sub gvido de Coastal Oil Company. En 2004 la ankoraŭ ĉeestanta kompanio Valero transprenis ĝin. Ekde 2012 la rafinejo estas fermita.
Prostituado
[redakti | redakti fonton]San Nicolas estas la nura loko en Arubo kiu havas laŭleĝan prostituadon. Tio originis de la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj kaj eble rilatas al la ĉeesto de multaj eksterlandaj laboristoj.