Japana Esperantista Asocio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Japana Esperanto-Instituto. |
Historie, estis 2 apartaj esperanto-organizaĝoj en Japanio kun la nomo Japana Esperantista Asocio (japane:日本エスペラント協会, mallonge: JEA).
JEA 1906
[redakti | redakti fonton]La Japana Esperantista Asocio (JEA) estis la unua tutlanda esperantista asocio de Japanio, kiu antaŭis la Japanan Esperanto-Instituton inter 1906 kaj 1919.
En 1906, kelkaj personoj fondis esperantajn asociojn, kiel Misao Katô aŭ Abiko Teizirô. Pro la demando de Kuroita Kacumi (kiu mem ofte skribis: K. Kroita), ili konsentis kolektiĝi en ununuran asocion : JEA. La fondotago de JEA estis la 12a de junio, 1906.
En 28a de septembro 1906, la Unua Japana Kongreso okazis. La Dua okazis en 1907 kaj post longa interrompo la Tria en 1916.
La periodo inter 1909 kaj 1916 estis periodo de inerteco kaj de mallumo. Poste, malgraŭ la plimultiĝo de la membroj (186 membroj en 1916, 464 en 1919), la asocio ne plu povis funkcii. Ossaka intencis reorganizi la administradon de la Asocio: transdoni la tutajn devojn al la junaj sekretarioj kiel ankaŭ respondecon de la kasadministro al ili, sed K. Kroita ne konsentis. Finfine Fuĵisaŭa, Asai, Macuzaki, Hagiŭara, Ossaka deklaris la eksiĝon el la sekretarieco kaj prezentis la projekton pri la starigo de nova centro „Japana Esperanto-Instituto“ kaj ĝia organo „La Revuo Orienta“.
La gazeto Japana Esperantisto estis la organo de la asocio. Ĝi ekaperis en aŭgusto 1906. Ekde 1909, la gazeto aperis malpli kaj malpli. Ĝi tute ne aperis en 1912 kaj 1912. Ĝi aperis laste en 1919.
JEA finis efektivan vivon en 1919, sed daŭris kiel morala centro ĝis 1926, kiam Japana Esperanto-Instituto (JEI) akiris laŭjuran statuson de Fonduso. La lasta prezidanto de JEA, Nakamura Kijoo fariĝis la unua prezidanto de la estraro de JEI.
Vidu la artikolojn : Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934) kaj Japana Esperanto-Instituto.
Funkciuloj de JEA (1906)
[redakti | redakti fonton]Prezidanto de JEA
[redakti | redakti fonton]La sistemo de 'prezidanto' estis nur de 1910. Ĝis tiam kolektive gvidita.
- Hayasi Tadasu, 1910 - 1913, ĝis la morto
Vicprezidantoj
[redakti | redakti fonton]- Nakamura Kijoo, 1914 - 1920, poste prezidanto (kiel nominala posteno)
Sekretarioj
[redakti | redakti fonton]- Jamaga Taiĵi
- Ossaka Kenji
- Sugiyama
- Asai Erin
JEA 1946
[redakti | redakti fonton]Post la malvenko en la Dua Mondomilito, estis ondo de la demokratiiga movado. Kadre de tio, oni fondis en 1946, Japanan Esperantistan Asocion, kiel por-esperanta movada organizo. Ĝi distancigis sin de ĝistiama Japana Esperanto-Instituto, kiu estu organizaĵo por lernado kaj studado de Esperanto, kiel ties nomo (Instituto) montras. Sed la labordivido ne bone funkciis, kaj en 1950, sentencis sian dissolviĝon.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- pri JEA (1906)
- Kuroita Kacumi, La Historio de JEA. Japana Esperantisto, 1907. n-ro 5 aŭ The British Esperantist 3. 1907, p. 197-199. Pri la fondo de JEA.
- pri ambaŭ
- Hatusiba Takemi, Historio de Japana Esperanto-Movado (en la japana), 1988, JEI.