Pelplin
Pelplin | |||||
Blazono | |||||
urbo • turisma celloko | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Pelplina | ||||
Provinco | Pomerio (provinco de Pollando) | ||||
Distrikto | distrikto Tczew | ||||
Komunumo | komunumo Pelplin | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Urborajtoj | 1931 | ||||
Koordinatoj | 53° 56′ N, 18° 42′ O (mapo)53.92611111111118.701111111111Koordinatoj: 53° 56′ N, 18° 42′ O (mapo) | ||||
Areo | 4,45 km² | ||||
Loĝantaro | 8578 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 1 927,6 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 83-130 | ||||
Telefona antaŭkodo | 58 | ||||
TERYT | 6222914044 | ||||
Estro | Andrzej Stanuch | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | pl. Grunwaldzki 4 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 83-130 | ||||
Telefono de estraro | 58 536-12-61 | ||||
Fakso de estraro | 58 536-14-64 | ||||
Ĝemelaj urboj | Teisnach (Germanio) Grafling (Germanio) Gniew (Pollando) | ||||
Komunuma retejo | http://pelplin.pl | ||||
Pelplino (pole Pelplin; kaŝube Pôłplëno) estas urbo en provinco Pomerio, Pollando. Ĝi apartenas al urbo-kampara komunumo Pelplin en distrikto Tczew, en Pomeria Vojevodio. Dum la jaroj 1975 – 1998 la urbo apartenis administracie al Gdanska Vojevodio. Pelplin estas la loka trafik-nodo, kruciĝas tie la vojevodia vojo n-ro 229 kun la vojevodia vojo n-ro 230, proksime de la randurbo estas aŭtovoja nodo "Pelplin" de la ĉefa pola aŭtovojo A1 kun la vojevodia vojo n-ro 229. Tra la urbo iras la ĉefa pola fervojo n-ro 131 (de Chorzów al Tczew). La 31-an de decembro 2009 la urbo havis 8320 loĝantojn.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la suda parto de la Pomeria Vojevodio, en la Distrikto Tczewski, ĉe la rivero Wierzyca (legu: Vjeĵica). Geografie la komunumo kaj urbo Pelplino situas krampe de la mez-regionoj de la Starogard-Lagoregiono kaj de la Valo de Kwidzyn / Kvidzino, la lasta estas la parto de Makroregiono de la Malsupra Vistulo. Laŭ etno la regiono estas nomata Koĉevio. La geografia situo kaj la natura medio estas la rezulto de la balta glacia epoko, kaj la malapero de la glaĉero determinis la plimulton de la natur-kondiĉoj kaj nun pro tio la regiono ĉefe estas agrikultura.
Prahistorio
[redakti | redakti fonton]Arkeologiaj elfosaĵoj pruvis, ke ekzistis tie setlejoj en la ŝtonepoko kaj bronzepoko. Tie iris la komerca vojo kaj la Sukcena Vojo de Mediteraneo, indikas tion la trovitaj ĉi tie moneroj el la romiaj tempoj de Vespasiano / Vespaziano, Trajano, Aleksandro Severo kaj Valentiniano la 3-a.
Historio
[redakti | redakti fonton]La historio de Pelplino estas ĉiam ligita kun la cistercianoj, kiuj venis tien al Bad Doberan en Meklenburgio. En la jaro 1274 tiam vilaĝo nomata Poplin kun la ĉirkaŭaĵo estis kiel donacio transdonita al la Ordeno de Cistercianoj fare de la Pomeria Princo Mściwój la Dua / ankaŭ nomata Mszczuj la Dua kaj Mestwin la Dua (legu: Mŝĉivuj, Mŝĉuj aŭ Mestvin). De la jaro 1821 ĝi fariĝis la ĉefurbo de Diocezo de Chełmża (legu: Ĥeŭmĵa), kaj de la jaro 1992 nomita la Pelplina Diocezo laŭ decido de la papo Johano Paŭlo la 2-a. En la jaro 1931 Pelplino ricevis la urborajtojn. De la jaro 1994 el Pelplino disaŭdigas la katolika dioceza radiostacio – Radio Głos / Radio Voĉo kaj tute laste de la jaro 2012 eĉ la TV-PELPLIN Interreta televido de Urbo kaj Komunumo Pelplino.
Kroniko
[redakti | redakti fonton]- 1274 – La Pomeria Princo Mściwój la Dua / aŭ Mszczuj la Dua, Mestwin la Dua (legu: Mŝcjivuj, Mŝĉuj aŭ Mestvin) donaciis al la cistercianoj la vilaĝon Pelplino.
- 1281 – la cistercianoj la vilaĝon Lignowy Szlacheckie (legu: Lignovi Ŝlaĥeckje) donacis al Germana Ordeno.
- 1433 – la Pelplina Klostro estis prirabita dum la invado de La Ĉeĥaj Orfoj, t.e. la sekto de la husanoj sub la gvido de ĉeĥo Jan Čapek el Sán (Johano Ĉapek el San).
- 1479 – vizitas la klostron pola reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio)
- 1623 – vizitas la klostron pola reĝo Sigismundo la 3-a Vasa.
- 1626 – la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo admiris la pentraĵon de Herman Han en la abata preĝejo (dum la milito inter Pollando kaj Svedio).
- 1658 – apud urbo Pelplino la hetmano de pola reĝa armeo Stefan Czarniecki ([Ĉarnjecki]) grupigis tutan armeon dum la Nordia Milito 1655-1660 (en Pollando tiu milito estas nomata Sveda diluvo aŭ Potopo) kaj kune kun la armeoj de Brandenburgio, de Habsburgoj kaj de Danio sukcese forpelis la armeon de la sveda reĝo Karolo la 10-a Gustavo (Svedio) tra Prusio, Hamburgo, Danio kie konkeris Koldingon, la fortreson de danaj reĝoj okupitan de la svedoj kaj tra la Balta Maro boate kaj eĉ tranaĝe atingis la insulon Els forpelante malamikan armeon al Svedio. La milito finiĝis per la traktato de Oliva en la jaro 1660.
- 1677 – la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski kun la familio estis la gasto en la cistercia abatejo en Pelplino.
- 1807 – en la klostro kvartiris la divizio de generalo Mennard survoje al Gdansko.
- 1823 – oni translokigis la ĉefurbon de la episkopoj de Chełmża (legu: Ĉeŭmĵa) al Pelplino
- 1829 – oni inaŭguris la Superan Porpastran Seminarion en Pelplino, kies la unua rektoro ekestis esperantista episkopo Konstantyn Dominik.
- 1836 – oni fondis la ĉekatedralan lernejon, la faman "Collegium Marianum" / Marian Kolegion.
- 1869 – aperis la revuo "Pielgrzym" / Pilgrimulo, kaj post la Dua Mondmilito ĝi reaperis en la jaro 1989.
- 1878 – ekfunkcias grandega sukerfabriko en Pelplino.
- 1931 – Pelplino ricevis urborajtojn kaj la blazonon en la jaro 1937.
- 1992 – Pelplino fariĝis la ĉefurbo de la Pelplina Diocezo laŭ decido de papo Johano Paŭlo la 2-a.
- 1999 – kun la apostola pilgrimo venis la papo Johano Paŭlo la 2-a.
- 2002 – la eldonejo de la Pelplina Diocezo "Bernardinum" eldonis koloran 32 paĝan gvidlibron "La Katedralo en Pelplino" kaj kun la lokaj esperantistoj organizis seminarion pri la esperantista episkopo Konstantyn Dominik. Dum la seminario ĉeestis la lasta vivanta atestanto de li, la esperantisto Arkadiusz Binnebesel, filo de Bernard Binnebesel, ankaŭ esperantisto kaj tre proksima amiko de Konstanteno.
- 2013 – la Senata Esperanto-ekspozicio dum sia turneo tra tuta Pollando gastis en Pelplino (vd. sube).
Antaŭaj nomoj
[redakti | redakti fonton]En la Mezepokaj tekstoj ni trovas la nomon Poplin (1274), Polplyn (1298), Poplin (1301), Polpelin (1306), kaj poste Paplin aŭ Peplin (1583). La nomon oni devenis de la malnova pola nomo "pło" t.e. lago. Hodiaŭ pli oftas opinio, ke ĝi devenas de patronomo, t.e. de la nomo de patro kies nomo fakte estis "Pepła" (legu: Pepŭa).
La Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Eksplodo de la Dua Mondmilito malfermis la plej tragikan periodon en la historio de Pelplino. La Superan Porpastran Seminarion la germanoj transformis al la malliberejo, kie ili enketis la kaptitojn, ofte tio estis ligita kun la torturoj de la malliberigitoj. La 20-an de oktobro 1939 jaro post la procesio kiu trairis la urbon, la germanoj mortigis la pelplinajn profesorojn de la Seminario, kanonikojn kaj la administrantojn de la loka kurio. Mortigitaj estis ankaŭ la laikaj loĝantoj de Pelplino. Inter la oktobro 1939 kaj aprilo 1940 kadre de tn. "Intelligenzaktion" / "Agado kontraŭ Inteligencio" germanoj mortigis en Pomerio ĉirkaŭ 30.000 – 40.000 poloj (vidu la apudan mapon).
Antikvaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La gotika postcisterciana klostra ensemblo en Pelplino - t.e. la preĝejo el la fino de 13-a jc ĝis la duono de 14-a jc, volbo konstruita en la 14-a kaj 15-a jc kaj la plej malfrua en la jaro 1557 (Antoni Schultes /legu: Ŝultes/ el Gdansko), renovigita kaj parte rekonstruita en la jaroj 1894 -1899, kun la granda trinava katedrala baziliko de la Ĉielpreno de Madono Maria. La ĉefa navo imitas la halan preĝejon kun rekte fermita ĉefaltarejo kaj kun hala transepto. La cisterciana skizo de la ĉefaltarejo devenas de la dua cisterciana abateja kirko (1193) en vilaĝo Cistercio en Burgonjo (Francio), kie fondiĝis en la jaro 1098 fama benediktana abatejo kaj ĝuste de tiu ordeno devenas la cistercianoj. Oni volbadis preĝejon iom post iom. La plej fruaj estas la kvar kvaroripaj stel-volboj de la suda navo, kaj la plej malfruaj ĉar konstruitaj en la jaro 1557 estas la retvolbo kaj kristalvolbo (vidu la foton) en la transepto, t.e. la lasta momento de la malfrua gotiko en tiu interno. La originala ekipaĵo parte nur estas, ekz. restaĵoj de la polikromio el la 1462 jaro kaj de la 1512. Fakte restis ankaŭ la stalaoj (riĉe ornamitaj preĝbenkoj) (vidu la suban foton) kiuj estas la plej valoraj en tuta Pollando, ili estas el la mezo de la 15-a jc. Estas tie la plej granda en tiu parto de Eŭropo ĉefaltaro en la manierisma stilo (la stilo inter la Renesanco kaj baroko) el la jaroj 1623 - 1624 kun la bildoj de Herman Han (la Kronado de S-ta Madono (vidu la apudan foton), kaj Vizio de S-ta Bernardo) kun tre riĉaj skulptaĵornamoj, ankaŭ manierismaj altaroj en flanknavoj kaj ĉe la kolonoj de la ĉefa navo kun la bildoj de Hermano Han (kun la bildo Ĉielpreno de Dipatrino kaj la fama Adorado de paŝtistoj), Andrzej Stech (legu: Andreo Steĥ), Bartłomiej Strobel (legu: Bartolomeo) kaj aliaj; al la preĝejo de suda flanko adheras la iama klostro el la 14-a jc - triala kun la klostra ĝardeno kun la galerioj (peristilo), en kiuj estas gotika fresko el la 15-a jc kaj bildoj el la fino de 17-ajc pentritaj de Andrzej Stech kaj lia skolo (ateliero).
Sur la apuda foto ni vidas la bildon de Hermano Han la Kronado de S-ta Madono pentrita en la jaro (1623), do post la Koncilio de Trento (1545 - 1563), de kiu la arto de didaktiko estis ligita kun la politika aktualeco: la bildo atestas la aspiron de pola reĝo Sigismundo la 3-a Vasa kaj de la Habsburga Ligo por la reintegriĝo de Eŭropo, ne nur la religia reintegriĝo - apogita de la "altaro", sed ankaŭ politika - apogita ĉe trono de la imperiestro. La fundamentoj ja, sur kiuj apogas sin sur tiu ĉi bildo ne nur la vizio ĉiela, sed ankaŭ la tera ordo - estas la du personoj: la la papo Gregorio la 15-a kaj romi-germania imperiestro Ferdinando la 2-a. Danke al tio, ke sur la bildo estas ano el sveda dinastio Vasa en la jaro 1626 - la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo admiris la pentraĵon de Herman Han en la abata preĝejo kaj ne permesis prirabi kaj bruligi la cistercianan abatejon en Pelplino dum la milito inter Pollando kaj Svedio (do multaj jaroj antaŭ la Sveda diluvo). Ni aldonu ke la papo Gregorio la 15-a havis rektajn amikajn kontaktojn kun la pola reĝo Sigismundo la 3-a Vasa kiun li finance helpis en la milito kun turkoj, i.a. tiam pola marŝalo Jan Karol Chodkiewicz venkis en la batalo ĉe Ĥotin en la jaro 1621.
- La preĝejo de Korpo de Jesuo Kristo – ĝi estas gotika kaj devenas el la jaro 1417; en la dua duono de 17-a jc ĝi fariĝis la paroĥa preĝejo por la disvolviĝanta vilaĝa setlejo apude de la klostro.
- La tombejo, en kiu estis enterigitaj i.a. episkopo-esperantisto Konstantyn Dominik, Aleksander Karczyński kaj pastro Janusz Stanisław Pasierb (legu: Januŝ Stanisŭav Pasjerb).
- La Dioceza Muzeo en Pelplino – kun la riĉa gotika kolekto i.a. estas tie la unika en la mondo la Biblio de Gutenberg (vidu sur la supra foto).
La Biblio de Gutenberg estas kopio de la latina vulgata traduko de la Biblio, presita de Johannes Gutenberg en Majenco, Germanio. La presado komenciĝis la 23-an de februaro 1455 per presarto. La kompleta kopio enhavas 1282 paĝojn. Multaj ekzempleroj ampleksis du volumojn, la biblio ununura en Pollando kiu troviĝas en Pelplino estas ĝuste du-voluma (vidu la supran foton). La pelplina ekzemplero estas escepta, ĉar sur la suba marĝeno de la 46-a paĝo de la unua volumo restis postsigno de la falinta tipo (prestipo - la inversa flanko de ĝi). Danke al tio hodiaŭ ni scias ĝiajn dimensiojn. La Biblio tuj antaŭ la Dua Mondmilito estis fortransportita tra Varsovio, Parizo, Londono kaj finfine al Kanado kaj tie sekurigita kun aliaj pelplinaj valoraĵoj kaj kun la reĝaj trezoroj de Wawel / Vavelo, t.e. el la Vavela Kastelo en Krakovo, ĉio revenis de Kanado al Pollando en la jaro 1959. Oni kredas, ke 180 kopioj de la libro estis produktitaj: 45 el veleno kaj 135 el papero. Nune, nur 11 konataj velenaj kopioj kaj proksimume 48 paperaj kopiaj ekzistas i.a. unu duvoluma estas en la Dioceza Muzeo en Pelplino (vidu sur la supra foto).
- la klasikstila palaco de episkopoj el la jaro ĉirkaŭ 1837.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La unua esperantisto en Pelplino Konstantyn Dominik (naskiĝis la 7-an de novembro 1870 en Gnieździewo (legu: Gnjezdzjevo) apud Puck (Kaŝubio), mortis la 7-an de marto 1942 en klostro en Gdansko, malliberigita tie de la germanaj soldatoj / hitleranoj en la jaro 1939 tuj post la konkero de Pelplino dum la Dua Mondmilito), katolika pastro, profesoro kaj la unua rektoro en la Supera Porpastra Seminario en Pelplin, sufragano (help-episkopo) en la Pelplina Diocezo. Esperantisto de la 1909, fondis E-rondon ĉe la Supera Porpastra Seminario en Pelplin, partoprenis la UK en Krakovo en la jaro 1912.
En la jaro 1995 la loka esperantistino Jadwiga Wasiuk ricevis medalon "Merita por la Urbo kaj Komunumo Pelplino" i.a. pro la popularigo de la urbo eksterlande pere de Esperanto. En la urbo gastis multaj konataj esperantistoj i.a. Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi el Japanio, astrofizikisto Amri Wandel el Israelo/Usono, Michael Cwik el Belgio/Germanio... por ili ĉiuj ĉiam dancis kaj kantis en Esperanto la koĉevia junulara folklor-ensemblo "Modraki" / "Cejanoj" de Pelplino. La "Cejanoj" koncertis ne nur en Pollando, sed pere de Esperanto faris la turneon al Germanio, Belgio, Francio, Litovio, i.a. dum la UK en Vilno en la 2005 kaj dum multaj E-aranĝoj, kelkfoje ĝi koncertis en la esperantista "Parko de la Mondo" en Malbork / Malborko kaj dum la pola E-kongreso en Sopot. Krom la "Cejanoj" oni devas mencii alian E-ensemblon "Kvarope" (kvar junulinoj).
En la jaro 2002 la eldonejo de la Pelplina Diocezo "Bernardinum" eldonis koloran 32 paĝan gvidlibron "La Katedralo en Pelplino" (E-traduko de Eduardo Kozyra) kaj kun la lokaj esperantistoj organizis seminarion pri episkopo-esperantisto Konstantyn Dominik "La baldaŭa beatulo Konstanteno Dominik" - ĉeestis en ĝi la lasta vivanta atestanto de lia sankteco, la esperantisto el Malborko Arkadiusz Binnebesel kies patro Bernardo estis ankaŭ esperantisto kaj tre proksima E-amiko de Konstanteno.
Dum la 21-28 de julio 2007 en Pelplino okazis la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso (EEK) organizita de IKUE kaj KELI, partoprenis ĝin 241 esperantistoj el 21 landoj. En la LKK estis i.a. Jadwiga Wasiuk kaj Eduardo Kozyra el Malbork. Okaze aperis E-prospekto (E-traduko de Eduardo Kozyra) pri la urbo, krome trilingva vortaro ESP-ANG-POLA (kompilita de Eduardo Kozyra) kaj de tiam ekzistas E-versio de la Oficiala Portalo de Urba Oficejo de Pelplino: www.pelplin.pl
La 30-an de decembro 2007 unu tagan viziton al Pelplino faris la ĉeestantoj de Ago-Semajno - la internacia renkontiĝo de E-junularo el 28 landoj kiu okazis en Malborko dum la 27-a de decembro 2007 ĝis 2-a de januaro 2008.
En la jaro 2008 la prezidantino de la Koĉevia Filio de Pola Esperanto-Asocio (PEA) Jadwiga Wasiuk estis la Laŭreato de la MESTWIN PREMIO pro la popularigo de Pelplino kaj Koĉevio eksterlande pere de Esperanto.
De la 6-a de aprilo ĝis 17-a de aprilo 2013 gastis en Pelplino dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio[1][2], kiu unue estis oktobre 2012 en Pola Senato kaj poste en: Malborko, Nowy Staw, Tczew kaj Gdynia kaj organizita estis okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. La ekspozicion al Pelplino invitis la loka E-grupo gvidata de Jadwiga Wasiuk kaj organizis ĝin la Direktorino de la Urba Publika Biblioteko de Pelplino s-ino Dorota Sakowska kun la granda helpo de la lokaj esperantistoj. La vernisaĝo okazis la 8-an de aprilo 2013 - la ekspozicion inaŭguris la granda Amiko de Esperanto, la Urbestro de Pelplino Andrzej Stanuch, Direktorino Dorota Sakowska kaj Jadwiga Wasiuk kaj ĉeestis la lokaj amaskomunikiloj i.a. la interreta TV-Pelplin, krome okazos la arta programo kaj poste la regalo kun la famaj regionaj kukoj la koĉeviaj pipronuksoj ("fefernuski kociewskie") kaj koĉeviaj brioĉoj ("kuch z krostami"). Kadre de la ekspozicio estis aparta vitrino kaj informoj pri la plej fama esperantisto de la tuta Koĉevio kaj Kaŝubio episkopo Konstantyn Dominik. La 18-an de aprilo la Senata Ekspozicio veturis al Malsupra Silezio al urbo Wołów kie la inaŭguro okazis la 24-an de aprilo 2013.
Famuloj ligitaj kun la urbo
[redakti | redakti fonton]- Konstantyn Dominik (legu: Konstanteno) (1870 - 1942), episkopo sufragano de la Pelplina Diocezo, profesoro, esperantisto, kaŝubo, kandidato por la altaroj, la estonta beatulo en la katolika eklezio
- Aleksander Karczyński (legu: Aleksandro Karĉinjski) (1882 - 1973), komponisto, dirigento kaj orgenisto
- Cyryl Karczyński (legu: Cirilo Karĉinjski) (1884 - 1940), en Sachsenchausen, en la nazigermania ekstermejo), katolika pastro, kandidato por la altaroj, la estonta beatulo en la katolika eklezio
- Bernard Białkowski (legu: Bjaŭkovski) (1917 - 1985), pola boksisto, la reprezentanto en la pola nacia teamo
- Janusz Stanisław Pasierb (legu: Januŝo Stanislao Pasjerb) (1929 - 1993), katolika pastro, profesoro, historiisto, poeto, eseisto kaj fakulo pri la arto kaj kulturo
- Leszek Kosedowski (legu: Leŝek Kosedovski) (1954 - ), pola boksisto, bronza medalo en plumpezo dum la Olimpiko en Montrealo (1976)
- Krzysztof Kosedowski (legu: Kristoforo Kosedovski) (1960 - ), pola boksisto, bronza medalo en plumpezo dum la Olimpiko en Moskvo (1980)
- Dariusz Kosedowski (legu: Dario Kosedovski) (1963 - ), pola boksisto, la reprezentanto en la pola nacia teamo
- Jerzy Świnka (legu: Jeĵi Ŝvinka) (1927 - 1993), katolika pastro, kanoniko
- Jan Bernard Szlaga (legu: Ŝlaga) (1940 - 2012), episkopo de la Pelplina Diocezo, favora por Esperanto, kelkfoje salutis partoprenantojn de la E-renkontoj en Pelplino kaj apogis la eldonon de Esperanto-gvidlibro La Katedralo en Pelplino (kolora, 32 paĝa)
- Piotr Krupa (1936 - ), d-ro pri teologio, episkopo-dojeno en Pelplina Diocezo
- Wojciech Cejrowski (legu: Vojcjeĥ Cejrovski) (1964 - ), ĵurnalisto, satiristo, vojaĝisto