Kantono Jackson (Misisipio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon kantono Jackson. |
kantono Jackson (Misisipio) | |
Mapo | |
Situo en Misisipio | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 18-a de decembro 1812 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Misisipio |
Ĉefurbo | Pascagoula |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
2702 km² 1883 km² 819 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
143 252 53 / km² |
Horzono: | UTC-6, somere UTC-5 |
Retejo: http://www.co.jackson.ms.us | |
Nomita laŭ: Andrew Jackson | |
La kantono Jackson - angle Jackson County - estas kantono de Usono en la subŝtato Misisipio, ĉe la sudorienta flanko, lime al Alabamo oriente kaj borde al la golfo de Meksiko sude. La administra centro estas la urbo Pascagoula. En ties ĉirkaŭaĵo kuniĝas pluraj pliaj urboj al metropola areo, interalie la marborda urbo Ocean Springs. La kantono estis fondita la 18-an de decembro 1812.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 143 252 personoj sur areo de 2 702 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 53 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Georgo, kantono Mobile, kantono Harrison kaj kantono Stone.
Sude de la kontinenta marbordo, ankaŭ pluraj insuloj de la golfo de Meksiko apartenas al la kantona teritorio.