„ La bildoj senĉese alternas, fariĝas ĉiam pli interesaj, pentrindaj. La romano, kiel granda filmo, aperigas antaŭ ni la okazintaĵojn tute vivoplenaj. Ĝi estas garnita per historiaj aŭtentikaĵoj. ”
„Pro Iŝtar rakontas la konspiradon de idolservantoj kontraŭ la anoj de la Jehova-Kulto. Sekvas dramo en kiu ĉiuj homaj pasioj furioze interbatalas. Tri personoj konsistigas la kernon de l' temo : Omar, Lemuel kaj Zalmuna. Omar, meditema viro, luktanta kun kruela sorto, atakata de perfidaj fanatikuloj kaj fine pereanta pro amo kaj malamo de insida fivirino Zalmuna. Lemuel patriarka maljunulo severa protektanto de sia religio kaj senindulga venĝanto de krimoj, Zalmuna ĉefpastrino de la diino Iŝtar, amas Omaron, la hebreon, kiun ŝi ĉirkaŭvolvas per sia reto kaj persekutas per diablaj intrigoj. Ankaŭ ŝia amo fine mortigas ŝin kiam ŝia vivo fuŝite disrompiĝas. Pro Iŝtar havas alian interesan flankon. Facile estas rimarki ke la batalo inter la Idolkulto kaj la Eternuladorantoj estas trafa aludo al la ateista kaj religiema mondperceptoj de nia epoko. Luyken estas vera verkisto. Li estas moralfilozofo kun profunda religiemo kaj vasta teologia scio. Li estas tamen tro predikisto kaj liaj romanoj impresas arkaike. Pro Iŝtar estas la plej sukcesa el liaj kvar romanoj, la aliaj Paŭlo Debenham, Mirinda Amo, Stranga Heredaĵo ne plu estas legataj. ”
„ Nia literaturo, de kelkaj jaroj, pliriĉiĝis p er diversaj originalaj verkoj imponantaj, kiuj montras la egan gravecon akiritan de nia lingvo en la mondo. «Pro Iŝtar» estas unu el ili. Legante tiun belan verkon, oni fieriĝas esti Esperantisto kaj oni feliĉiĝas konstatante ke E speranto estas kapabla produkti tian artan verkon. Ĉar arta verko en la plej nobla kaj pura senco estas «Pro Iŝtar»: belega, interesiga romano originala, ĝi transportas la leganton en vere orientan atmosferon antikvan. La leganto vere kunvivas kaj kun sentas la multenombrajn okazintaĵojn orientajn! — En la persono de la aŭtoro ni salutu grandan literaturan talentulon. Ne nur li posedas imagpovon senliman sed li esprimas sin per stilo admirinda pro simpleco kaj perfekteco. Liaj frazoj fluas plej harmonie kaj plej klare! Nenia malheleco, nenia komplikaĵo pripensigata:
sed ĉiam legaĵo facila kaj ripoziga kaj interesplena. Tiu fakto devenas parte de la stila talento de l'aŭtoro, (unu el niaj plejgrandaj stiltistoj) kaj parte ankoraŭ ĉar li uzis preskaŭ nur la radikojn de l'Universala Vortaro : tio donas al la verko karakteron vere klasikan. Kia ekzemplo por tiuj, kiuj opinias, ke ni bezonas konstante novajn vortojn!
Jen do libro inda je la plej granda disvasto: Ĉiu Esperantisto, ĉiu Esperantista societo devus ĝin posedi en sia biblioteko, ĉar modelo ĝi estas laŭ ĉiuj vidpunktoj. ”