Saltu al enhavo

Leopoldo la 3-a (Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leopoldo la 3-a Sankta)
Sankta
Leopoldo la 3-a
Margrafo de la Orienta Markio
Regado 1095–1136
Antaŭulo Leopoldo la 2-a
Sekvanto Leopoldo la 4-a
Persona informo
Leopold III der Heilige
Naskiĝo 1073
en Melk
Morto 15-an de novembro 1136 (1136-11-15)
en Klosterneuburg
Tombo Monaĥejo de Klosterneuburg Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Babenbergoj vd
Patro Leopold II (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ida of Formbach-Ratelnberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ida Babenbergo, Helbirga of Austria (en) Traduki kaj Elisabeth of Austria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Agnes de Waiblingen (1106 (Gregoria)–)
nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Leopoldo, Duko de Bavario
 ( Agnes de Waiblingen)
Gertrude de Bohemio
 ( Agnes de Waiblingen)
Konrad II. von Babenberg (mul) Traduki
 ( Agnes de Waiblingen)
Adalbert II von Babenberg (en) Traduki
 ( Agnes de Waiblingen)
Bertha of Austria (en) Traduki
 ( Agnes de Waiblingen)
Judith of Babenberg (en) Traduki
 ( Agnes de Waiblingen)
Agnes of Babenberg (en) Traduki
 ( Agnes de Waiblingen)
Otto of Freising (en) Traduki
 ( Agnes de Waiblingen)
Henry II (en) Traduki
 ( Agnes de Waiblingen)
Elisabeth von Österreich (en) Traduki
 ( Agnes de Waiblingen) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo reganto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Kanonizo 1485 de Inocento la 8-a
Festotago 15-a de novembro
Patroneco Aŭstrio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopoldo la 3-a Sankta (naskiĝinta en 1073 en Gars, mortinta la 15-an de novembro 1136 en Vieno) el la dinastio de Babenbergoj estis de 1095 ĝis 1136 margrafo de la Orienta Markio (la posta Aŭstrio).

Leopoldo estis filo de aŭstra margrafo Leopoldo la 2-a kaj lia edzino Ida von Formbach-Ratelnberg. En 1095 li ekestis margrafo de Aŭstrio. En la jaro 1106 li edziĝis al Agnes von Waiblingen, filino de imperiestro Henriko la 4-a.

Laŭ legendo, vento forportis la vualon de margrafino Agnes dum ĉasado kaj Leopoldo la 3-a interligis la retrovon de la vualo kun fondo de preĝejo. Tiu ĉi loko estis en Klostronovburgo (germane Klosterneuburg) kaj li fondis tie abatejan preĝejon, nun konata kiel Monaĥejo de Klosterneuburg, kiu estis konsekrata dum 1136.

En la jaro 1385 oni komencis strebi pri lia kanonizo. Li estis kanonizita nur en 1485 de papo Inocento la 8-a. En 1663 Leopoldo la 1-a starigis sian samnomulon kiel protekta patrono de Aŭstrio. La 15-an de novembro, la nom- kaj morttago de Sankta Leopoldo la 3-a, venas al la abatejo ne nur la loĝantoj de Klostronovburgo, sed ankaŭ multaj gastoj el la federaciaj landoj Malsupra Aŭstrio kaj Vieno – kies landa patrono estas la sankta markizo (margrafo) – kaj multaj turistoj, por rigardi la tombolokon Verduna Altaro. Dum la Leopoldo-Festo estas ankaŭ ekspoziciata la kranirelikvo de Sankta Leopoldo. En la Abateja Bindejo troviĝas la fama "Milsitela Barelo" super kiu ĉiujare, tradicie, glitas multaj vizitantoj. La tradicio estas konata sub la nomo "Barelglitado" (germane Fasslrutschen).