Saltu al enhavo

Il nome della rosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il nome della rosa
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Umberto Eco
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1980
Eldonejo Bompiani
Ĝenro historia mistera fikcio • historia fikcio • krimfikciotrilero • found manuscript
Loko de rakonto Italio
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le MondePremio Strega
vdr

Il nome della rosa (Esperante: La nomo de la rozo) estas romano de Umberto Eco kiu aperis 1980 sub la originala itala titolo Il nome della rosa.

La nomo de la rozo estas la unua romano de la sciencisto kaj eseisto Umberto Eco kaj famigis lin kiel senteman, sed science precizan priskribanton de la vivrealaĵoj de historiaj epokoj. La romano enhavas multajn indikojn pri la plej diversaj eroj de eŭropaj homaj sciencoj kaj tial oni nomis ĝin kelkfoje profesorromano. En sia postskribo Eco provis malfermi la pli profundajn tavolojn de la libro al tiuj, kiuj havas malmulte da konoj pri la mezepokaj homaj sciencoj, scienco pri signoj aŭ postmodernismo. La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

kaj multaj aliaj monaĥoj, laikaj fratoj, papaj mesaĝistoj kaj francaj arkpafistoj, mortintaj kaj vivaj herezuloj, terkultivistoj.

Intriga resumo

[redakti | redakti fonton]

La eventoj disvolviĝas en 1327, en abatejo de la benediktana ordeno en norda Italio. La abatejo estas impona kaj monumenta, ĉirkaŭita de fortika muro; ĝi konsistas el pluraj domoj, inkluzive de la granda preĝejo, la biblioteko kaj la skribosalono en kiu multaj monaĥoj kolektas, katalogas kaj kopias antikvajn manuskriptojn.

La historion rakontas monaĥo Adso de Melk kiu, jarojn post la eventoj, maljuniĝinta kaj puŝita de la neceso memorigi por la estonteco, reekzamenas obskuran periodon de sia monaĥa vivo kiam, estante juna novico, li spektis terurajn eventojn.

La ĉefrolulo de la romano estas la franciskana monaĥo Vilhelmo el Baskervilo, iama inkvizitoro, kiu kun Adso atingas la abatejon por plenumi delikatan taskon: partopreni en konferenco, kiu celas rebonigi la rilatojn inter la papo kaj la imperiestro. Sed baldaŭ Vilhelmo kun sia disĉiplo Adso devas enketi pri la misteraj forpasoj, kiuj okazas en la abatejo.

La unua mortinto estas Adelmo de Otranto, juna monaĥo kaj tre lerta miniaturisto. Lian kadavron oni retrovas ĉe la fundo de klifo. Supozeble li falis el unu el la fenestroj de la abatejo, sed ĉiuj fenestroj estis fermitaj kaj tial lian forpason la monaĥoj atribuas al supernaturaj fortoj, surbaze de la konvinko, ke baldaŭ aperos la Antikristo.

La dua mortinto estas Venancio el Salvemeco. Li estas la klerulo pri grekaj aferoj; oni trovas lin mergita, kun la kapo malsupren, en la granda ujo plena je la sango de la porkoj buĉitaj dumtage.

La tria estas Berengaro. Li estas la helpbibliotekisto, trovita droninta en bankuvo.

Vilhelmo, helpata de Severino (la monaĥo herbisto) rimarkas, ke la tri viktimoj havas la pintojn de du fingroj kaj la langon nigrigitajn. La posta viktimo estas Severino mem, trovita en lia laboratorio kun rompita kapo.

En la monaĥejo loĝas ankaŭ du iamaj membroj de la sekto de herezulo Dolĉino: la provizestro Remiĝo el Varaĝine kaj lia amiko Salvatore, kiu parolas strangan lingvon, miksaĵon de pluraj lingvoj. Remiĝo havas kontaktojn kun malriĉa loka knabino, kiu ricevas manĝaĵon de li kontraŭ seksumado. Iun nokton ankaŭ Adso mem renkontas la knabinon en la kuirejoj de la konstruaĵo kaj kuŝas kun ŝi: li konfesas sian aventuron al Vilhelmo, kiu diras al li, ke la okazaĵo neniam plu devas okazi, sed ĝi ne estas grava peko kompare kun tiuj, kiuj okazas en la abatejo antaŭ iliaj okuloj.

La enketo de Vilhelmo estas interrompita de la alveno de la papa delegacio por partopreni en la planita konferenco. Unu el la membroj de la delegacio estas inkvizitoro Bernardo Gui: li trovas la knabinon kune kun Salvatore kaj pro la ĉeesto de nigra koko, kiun la malsata knabino volis manĝi, li akuzas ilin pri satanismo. Sub torturo, Salvatore konfesas, ke ankaŭ Remiĝo estis membro de la sekto de Dolĉino; sekve Bernardo Gui mortkondamnas la du kaj la knabinon, deklarante ilin kulpaj ankaŭ pri la forpasoj en la monaĥejo.

En maltrankviliga etoso, uzante longajn histori-filozofiajn konsiderojn, logikan rezonadon kaj drastajn intervenojn, Vilhelmo kaj Adso malkovras, ke la respondeculo pri la murdoj estas la maljuna monaĥo, iama bibliotekisto, nun blinda, Jorge el Burgoso. Li mortigis aŭ iel kaŭzis la mortigojn por ke oni ne eksciu pri la ekzisto de la unika kopio de la dua libro pri Poetiko de la greka filozofo Aristotelo: la libro laŭdas la ridadon, kiun Jorge taksas granda ofendo kontraŭ Dio: la rido laŭ li estas danĝera rimedo en la manoj de la diablo.

Jorge mortigis, venenante lin, la bibliotekiston Malaĥi (kvina mortinto) kaj igis, ke la abato mortu sufokita interne de senelirejo en la biblioteko-labirinto (sesa mortinto). Fine, li klopodis mortigi ankaŭ Vilhelmon, proponante al li legi la altvaloran manuskripton de Aristotelo, kies paĝojn li venenis. Vilhelmo, tamen, trafoliumis ĝin kun la manoj protektitaj per gantoj, ĉar li jam komprenis, ke la nigra lango kaj nigrigitaj fingropintoj de la viktimoj ŝuldiĝas al ia veneno prenita buŝe.

Jorge scias, ke ĉio estas perdita; kaptita de furioza fanatikeco, li formanĝas la venenitajn paĝojn de la libro, por ke neniu plu povu legi ilin.

Dum Vilhelmo kaj Adso klopodas bloki lin, Jorge forprenas la olelampon el la mano de la novico kaj ĵetas ĝin en la amason da libroj, kiuj falis teren dum la kunpuŝiĝo: rapidege disvastiĝas fajro, kiun neniu povos haltigi: ĝi englutos la tutan abatejon kaj Jorgen mem (sepa mortinto).

Vilhelmo kaj Adso forlasas la lokon, kiun Adso revizitos jarojn poste, trovante nur solecon, dezerton kaj malnovajn ruinojn.

Koneksaj verkoj

[redakti | redakti fonton]

En 1986 la romano estis filmigita de Jean-Jacques Annaud kun la originala titolo, kun Sean Connery en la ĉefrolo kiel William de Baskerville.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]