Kuroita Kacumi
Kuroita Kacumi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1874 en Hasami |
Morto | 21-an de decembro 1946 (72-jaraĝa) en Kvartalo Ŝibuja |
Lingvoj | Esperanto • japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Universitato de Tokio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto historiisto |
KUROITA Kacumi (naskiĝis la 3-an de septembro 1874 en Nagasaki-ken, mortis la 21-an de decembro 1946) estis paleografisto, historiisto, japana esperantisto, profesoro de japana historio en la Imperia Universitato de Tokio kaj membro de la Imperia Akademio.
Li estis la patro de la Japana Esperanto-movado. Li eklernis Esperanton en 1903 instigite de ĵurnala artikolo de Alphonse Mistler. Energie li klopodis por organizo de la movado en la komencaj jaroj. En 1906, li estis unu el la kunfondintoj de Japana Esperantista Asocio (JEA). En 1908 li kaj Sinmura Iduru partoprenis la 4-an Universalan Kongreson en Dresdeno kiel la unuaj japanoj. Li estis unu el la direktoroj de Japana Esperanto-Instituto (JEI). Kun aliaj li verkis: Esperanto-Japanan Vortaron (1906) kaj Plenan Esperanto-Japanan Vortaron (1914).