Lago de Thun
Lago de Thun | ||
---|---|---|
| ||
germane Thunersee
| ||
Aera vido de la lago el oriento kun parto de Thun
| ||
lago • area not part of a municipality of Switzerland | ||
Speco de la lago | Malmultvivsubtena-meznivelnutra | |
Ĉefaj fontoj | Aro | |
Ĉefaj elfluoj | Aro | |
Setlejoj | Thun, Interlaken kaj Spiez | |
Areo de la baseno | 2 500 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 621271 / 170272 (mapo)46.6833333333337.7166666666667558Koordinatoj: 46° 41′ N, 7° 43′ O; CH1903: 621271 / 170272 (mapo) | |
Supermara alteco | 558 m ü. M.[1] | |
Surfaca areo | 48,3 km²[1] | |
Maksimuma longo | 17,5 km | |
Maksimuma larĝo | 3,5 km | |
Akva volumeno | 6 500 000 000 m³[1] | |
Maksimuma profundo | 217 m[1] | |
Averaĝa profundo | 136 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 684 tagoj | |
Borda longo1 | 54,483 km[1] | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
La Lago de Thun (germane Thunersee) estas lago en kantono Berno en Svislando. Ĝi situas norde de la Alpoj, je proksimume 46° 41′ N 7° 43′ O / 46.683 °N, 7.717 °O (mapo).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Lago de Thun estas 17,5 km longa kaj 3,5 km larĝa je sia plej larĝa punkto. La surfaca areo mezuras 48,3 km². La maksimuma profundo estas 217 m, el kio rezultas akva volumeno de 6,5 km³. La urbo Thun situas ĉe la nordokcidenta fino de la lago kaj donas al la lago ĝian nomon. Ĉe la sudorienta fino situas la urbo Unterseen kaj la turisma centro Interlaken. Ĉe la suda lagobordo situas la urbo Spiez.
La Lago de Thun situas 558 metrojn super marnivelo. La baseno ampleksas proksimume 2.500 km². Ĉi-tiu granda baseno ofte kaŭzas lokajn inundojn post pezaj kvantoj da pluvo. Tio okazas, ĉar rivero Aro, kiu elfluas el la Lago de Thun, havas nur malgrandan akvotransportan kapaciton.
La lago estas nutrata tra la rivero Aro per akvo de la Lago de Brienz de la suda oriento, kiu situas 6 metrojn pli alte ol la Lago de Thun, kaj de diversaj torentoj en la Berna Oberlando, interalie torento Kander. La lago de Thun estis kreita post la lasta glaciepoko kaj estis origine parto de Brienzersee. La historia kombinita lago estas nomita Wendelsee de geologoj kaj historiistoj.
En nordoriento super la lago situas la konataj Sankt-Beato-Kavernoj, kiuj atingeblas ŝipe tra Sundlauenen.
Ekonomio kaj turismo
[redakti | redakti fonton]Fiŝkaptado donas okupon al malpleno da profesia fiŝistoj. En 2001 la kaptaĵo estis 53.000 kg. Ekde 1835 pasaĝeraj ŝipoj trafikas sur la lago. Estas dek pasaĝeraj ŝipoj, mastrumataj de la loka fervoja kompanio (BLS Lötschbergbahn). La plej konate el inter tiuj ŝipoj estas la radvaporŝipo Blümlisalp, kiu estis lanĉita sur la lago en la jaro 1906, trafikis ĝis 1971 kaj poste en la jaro 1992 estis relanĉita kaj deklarita nacia kultura heredaĵo de Svislando.
Je la orienta fino de la lago troviĝas la komunumo Interlaken kaj okcidente ĉe la elfluejo de la rivero Aro la urbo Thun, kiu donis al la lago la nomon.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Ludoj de Lago de Thun estas organizaĵo por duonoperoj sur la laga scenejo en Thun, Kantono Berno, Svislando. (http://www.thunerseespiele.ch/gotthelf/de/page/index.html Arkivigite je 2011-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
- kontraŭinunda projekto Arkivigite je 2005-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hidrologiaj datenoj por la Lago de Thun ĉe Spiez Arkivigite je 2007-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lago de Thun – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Alfluejo de Aro al la Lago de Thun, kun rigardo al la monto Harder Kulm
-
Infana velboato optimisto sur la lago de Thun
-
Kastelo Oberhofen kaj Lago de Thun, rigardo de la vaporŝipo Blümlisalp
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Seen (Bundesamt für Umwelt BAFU). Alirita 2020-01-19, en germana vikipedio .