Januaro de 2007
Aspekto
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2007 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum januaro de 2007.
Sabato, 27-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Japanio: Hakuo Yanagisawa, ministro pri sanaferoj, laboraferoj kaj publikbono, nomas la virinojn inter 15 kaj 50 nask-maŝinoj
Vendredo, 26-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- UN-rezolucio kontraŭ Negado de la Holokaŭsto.
- Michel Platini elektita kiel prezidento de UEFA vicevenante Lennart Johansson
Ĵaŭdo, 25-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Israelo: Moŝe Kacav forlasas portempe sian postenon de prezidento de Israelo, pro pluraj akuzoj, interalie seksperforto kaj malebligo de justico.
Mardo, 23-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Mortis Howard Hunt pro pneŭmonio, 88-jaraĝa. Li estis estro de CIA dum la kazo Watergate.
- Etiopia armeo ek-forlasas Somalion.
- Libana opozicio protestas kontraŭ la registaro, blokas la vivon de Bejruto.
Lundo, 22-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Barato: la kosma flug-aparato Space Capsule Recovery Experiment SRE 1 finas ĝian 12-tagan flugon orbitan. Per tio, Barato fariĝis unu el la landoj scipovantaj atmosferan eniron de spaca aparato.
- Mortis Abbé Pierre, 94-jaraĝa. Ekde 1949 li dediĉis sian vivon al malriĉuloj kaj senhejmuloj. Li estis unu el la plej amataj famkonataj personoj en Francio.
Sabato, 20-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Hillary Clinton anoncas sian kandidatiĝon por la prezidenta balotado en Usono en la jaro 2008.
Merkredo 17-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Uragano kaŭzas mortojn kaj ekonomian damaĝon en Eŭropo.
Mardo, 16-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Mortis Rudolf August Oetker
- René Riffaud, unu el la kvar lastaj francaj militistoj de la unua mondmilito mortis.
- Raporto de Unuiĝintaj Nacioj estimas, ke dum 2006 en Irako 34 45 civiluloj mortis pro perfortoj.
- BBC malkaŝas, ke la 10-an de septembro 1956 Guy Mollet iris en Londonon por priparoli aliĝon de Francio al la Commonwealth.
Lundo, 15-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Komenco de la juĝa afero pri malsukcesaj atencoj en Londono (21-a de julio 2005).
- Biologiistoj de la Roslin Institute en Skotio publikigis sciencan artikolon pri GMO-kokinoj produktantaj drogojn per ovoj.
Dimanĉo, 14-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- novelektita prezidanto de Ekvadoro, Rafael Correa, ricevis regosimbolon kaj benon per indiĝenaj ritoj. Morgaŭ li enposteniĝos laŭ la leĝaj solenoj.
- Francio: Nicolas Sarkozy, kiu estis la nura kandidato en la partio UMP por esti kandidato por la prezidenta baloto, ricevis 98,1% da esprimitaj balotrajtoj (69,06% el 338 520 tutaj balotrajtoj) dum la investa kongreso kiu kostis 3 milionojn da eŭroj.
Sabato, 13-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- centmiloj da hispanoj manifestis pri paco en la tuta Hispanio.
Merkredo, 10-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Steve Jobs prezentis dum MacWorld 2007 la iPhone.
- Daniel Ortega reiĝis prezidento de Nikaragvo.
- Karim Masimov iĝis prezidento de Kazaĥio.
- Eŭropaj ekstremdekstraj naciistoj fortigas sian ĉeeston en la eŭropa parlamento kreante sian propran parlamentan grupon
- Ekde la hieraŭo, Usono bombardas en suda Somalio supozitajn teroristojn, neniu lando protestas oficiale.
Mardo, 9-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Agentejo pri Defendo de Japanio ŝanĝis sin en Ministrejon pri Defendo.
Lundo, 8-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- NASA informis, ke ĝi uzas la metran sistemon en konstruo, uzo de la komuna surluna kosmostacio, planita je 2020.
Ĵaŭdo,5-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Malfermiĝis Tajvana Rapidega Fervojo.
Merkredo,3-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Mortis Paek Nam-sun, ministro pri eksteraj aferoj de Nord-Koreio.
Lundo,1-a de januaro 2007
[redakti | redakti fonton]- Etiopia armeo forpelas, venkas - kun aprobo de Usono - ĉiun islaman teroriston en Somalio. Ne ĉiuj loĝantoj de Somalio subtenas tion, rememorante la antaŭe okazintan militon inter la du ŝtatoj.
- Bulgario kaj Rumanio iĝis novaj membroj de la Eŭropa Unio (EU) kaj en Slovenio ekvalidis eŭro.
|