Monodonedoj
Monodonedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La monodonedoj aŭ fundocetoj (Monodontidae) estas biologia familio de ĉ. ĝis 6 m longaj dentocetacoj en la nordaj (ĉefe en arkta) maroj, kie ili vivas grupe. La kapo estas obtuze ronda kun volbita frunto, relative malgrandaj kaj rondaj brustaj naĝiloj kaj sen vosta naĝilo. Ilia kola vertebraro estas libera (ne kunkreskita).
La fundocetedoj nutras sin ĉefe sur la margrundo, tiel ilia (germandevena nomo) nomo.
La du nuraj specioj de la fundocetoj estas la narvalo (Monodon monoceros) kaj beluĥo (Delphinapterus leucas). Pro la granda simileco al la beluĥo, oni kelkfoje allistigas la iravadi-delfenon, sed ĝi apartenas al la veraj delfenedoj.
La masklo de narvalo havas solan, longan, torditan maldekstran supran kaninon (pro tio la latina nomo Monodentidae~unudentedoj). La femaloj estas tute sen dentoj. La dentoformulo de balugo estas 9/9, la plenkreskaj bestoj estas tute blankaj. Iliaj vangomuskoloj estas bone evoluintaj, ilia mimado estas tre varia.