Loko de artikulacio
En artikulacia fonetiko, la loko de artikulacio (aŭ punkto de artikulacio) de konsonanto estas la punkto de kontakto, kie obstrukco okazas en la parola pado inter aktiva (mova) artikulaciilo (tipe iu parto de la lango) kaj pasiva (senmova) artikulaciilo (tipe iu parto de la plafono de la buŝo). Kune kun la maniero de artikulacio kaj fonado, tio donas al la konsonanto ĝian distingan sonon.
Laŭdifine, loko de artikulacio estas kaj la aktiva kaj la pasiva artikulaciiloj. Ekzemple, la aktiva malsupra lipo povas kontakti aŭ pasivan supran lipon (bilabialo), kia [m]) aŭ la suprajn dentojn (labialdentalo, kia [f]). La malmolan palaton povas kontakti aŭ la antaŭo aŭ la malantaŭo de la lango. Se la antaŭo de la lango estas uzita, la loko (de artikulacio) nomiĝas retroflekso; se la malantaŭo de la lango ("dorso") estas uzita, la loko (precize) nomiĝas "dorsal-palatalo", aŭ pli komune, simple palatalo.
Aktivaj artikulaciiloj. Baze ekzistas kvin aktivaj artikulaciiloj: la lipo ("labialaj konsonantoj"), la fleksebla antaŭo de la lango ("koronalaj konsonantoj"), la meza malantaŭo de la lango ("dorsalaj konsonantoj"), la radiko de la lango kune kun la epigloto ("radikalaj konsonantoj"), kaj la laringo ("glotalaj aŭ laringalaj konsonantoj"). Tiuj artikulaciiloj povas funkcii sendepende unu disde la alia, kaj du aŭ pli povas labori en kio nomiĝas kunartikulacio (vidu sube).
Pasivaj artikulaciiloj. La pasiva artikulaciejo, aliflanke, estas kontinuaĵo sen multaj akraj limoj. La lokoj langolabiala kaj interdentala, interdentala kaj dentala, dentala kaj alveolara, alveolara kaj palatala, palatala kaj velara, velara kaj uvulara intermergiĝas unu en la apudan, kaj konsonanto povas esti prononcata ie inter la nomitaj lokoj.
Aldone, kiam uzatas la antaŭo de la lango, povas esti, aŭ la supra surfaco (aŭ "klingo") de la lango kiu faras kontakton ("laminalaj konsonantoj"), aŭ la pinto de la lango ("apikalaj konsonantoj"), aŭ la suba surfaco ("subapikalaj konsonantoj"). Ankaŭ tiuj artikulacioj intermegiĝas unu en la apudan sen klaraj limoj.
Konsonantoj kiuj havas la saman lokon de artikulacio, kiel ekzemple alveolaroj [n, t, d, s, z, l] en la angla, nomiĝas homorganaj. Ia homorgana nazala regulo estas kazo kie la lasta (nazala) sono de prefikso asimilas al la punkto de artikulacio de la komenca sono de stamo. Ekzemplo de tia regulo troviĝas en la joruba, kie
- 'ba' = "kaŝi" → 'mba' = "estas kaŝanta" kaj
- 'sun' = "dormi" → 'nsun' = "estas dormanta".
Tabelo de aktivaj artikulacioj kaj lokoj de artikulacio
[redakti | redakti fonton]Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
Aktiva gesto | Aktiva gesto + pasiva loko de artikulacio | |
---|---|---|
Labialo | Bilabialo | |
Labial-dentalo | ||
Koronalo | Laminalo | Lango-labialo |
Interdentalo | ||
Laminala dentalo | ||
Laminala dento-alveolaro | ||
Laminala alveolaro | ||
Laminala postalveolaro ("retroflekso" #1) | ||
Kupoligo (parte palataligita) | Kupoligita konsonanto postalveolaro ("palato-alveolaro") | |
Palataligo | Palataligita postalveolara ("alveolo-palatalo") | |
Apikalo | Apikala dentalo | |
Apikala alveolaro | ||
Apikala postalveolaro ("retroflekso" #2) | ||
Subapikalo | Subapikala (pre)palatalo ("retroflekso" #3) | |
Dorsalo | Prepalatalo | |
Palatalo | ||
Prevelaro (or medio-palatalo) | ||
Velaro | ||
Postvelaro | ||
Uvularo | ||
Radikala* | Supra faringalo | |
Malsupra faringalo | ||
Epigloto-faringalo | ||
(Ari-)epiglotalo | ||
Laringalo* | Glotalo |
- *"Laringalo" ankaŭ estas arĥaika termino kiu ampleksis kaj la radikalojn kaj la glotalojn.
Listo de lokoj kie la obstrukco povas okazi
[redakti | redakti fonton]- Bilabialo: inter la lipoj
- Labial-dentalo: inter la malsupra lipo kaj la supraj dentoj
- Lango-labialo: inter la antaŭo de la lango kaj la supra lipo
- Dentalo: inter la antaŭo de la lango kaj la supraj dentoj
- Alveolaro: inter la antaŭo de la lango kaj la kresto malantaŭ la gingivo (la alveolo)
- Postalveolaro: inter la antaŭo de la lango kaj la spaco malantaŭ la alveolara kresto
- Retroflekso: en "veraj" retrofleksoj, la lango kurbiĝas retroen tiel ke la subo tuŝas la palaton
- Palatalo: inter la mezo de la lango kaj la malmola palato
- Velaro: inter la dorso de la lango kaj la mola palato (la velo)
- Uvularo: inter la dorso de la lango kaj la uvulo (kiu pendas en la malantaŭo de la buŝo)
(Ĉiuj el la supraj povas iĝi nazaligitaj, kaj la plejo povas iĝi lateraligitaj.)
- Faringalo: inter la radiko de la lango kaj la malantaŭo de la gorĝo (la faringo)
- Epigloto-faringalo: inter la epigloto kaj la malantaŭo de la gorĝo
- Epigloto: inter la ariepiglotaj faldoj kaj la epigloto (vidu laringo)
- Glotalo: ĉe la gloto (vidu laringo)
Nazaloj kaj lateraloj
[redakti | redakti fonton]- En nazaloj, la velo malleviĝas por lasi la aeron traflui la nazon (teĥnike loko, sed ĝenerale konsiderata kiel maniero de artikulacio)
- En lateraloj, la aero estas ellasata preter la langaj flankoj kaj dentoj anstataŭ trans la pinto de la lango. La angla havas nur unu lateralon, /l/, sed multaj lingvoj havas pli ol unu, ekz. la hispana skribita "l" kontraŭ "ll"; la hinda kun dentala, palatala, kaj retrofleksa lateraloj; kaj multaj indiĝenaj amerikaj lingvoj kun ne nur lateralaj alproksimantoj, sed ankaŭ lateralaj frikativoj kaj afrikatoj. Iuj nordorientaj kaŭkaziaj lingvoj havas kvin, ses, aŭ eĉ sep lateralajn konsonantojn.
Kunartikulacio
[redakti | redakti fonton]Iuj lingvoj havas konsonantojn kun du samtempaj lokoj de artikulacio, kiu fenomeno nomiĝas kunartikulacio. Kiam ili estas veraj duope artikulaciataj, la artikulaciiloj devas esti sendepende moveblaj, kaj tial eblas esti nur po unu el la diversaj kategorioj labiala, koronala, dorsala, kaj radikala. (La gloto regas fonadon kaj fojfoje la aerfluon, kaj ne estas konsiderata artikulaciilo.)
Tamen, pli ofte troviĝas sekondara artikulacio kun alproksimanteca naturo, en kiu kazo ambaŭ artikulacioj povas esti similaj, kiaj labialigitaj labialoj, palataligitaj velaroj, k.t.p.
Iuj komunaj kunartikulacioj estas:
- Per sekundara artikulacio:
- Labialigo, rondigo de la lipoj dum farado de la obstrukco, kiel en [kʷ] kaj la angla /w/.
- Palataligo, levigo de la korpo de la lango al la malmola palato dum farado de la obstrukco, kiel en la rusa /tʲ/.
- Velarigo, levigo de la dorso de la lango al la mola palato (velo), kiel en la angla "tenebra" (en:"dark") l, [lˠ] aŭ [ɫ].
- Faringaligo, retroigo de la radiko de la lango, tio estas, striktigo de la gorĝo (faringo), kiel en la araba "emfaza" [tˤ].
- Duope artikulaciata plozivo: plozivo farata samtempe kun alia plozivo, kiel:
- labial-velaraj konsonantoj kia [k͡p], trovataj trae tra okcidenta kaj centra Afriko. Ankaŭ ekzista
- labial-alveolaroj, kiaj [t͡p d͡b n͡m], trovataj kiel distingaj konsonantoj nur en la jela ("Yélî Dnye"), unusola lingvo sur la insulo Rossel de Nov-Gvineo, kiu ankaŭ kontrastigas
- labial-postalveolarajn plozivojn.
- uvular-epiglotalo. La somala havas uvular-epiglotalan plozivon, [q͡ʡ].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interaktivej lokoj kaj manieroj de artikulacio Arkivigite je 2007-12-20 per la retarkivo Wayback Machine angle