Isaac Beeckman
Isaac Beeckman (1588-1637) | |
---|---|
Desegno tirata de ĵurnalo eldonita en la 18-a de julio 1612. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-a de decembro 1588 en Middelburg, Nederlando |
Morto | 19-a de majo 1637 en Dordrecht, Nederlando |
Lingvoj | nederlanda • latina |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Alma mater | Universitato de Lejdeno, Universitato de Dordrecht, Universitato de Kaeno |
Okupo | |
Okupo | filozofo fizikisto sciencisto muzika teoriisto matematikisto kuracisto |
Isaac Beeckman (1588-1637) estis nederlanda kuracisto, matematikisto, fizikisto kaj naturfilozofo, kies studoj kaj kontaktoj kun la pioniraj tiamaj sciencistoj donis originon al la moderna atomismo. Beeckman estas bonega kuracisto, sed li pasis la plejparton de sia vivo kiel bonsukcesa profesoro. Li estis amiko de Renato Kartezio[1], Pierre Gassendi[2] kaj Marin Mersenne[3] kaj havis fortan intereson pri muziko pro siaj studoj rilate al la materio kaj movo.[4]
Materio kaj movo
[redakti | redakti fonton]Beeckman studis beletron kaj filozofion en Lejdeno inter 1607 kaj 1610 kaj en 1618 li diplomiĝis kiel kuracisto en la Universitato de Kaeno. Liaj tiamaj profesoroj estis Simon Stevin (en Lejdeno kaj Saumur) kaj Rudolf Snellius kiu instruis al li la ne-aristotelan logikon. Post mallonga periodo laborante en la patra firmao, kiu produktis kandelojn kaj akvoduktojn, Beeckman fariĝis asistanto de la rektoro de la Universitato de Utrecht kaj poste en Roterdamo. En 1520, li fondis en Amsterdamo la "Collegio mechanicum" kaj en 1627 li fariĝis rektoro en la latina lernejo de Dordrecht.
Beeckman havis multajn interesojn pri la novaĵoj de sia epoko, ekde la teleskopo ĝis la submarŝipo de Cornelis Drebbel (1572-1633). Al li ni ŝuldas la studoj pri la vibrantaj kordoj, kiuj elmontras ke la vibro-frekvenco estas inverse proporcia al la longeco. Li ankaŭ faris plurajn esplorojn pri la songenerado, kaj li kredas ke la fenomeno estas klarigebla pere de la mekanikaj leĝoj kaj de la korpusklaj movoj.
Kelkfoje Beeckman estas citata kiel antaŭanto pri la inercio-principo kaj la korpoj-faloj, tamen liaj klarigoj pri tiaj konceptoj ne estas tute solveblaj. Efektive, li ŝajne ne faras distingon inter la uniforme rektilinia movo kaj la uniforme cirkla movo, asertante ke ambaŭ movoj estas senŝanĝaj en vakuo - nuntempe oni scias ke la cirkla movo bezonas ian centran forton.
Beeckman havis amikrilatojn kun Ĝirolamo Kardano kaj same interesiĝis pri la astronomiaj esploroj de siaj samtempuloj tiaj kiaj Tycho Brahe (1546-1601), Keplero, krom aliaj temoj kiel tiuj de Francisko Bakono (1561-1626), William Gilbert (1544-1603) kaj William Harvey (1578-1657).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Cobra pages
- Wordpress
- Johns Hopkins University Press
- Isaac Beeckman on Matter and Motion: Mechanical Philosophy in the Making, Klaas van Berkel
- Politics and Culture in Early Modern Europe: Essays in Honour of H. G ..., Phyllis Mack,Margaret C. Jacob
- Quantifying Music: The Science of Music at the First Stage of Scientific ..., H.F. Cohen
- O Caderno Secreto de Descartes, Amir D. Aczel
- The Origins of the Telescope, Albert Van Helden,Sven Dupré,Rob van Gent
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Titus Lucretius Carus (99 a. K. - 55 a. K.)
- Galilejo (1564-1642)
- Rudolph Snellius (1546-1613)
- Simon Stevin (1548-1620)
- Johan de Witt (1625-1672)
- Renato Kartezio (1596-1650)
- Marin Mersenne (1588-1648)
- Pierre Gassendi (1592-1655)
- Nicolas-Claude Fabri de Peiresc (1580-1637)
- Epikuro (341 a. K. - 270 a. K.)
- Listo de kemiistoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Descartes' Natural Philosophy, Stephen Gaukroger, John Schuster, John Sutton
- ↑ Gassendi the Atomist: Advocate of History in an Age of Science, Lynn Sumida Joy
- ↑ Science, Optics, and Music in Medieval and Early Modern Thought, Alistair Cameron Crombie
- ↑ Politics and Culture in Early Modern Europe: Essays in Honour of H. G ..., Phyllis Mack,Margaret C. Jacob