Berberis candidula
Berberis candidula | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La neĝblanka berberiso aŭ Berberis candidula estas plantospecio el la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). Ĝi estas el okcidenta Ĉinujo kaj estis en 1895 enkondukita fare de Père Farges.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La neĝblanka berberiso estas malgranda, densa, ĉiamverda arbusto. La arboŝelo de la unujaraj branĉoj estas maldense kovrita kun nigrecaj verukoj. La malgrandaj folioj estas brile malhelverdaj kaj je la malsupra surfaco arĝentece blankaj. La folidornoj estas triparaj kaj ĝis 2 cm longaj. La unuopaj floroj estas helflavaj. La eliptaj berofruktoj estas bluecnigraj kaj kovritaj per prujno.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Kiel multaj aliaj berberisoj tiu specio estas uzata kiel ornamarbedo.
Kune kun la veruka berberiso (Berberis verruculosa) la neĝblanka berberiso hibridiĝas al Berberis ×frikartii, C.K.SCHNEID. EX LAAR.
Kun la ordinara mahonio (Mahonia aquifolium) la neĝblanka berberiso kruciĝas al genro hibrido x Mahoberberis aquicandidula H.JENSEN.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Jost Fitschen: Gehölzflora, Bearb. von Franz H. Meyer, 11. erw. und korrigierte Auflage, Wiebelsheim, Quelle und Meyer, 2002, ISBN 3-494-01268-7
- „The Hillier Bäume & Sträucher“, hrsg. von John Kelly und John Hillier, 1. Aufl., Braunschweig, Thalacker-Medien, 1997, ISBN 3-87815-086-5
- Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. eld. de Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 16. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-5080-8.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Thomas Meyer. Blatt ei – Schneeige Berberitze (Berberis candidula C.K.Schneid) (germane). Flora-de: Flora von Deutschland. Arkivita el la originalo je 2024-03-16. Alirita 2024-03-16 .
- Berberis candidula - Paleleaf Barberry (angle). Plant Database Ltd. Arkivita el la originalo je 2020-01-26. Alirita 2024-03-16 .