Jean-Jacques Boissard
Aspekto
Jean-Jacques Boissard (1528-1602) | ||
---|---|---|
poeta Francicus
| ||
Persona informo | ||
Jean-Jacques Boissard | ||
Naskiĝo | 1528 en Besançon Francio | |
Morto | 30-a de oktobro 1602 en Metz Francio | |
Etno | Francoj vd | |
Lingvoj | latina • meza franca • franca • germana vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo | |
Familio | ||
Parencoj | Hugues Babet (en) (patrina onklo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto desegnisto verkisto vidartisto vd | |
Aktiva dum | 1543–1602 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jean-Jacques Boissard (1528-1602) (naskiĝis en Besançon en 1528 - mortis en Metz la 30-an de oktobro 1602) estis franca filologo, antikvaĵisto, latinisto kaj poeto.
Li edukiĝis en Loveno, sed kaŝe forlasis la seminarion de la urbo kaj travojaĝis Germanion kaj Italion, kie li restis dum multaj jaroj, vivinte kelkfoje eĉ plej mizere. Lia restado en Italio vekis en li la gusto pri antikvaĵoj, kiujn li kolektis en Romo kaj najbaraĵoj. Pli malfrue li vizitis la grekajn insulojn, sed kaŭze de malsano li devis reiri al Romo. Tie ĉi li kompletigis sian kolekton kaj poste reiris al Francio. Ĉar ne permesiĝis publike konfesi la protestantan religion, kiun li antaŭe brakumis, li retiriĝis al Metz, kie li restis ĝis siaj lastaj tagoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Poemata (1574)
- Emblemata (1584)
- Icones Virorum Illustrium (1597)
- Vitae et Icones Sultanorum Turcicorum, etc. (1597)
- Theatrum Vitae Humanae (1596)
- Romanae urbis topographia et antiquitates (1597–1602)
- De Divinatione et Magicis Praestigiis (1605)
- Habitus Variarum Orbis Gentium (1581), ilustrita kun sepdek gravuraĵoj.
- Emblematum liber cum figuris - 1593
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bibliothèque Nationale de France
- Personensuche
- Virtual International Authority File
- WorldCat Identities
- Encyclopedia Britanica.
- La France protestante ou vies des protestants français - Volumo II - Google Books
- Histoire de la gravure en France - Georges Duplessis - Google Books
- Topographia Urbis Romae - de Jean Jacques Boissard, Matthaeus Merian, la Maljuna[1], kaj Theodor de Bry
- Memoires pour servir a l'histoire des hommes illustres - Volumo 18 - Google Books.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Marsilio Ficino (1433-1599)[2]
- Jacques Masson (1475-1544)[3]
- Johann Dryander (1500-1560)[4]
- Theodor de Bry (1528-1598)[5]
- Guilielmus Xylander (1532-1576)[6]
- Karl von Utenhove (1536-1600)[7]
- Antonio Carafa (1538-1591)[8]
- Rudolf Goclenius, la Maljuna (1547-1638)[9]
- Johann Theodor de Bry (1561-1623)[10]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Matthäus Merian, la Maljuna (1593-1650) (naskiĝis Bazelo, 22-a de Septembro 1593 - mortis Langenschwalbach, en la 19-a de Junio 1650), estis germana svisdevena gravuristo, presito kaj publikigisto.
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche