Naturaj satelitoj de Plutono
Al la nanoplanedo Plutono estas gravite ligataj kvin aliaj korpoj : Karono, Nikso, Hidro, Kerberoso kaj Stikso, kiujn oni nomas naturaj satelitoj de Plutono.
Tamen, kvankam Plutono estas la ĉefa korpo de la sistemo, la baricentro de la paro Plutono - Karono estas ekstera al la plutona globo : oni prefere parolas pri sistemo da korpoj, orbitantaj ĉirkaŭ komuna baricentro : la Sistemo de Plutono (aŭ Plutona Sistemo).
La paro Plutono - Karono estis foje tiel nomata duobla planedo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Malkovroj
[redakti | redakti fonton]La satelito plej proksima de Plutono, Karono, estis malkovrita de James W. Christy la 22-an de junio 1978. Tiu satelito estas, rilate al Plutono, pli granda ol ia ajn konata satelito (unu duono en diametro, unu okono en maso).
Nikso kaj Hidro, satelitoj nete pli malgrandaj, estis samtempe fotitaj per la kosmoteleskopo Hubble la 15-an de majo 2005 kaj malkovritaj de la astronoma teamo Pluto Companion Search, kiu anigis Hal A. Weaver, S. Alan Stern, Andrew J. Steffl, Marc W. Buie, William J. Merline, John R. Spencer, Eliot F. Young, Leslie A. Young kaj Max J. Mutchler[1].
Aliaj observoj per Hubble estis faritaj en februaro kaj marto 2006. Laŭ tiuj observoj, Plutono havus nenian lunon de diametro pli granda ol 12 km se ilia albedo estas tiu de Karono: 0,35 ; aŭ 40 km, se ili estus tiel malhelaj kiel la objektoj de la Kujper-zono, kun albedo de 0,04.
Eblaj ringoj, naskitaj de alfrapoj sur la malgrandaj lunoj[2], povas ĉirkaŭigi la plutonan sistemon. Sed New Horizons trovis neniun.
En 2011 estis malkovrita la kvara luno Kerberoso. La sekvanta jaro, Stikso iĝis la kvina luno de Plutono.
Esploroj
[redakti | redakti fonton]La plutona sistemo estis la unua celo de la kosmosondilo New Horizons. Lanĉita la 19-an de januaro 2006, ĝi proksimiĝis al Plutono la 14-an de julio 2015.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Plutono kaj Karono turnas, en orbitoj preskaŭ cirklaj kun orbita periodo de 6,387 230 tagoj (aŭ 6 tagoj, 9 h. 17 min. 36,7 sek.) ĉirkaŭ iliaj komuna baricentro, kiu situas ekstere de la globo de Plutono. Tiam, kiam Plutono estis rigardita kiel planedo, la sistemo Plutono - Karono estis tiel nomata "duobla planedo". La rotacioj de ambaŭ korpoj estas sinkronaj, tio estas, ke ĉiu korpo prezentas ĉiam la saman lateron al la alia.
Nikso kaj Hidro estas tre proksimaj de la orbita resonanco 1:4:6 kun la paro Plutono - Karono; Nikso estas je 2,7% dise de la resonanco kaj Hidro je 0,3%. Ankaŭ Stikso estas 5% dise de la resonanco 1:3 kaj Kerberoso je 0,7% de la resonanco 1:5.
La grandoj, do la masoj de Nikso kaj Hidro estas malbone konataj (ĉirkaukalkulataj laŭ videblaj magnitudoj). Laŭ, ke iliaj albedoj estus 0,35 (kiel Karono) aŭ 0,04 (kiel plej malhelaj objektoj de la Kujper-zono) ilaj grandoj varias inter 44 kaj 130 km[3]. Laŭ la observoj de New Horizons, la grando de Nikso estus 42 x 36 km, tiu de Hidro 55 x 40 km[4]. Kerberoso kaj Stikso ne longus pli ol 12 km.
Deveno
[redakti | redakti fonton]La kvar korpoj orbitas sur preskaŭ cirklaj orbitoj (kun malgranda discentreco) kaj kun malgranda orbita klineco, rilataj al la orbita ebeno de la paro Plutono - Karono.
Tiu reguleco igas neverŝajna la hipotezon pri kaptitaj asteroidoj.
Oni hipotezis, ke la Plutona Sistemo formiĝis sekve al kolizio kiu diserigis pli grandan korpon[5]. Tamen, Plutono estas unu el la plej ruĝaj objektoj de la sunsistemo dum Karono estas griza[6]. Nikso estas ankoraŭ pli ruĝa ol Plutono, kaj Hidro iomete pli griza ol Karono. Tiaj koloroj estas oftaj ĉe la Kujper-zonaj objektoj, sed iliaj kun-ĉeesto en sama sistemo estas neklarigebla per simpla alfrapo.
Listo
[redakti | redakti fonton]Nomo[7] | Grando (km) | Maso (1021 kg) |
Granda duonakso[8] (km) |
Rivoluperiodo[8] (tagoj) |
Discentreco[8] | Orbita inklinacio | Jaro de malkovro[7] |
Malkovrinto(j)[7] |
Plutono | 2 306 ± 20 | 13,05 ± 0,07 | 2 390 | 6,387230 | 0.0022 | — | 1930 | Clyde Tombaugh |
Karono | 1 205 ± 2 | 1,52 ± 0,06 | 19 571 ± 4 | 6,387230 | 0.0022 | 0,00° ± 0,014° | 1978 | James W. Christy |
Nikso | 44 al 130
NH: 42 x 36 |
< 0,005 | 48 675 ± 120 | 24,856 ± 0,001 | 0,002 | 0,04° ± 0,22° | 2005 | Max J. Mutchler kaj al.[9] |
Hidro | 44 al 130
NH: 55 x 40 |
< 0,005 | 64 780 ± 90 | 38,206 ± 0,001 | 0,005 | 0,22° ± 0,12° | 2005 | Max J. Mutchler kaj al.[9] |
Kerberoso | 13 al 34
NH: 12 x 5 |
32,1 ± 0,3 | ≈ 0 | ≈ 0 | 2011 | Showalter, M. R kaj al. | ||
Stikso | 10 al 25
NH: 10-12 |
≈ 45 000 | 20.1617 | 0.00001 | ≈ 0 | 2012 | Showalter, M. R. kaj al. |
La paro Plutono - Karono, kaj iliaj satelitoj |
Nia Luno je la sama skalo |
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IAUC 8625: S/2005 P 1, S/2005 P 2; 2005hh, 2005hi, 2005hj, 2005hk (angle)
- ↑ Ringoj da polvo kaj glacio eble ĉirkaŭus Plutonon kaj Ĉu Plutono havas ringoj ?[rompita ligilo] (angle)
- ↑ Ĝeneralaj informoj pri du nove malkovrataj satelitoj de Plutono (angle)
- ↑ Artikolo pri Nikso kaj Hidro: http://www.nasa.gov/image-feature/new-horizons-captures-two-of-plutos-smaller-moons
- ↑ Simila deveno estas hipotezita koncernante la paron Tero - Luno
- ↑ Orbits and photometry of Pluto's satellites: Charon, S/2005 P1 and S/2005 P2 kaj The positions, colors, and photometric variability of pluto’s small satellites from HST observations: 2005-2006. S.A. Stern, M.J. Mutchler, H.A. Weaver, And A.J. Steffl. (angle)
- ↑ 7,0 7,1 7,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo - nanoplanedoj kaj ties satelitoj ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 8,0 8,1 8,2 Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (angle)
- ↑ 9,0 9,1 De la teamo pri plutona satelita serĉo Pluto Companion Search, per la kosmoteleskopo Hubble.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france La Plutonaj satelitoj, el "Planète Astronomie"[rompita ligilo]
- france La Plutonaj satelitoj el "Visite du Système Solaire"[rompita ligilo]
- france Du novaj satelitoj por Plutono
- france Karono, Hidro kaj Nikso, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane Karono, Nikso kaj Hidro[rompita ligilo] (el "Projekto Luno")
- angle Du lunetoj nomataj Nikso kaj Hidro[rompita ligilo]
- angle Plutono kaj Karono el "La
naŭ8 planedoj" - angle Orbitaj movoj de Plutono kaj ĝiaj lunoj
|