Kremo
Aspekto

Kremo estas tiu pli grasa parto de lakto, kiu post kelktempa senmovo leviĝas al la supro kaj kiun oni buterigas per kirlado, batado. Kutime ĝi enhavas de 10% ĝis 30% da graso.
Oni parolas pri acida, dolĉa, batita kremo.
Kremo estas ankaŭ oleeca ŝmiraĵo [1], uzata kiel kuracilo aŭ kosmetikaĵo : belecokremo, razkremo; laŭ tiu difino, ĝi estas sinonimo de pomado[2].