La Ludoj de la Komunumo de Nacioj (angleCommonwealth Games) estas internacia, plursporta okazaĵo, kiu estas organizata je ĉiuj kvar jaroj. En ĝi partoprenas eminentaj atletoj el la landoj de la Komunumo de Nacioj. La atletoj nombras averaĝe kvin mil. La Federacio de la Ludoj de la Komunumo de Nacioj (Commonwealth Games Federation) estas la organizaĵo, kiu responsas pri la administrado kaj kontrolo de la ludoj. Ĝia sidejo situas en Londono.
La unuaj ludoj okazis en 1930 en Hamilton (Ontario, Kanado). Estas nuntempe 54 membroj en la Komunumo de Nacioj.