Metroo de Helsinko
Metroo de Helsinko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Helsingin metro | |||||
metroo | |||||
Komenco | 1982 vd | ||||
Geografia situo | 60° 12′ 37″ N, 25° 4′ 41″ O (mapo)60.2102825.07806Koordinatoj: 60° 12′ 37″ N, 25° 4′ 41″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Finnlando vd | ||||
Situo | Helsinko | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Metroo de Helsinko (finne Helsingin metro; svede Helsingfors metro) estas la metroo funkcianta en la urbo Helsinko, kaj nuntempe la sola metroo en Suomio. La metrosistemo malfermiĝis je la 2-a de aŭgusto 1982, post 27 jaroj da planado. La metroo estas la plej norda en la mondo kaj en la momento de ĝia inaŭgurado estis la plej mallongdistanca en la mondo.
La metroo konsistas el simpla linio kun 30 metrostacioj, entute 43 km longa. Ĝi servas ĉefe por la ĉeurboj de la oriento, sed ankaŭ uzata kiel transportilo ene de la urbocentro de Helsinko. Laŭ la statistikoj de la entrepreno kiu posedas ĝin, la nombro de pasaĝeroj superas la 50 milionojn ĉiujare. Tradicie oni asocias kun la metroo oranĝan koloron.
Listo de stacioj
[redakti | redakti fonton]Kvankam Helsinka metroo estas konsiderata la sola linio, ĝi subdividiĝas je tri segmentoj konektaj je unu nodo — la stacio Itäkeskus. Ĉi-sube ni donos la liston de stacioj posegmente, de okcidente al oriento.
Ruoholahti–Itäkeskus
[redakti | redakti fonton]Suoma nomo | Sveda nomo | Ĉu subtera? |
---|---|---|
Kivenlahti | Stensvik | jes |
Espoonlahti | Esboviken | jes |
Soukaa | Sökö | jes |
Kaittaa | Kaitans | jes |
Finnoo | Finno | jes |
Matinkylä | Mattby | jes |
Urheilupuisto | Idrottsparken | jes |
Niittykumpu | Ängskulla | jes |
Tapiola | Hagalund | jes |
Aalto-yliopisto | Aalto-universitetet | jes |
Keilaniemi | Kägeludden | jes |
Lauttasaari | Drumsö | jes |
Koivusaari | Björkholmen | jes |
Ruoholahti | Gräsviken | jes |
Kamppi | Kampen | jes |
Rautatientori | Järnvägstorget | jes |
Helsingin yliopisto | Helsingfors universitet | jes |
Hakaniemi | Hagnäs | jes |
Sörnäinen | Sörnäs | jes |
Kalasatama | Fiskhamnen | ne |
Kulosaari | Brändö | ne |
Herttoniemi | Hertonäs | jes |
Siilitie | Igelkottsvägen | ne |
Itäkeskus | Östra centrum | jes |
Itäkeskus–Mellunmäki (norda branĉo)
[redakti | redakti fonton]Suoma nomo | Sveda nomo | Ĉu subtera? |
---|---|---|
Itäkeskus | Östra centrum | jes |
Myllypuro | Kvarnbäcken | ne |
Kontula | Gårdsbacka | ne |
Mellunmäki | Mellungsbacka | ne |
Itäkeskus–Vuosaari (suda branĉo)
[redakti | redakti fonton]Suoma nomo | Sveda nomo | Ĉu subtera? |
---|---|---|
Itäkeskus | Östra centrum | jes |
Puotila | Botby gård | jes |
Rastila | Rastböle | ne |
Vuosaari | Nordsjö | ne |
Estonta ekspando
[redakti | redakti fonton]Okcidenta ekspando (Länsimetro)
[redakti | redakti fonton]En 2006 la urbokoncilo de Espoo aprobis konstruon de okcidentan ekspandon de la unua linio de helsinka metroo el stacio Ruoholahti ĝis Matinkylä en Espoo. La konstrulaboro komenciĝis en 2009[1] kaj oni atendas ke ĝi malfermiĝos iam dum jaro 2016. Tiu ĉi unua segmento de la ekspando estos 14 kilometrojn longa kaj havos 8 staciojn, ĉiuj el kiuj estos subteraj.[2]
Dua segmento de la ekspando estis proponita en 2014. Ĝi iru de Matinkylä ĝis Kivenlahti, estu entute 7 kilometrojn longa kaj havu kvin novajn staciojn kaj novan fervojstacidomon en Sammalvuori. Ĉiu fervojo, stacioj kaj la stacidomo estu subtere. La laboroj komenciĝis en malfrua 2014 kaj atendeble finiĝos ĉ. jaro 2020.[3]
Dua linio
[redakti | redakti fonton]Dua linio de helsinka metroo, kiu iru de Laajasalo al Pasila norde de la urba centro, konektante kun la unua linio tra metrostacio de Kamppi estas ankaŭ planata. Eble eventuale ĝi ekspandiĝos eĉ pli norden ĝis Flughaveno Helsinki-Vantaa. La urba koncilo ade diskutis pri ĝi kaj konsideras la projekton en planoj de disvolvigo de Helsinko, tamen oni apenaŭ komencos iujn laborojn antaŭ la 2030-aj jaroj. Krome, en 2015 ekfunkciis fervojo Kehärata, kiu konektas la urbon kun la flughaveno, kaj urbo koncilo rekomendis disvolvigon de tramvojaro je direkto de Laajasalo. Do la metroa linio kun itinero Laajasalo–Kamppi–Flughaveno ŝajnas superflua kaj neprobable konstruatos.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The construction work begins. lansimetro.fi. Alirita 2010-08-06 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-12. Alirita 2016-07-04 .
- ↑ Länsimetro (English). Lansimetro.fi. Arkivita el la originalo je 2016-07-07. Alirita 2015-05-27 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-07-07. Alirita 2022-01-13 .