Saltu al enhavo

P. D. James

El Vikipedio, la libera enciklopedio
P. D. James
Persona informo
P. D. James
Naskonomo Phyllis Dorohy James
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1920 (1920-08-03)
en Oksfordo
Morto 27-an de novembro 2014 (2014-11-27) (94-jaraĝa)
en Oksfordo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Suffolk • Notting Hill Gate vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Long Road Sixth Form College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Konservativa Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Sydney Victor James (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Dorothy Amelia Hone (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Connor Bantry White (en) Traduki (1941–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Clare Bantry White (en) Traduki, Jane Bantry White (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo P. D. James vd
Okupo verkisto
romanisto
politikisto
sciencfikcia verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
Verkado
Verkoj Cover Her Face vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo ĉe 58 Avenuo Holland Park

Phyllis Dorothy JAMES, Baronino Jakobo de Holland Park, OBE, FRSA, FRSL (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1920 en Oksfordo, Oxfordshire, Anglio; mortis la 27-an de novembro 2014 samloke), estis brita krimverkisto [1]. Ŝi estas unu el la krimverkistoj kiuj ankaŭ havis profesian ligon al policlaboro, ĉar ŝi laboris de 1968 ĝis 1980 por sekcio de la Brita Enlanda Ministerio kiu respondecis pri policlaboro [2]. Ĝia ĉefa protagonisto estas Adam Dalgliesh, detektivo ĉe Scotland Yard kun inklino al poezio. Ŝi faris sian debuton en 1962 kun la krimromano Cover Her Face (Kovru ŝian vizaĝon), kio estis la unua Dalgliesh-romano. Poste, en An Unsuitable Job for a Woman en 1972, ŝi ankaŭ prezentis la inan privatan detektivon Cordelia Gray. La romano Innocent Blood (Senkulpa Sango, publikigita en 1980) markis ŝian internacian sukceson. En 1980 ŝi iĝis plentempa verkistino.

Laŭ multaj kritikistoj, kulpo kaj repaciĝo estas la ĉeftemoj kiuj karakterizas ŝiajn romanojn. Ŝiaj suspensromanoj ankaŭ formis la bazon por pluraj televidserioj.

En 1983 ŝi estis akceptita al la Ordeno de la Brita imperio fare de la reĝino, kaj en 1991 ŝi estis farita dumviva kunulo kiel "Baronino Jakobo de Holland Park" en Southwold en la Distrikto de Suffolk kaj tiel igita membro de la Lordĉambro. Ŝi ricevis plurajn premiojn pro sia literatura verko [3].

Krom se alie dirite, la libroj estas krimromanoj.

Serio Adam Dalgliesh

[redakti | redakti fonton]
  • Cover Her Face (1962)
  • A Mind to Murder (1963)
  • Unnatural Causes (1967)
  • Shroud for a Nightingale (1971)
  • The Black Tower (1975)
  • Death of an Expert Witness (1977)
  • A Taste for Death (1985)
  • Devices and Desires (1990)
  • Original Sin (1994)
  • A Certain Justice (1997)
  • Death in Holy Orders (2001)
  • The Murder Room (2003)
  • The Lighthouse (2005)
  • The Private Patient (2008) [4]

Serio Cordelia Gray

[redakti | redakti fonton]
  • An Unsuitable Job for a Woman (1972)
  • The Skull Beneath the Skin (1982)
  • The Maul and the Pear Tree: The Ratcliffe Highway Murders, 1811, kun Thomas A. Critchley (1971)
  • Innocent Blood (1980)
  • The Children of Men (1992) - distopio
  • Time to Be in Earnest (2000) aŭtobiografio.
  • Death Comes to Pemberley (2011)

Televidproduktaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Multaj el la libroj pri Adam Dalgliesh estis igitaj pluraj mini-serioj kaj televidfilmoj. La unua venis en 1983 kun Roy Marsden en la rolo de Adam Dalgliesh, kaj poste du venis kun Martin Shaw. La serioj kun Roy Marsden estas sendube la plej konataj kaj li ankaŭ estis en la rolo por la plej longa tempo.

Helen Baxendale ĉefrolis en pluraj sezonoj de televidserio bazita sur la du Cordelia Gray libroj.

En 2006, filmadaptigo de Children of Men aperis. Ĝi estis reĝisorita fare de Alfonso Cuarón, kaj ĉefroligis Clive Owen [5] [6].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "PD James dead: Remembering the first lady of crime", Express.co.uk, 28 November 2014. (angle)
  2. P.D. James: About the Author P.D. James. randomhouse.com.
  3. PD James, crime novelist, dies aged 94 (27 November 2014). Alirita 27 November 2014 .
  4. Sarah Crown (4 November 2011) A life in writing: PD James. The Guardian.
  5. Children of Men at IMDB
  6. P. D. James Pleased With Film Version of Children of Men. internetwritingjournal.com (8 January 2007). Alirita 20 May 2008 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]