József Sári
Aspekto
József Sári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de junio 1935 (89-jaraĝa) en Lenti |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto universitata instruisto |
József SÁRI [jOĵef ŝAri], hungare Sári József estas hungara komponisto.
József Sári naskiĝis en Lenti en la 23-an de junio 1935.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Sári studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto inter 1954-1962, kie li lernis de Endre Szervánszky kaj Zoltán Vásárhelyi. Poste li instruis en mezlernejoj. Li laboris, kiel komponisto en Germanio inter 1971-1984. Hejmenveninta li instruis en Altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 2009, pli frue ankaŭ aliajn premiojn (en 1984 germanan premion "Internationaler Arbeitkreis für Musik").
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 2 operoj: "Sonnenfinsternis", 1999; "Der Hutmacher", 2007
- diversaj muzikoj por korusoj, violonoj, klarnetoj, orgenoj, ktp
- kantatoj
- muzikoj laŭ diversaj poemoj
- ĉambraj muzikoj