Saltu al enhavo

Romiaj mezurunuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La romia mezuro, kiel aliaj tradiciaj mezuroj, ne havis racian difinojn kaj eĉ variis dum la jarcentoj. Tiuj mezuroj aperis laŭ nekonataj historiaj kialoj. Pro la grandeco de Romia imperio, tiu mezuro tre influis la eŭropajn mezurojn ĝis la kreado de SI.

pezo

Libra, pondo aŭ asse (funto) ĉ. 330 g (komprenu,gramon X gravita akcelo)
Uncia (unco) ĉ. 27,5 g
Semissis aŭ semiassis ĉ. 165 g
Decussis ĉ. 3300 g
Talentum ĉ. 26,4 kg

longo

Pes (futo) ĉ. 29 cm
Cubitus (ulno) ĉ. 43,5 cm
Passus (paŝo) ĉ. 145 cm
Stadium (stadio) ĉ. 181 m
Miliarium (mejlo) ĉ. 1450 m